VERDA GEMO 2026 aŭtuno n-ro 18
要約(Resumo en la japana):お茶作り体験をしました。
Iutage en septembro mi kaj mia edzo partoprenis praktikan kurseton, dum kiu ni spertis produktadon de teo. Ni aŭte veturis dum unu horo kaj duono kaj alvenis al la kursejo en montara vilaĝo en la gubernio Kanagawa. Ĝi estis bela, renovigita japanstila domo.
Tie la organizanto sola atendis nin. Videble la partoprenantoj estis nur ni du. La kurso estis prokrastita du tagojn pro pluvego. Dum la ferioj de “arĝenta semajno” la aliaj verŝajne jam havis planojn. Nur ni, havante nenion alian por fari, povis veni en tiu tago.
Kiam ni atendis la preparadon en la domo, loka ĵurnalistino aperis. Ŝi alvenis tie por intervjui la organizanton hazarde ĝuste en tiu tago. Fakte la organizanto ŝajnas esti ne nur simpla teproduktanto, sed ankaŭ aktiva entreprenisto, kiu revigligis sian regionon. Li ja meritas aperi en loka ĵurnalo. Ŝia ĉeesto ankaŭ multe helpis nin. Ŝi senĉese faris demandojn kaj eltiris interesajn rakontojn el la organizanto, kion ni kiel malparolemaj geedzoj ne kapablas fari per ni mem.
Unue ni iris al la tekampo por pluki foliojn. Kompreneble ju pli junaj tefolioj estas des pli altkvalitaj. Ni estis konsilitaj pluki foliojn je “1 ŝin 2 jo (一芯二葉)”: unu ankoraŭ ne malvolvitan folion kaj du foliojn tuj sub ĝi, nome plej junajn. Tiu laboro tute ne estis malfacila, sed estis amuza. Jam delonge mi ne rikoltis nek tajlis plantojn. Ni fervore okupiĝis pri la laboro kaj dum malpli ol 40 minutoj kolektis po 80 gramojn, rekomenditan kvanton.
Reveninte al la domo, ni manĝis tagmanĝon, dum la folioj de mia edzo estis lasitaj sur la suna verando por iom velki. La organizanto diris, ke tiel ni povos gustumi malsamajn specojn de teo. Poste la tefolioj estis vaporumitaj dum 30 sekundoj.
Jen venis la knedado de tefolioj. Ĝi estis iom longa kaj laciga laboro. Ni prenis varmajn, ĵus vaporumitaj foliojn en la manoj. Ni premis kaj knedis ilin, ĝis la folioj eligis tiom da suko, ke niaj manplatoj malsekiĝis. Sekve ni sekigis ilin sur la portebla kuirilo. Ni denove knedis foliojn kaj poste sekigis ilin. Ni ripetis tion nekalkuleblajn fojojn dum ĉirkaŭ unu horo. Dume ni ŝuldis dankon al la ĵurnalistino. ĉar knedante foliojn ni estis pli silentemaj.
La organizanto konsilis al ni ne pluki pli da folioj, ne pro sia avareco, sed ĉar li zorgis pri nia fizika forto. Se la folioj estus pli multaj, la knedado estus pli peza. Tamen estis interese, ke la freŝaj folioj unue ŝanĝiĝis en malseka maso kaj iom post iom transformiĝis al tefolioj, kiujn ni bone konas.
Kiam niaj tefolioj estis pretaj, la organizanto zorgeme infuzis teon el ili. La gusto de la teo, kiun ni produktis per niaj propraj manoj, estis speciala. La folioj lasitaj sur la verando havis delikatan guston similan al tiu de ĉina blua teo.
Kvankam ni povis plu ĝui la posttagmezon en la agrabla kampara domo, ni forlasis ĝin kiel eble plej rapide. Finfine ni iom bedaŭris, ke la organizanto, kiu kutime okupiĝis pri kelkaj grupoj, hodiaŭ dediĉis sian tempon al nur ni du.





