VERDA GEMO 2026 aŭtuno n-ro 18
要約(Resumo en la japana):ある冬の寒い日、仲の良い3人姉妹が遊んでいるとき、小さな妹がストーブのやかんに手を差し伸べた。。。
Tiun vintron mi estis en la kvina lernojaro de elementa lernejo.
Mi havis du fratinojn pli junajn, unu estis en la tria lernojaro kaj la alia en la unua. Ni tri estis tre intimaj fratinoj. Mi tamen precipe amis la plej junan fratineton. Ĉar ŝi estis tre eta, aminda kaj helpema knabineto. Ne nur mi sed ankaŭ ĉiuj familianoj elkore amis ŝin.
Tio okazis en iu malvarma vintra vespero.
Por varmigi la ĉambron ni kutime uzis stovon sur kiu bolis kruĉo da akvo. Tiuvespere en la ĉambro estis nur ni tri knabinoj.

Mi ja rimarkis, ke la akvo jam bolis. Tiam subite la plej juna fratino etendis siajn etajn manojn, prenis la kruĉon plenan de varmega akvo kaj diris, ke ŝi volas alporti ĝin al nia patrino en la kuirejo. Mi miris, ĉar ŝi estis tiel eta. Mi intencis haltigi ŝin. Sed ĝuste tiumomente ŝi falis sur la plankon. La bolanta akvo verŝiĝis sur ŝian brakon. Ŝi ekkriis.
Aŭdinte la voĉon, nia patrino enkuris en la ĉambron kiel sago kaj eligis mutan krion. Kun manoj tremantaj ŝi ĉirkaŭprenis sian filineton kaj diris, ke ni rapidu al granda hospitalo.
Ni tri fratinoj kunveturis per la aŭto de patrino. La plej juna fratineto ploregis senhalte. Ankaŭ mi kaj la alia fratino silente ploris.
Mi sentis, ke la vojo al la hospitalo estas multe pli longa ol kutime. Mia koro batadis forte.
En malgranda kaj iom malhela ĉambro atendis nin la kuracisto. Sen diri eĉ unu vorton, li komencis distranĉi la blankan ĉemizon de mia fratineto, ĉar la ŝtofo algluiĝis al ŝia brako pro la varmega akvo. Mi estis tre ŝokita. Unue, ĉar tio ŝajne dolorigos ŝin, kaj due, ĉar tiu ĉemizo tre plaĉis al mi kaj ŝi ĉiam aspektis tre ĉarme en ĝi.
Konfuzite, mi petis la kuraciston, ke li bonvolu ne injekti al la fratineto, ĉar ŝi ĉiam timegas ĝin.
Li vidis min kaj kapjesis. Sed li injektis al ŝi senhezite. Vidante tion, mi kriis; Vi ja promesis, ĉu ne? Vi diris, ke vi ne injektos! Kial vi tamen faris tion? Kvankam mi tiom multe petegis!
Mi ne plu povis min deteni kaj ekploris eĉ pli forte ol mia kompatinda fratineto. Mi devis eliri el la ĉambro.
Survoje hejmen, en la aŭto, la fratineto endormiĝis pro laciĝo kaj verŝajne pro la injekto. Sed mi kaj la alia fratino ankoraŭ ploris dirante, ke la kuracisto mensogis. “Kial li injektis, kvankam nia fratineto timegas ĝin? Li estas mensogulo. Ni malamas lin…”
Longan tempon ni plendis nur pri la kuracisto. Ni tre junaj tute ne sciis kien direkti nian koleron.