VERDA GEMO 2025 printempo n-ro 12
要約(Resumo en la japana):青山士著「ぱなま運河の話」のエスペラント訳(1)の続きです。
Eklabori
En tiu nokto ni lavadis per fenolo-akvo malnovan kaj malpuran domon konstruitan de franca kanalo-kompanio. Ni dormis en la fenola odoro, sub la tegmento sur kiu pendis miloj da vespertoj kaj blatoj bruantaj “gik-gik”. Ni daŭre tranoktadis tie.
Post 2-3 tagoj venis aparatoj por termezuro, borado ktp. Ni preparis termezuron kaj geologian esploron. Unue mi okupiĝiis pri mezurado por planita pozicio de la digo kaj geologia esploro (akvo-borado kaj diamanto-drilborado). Post kiam la planita pozicio de la digo estis ŝanĝita al Gatun, ni esploris areon kaj topografion de la Gatun artefarita lago. Por tio ni de Bas Obispo supreniris laŭ la rivero Chagres, kaj de la dekstra rivero Garuncillo transiris la akvodividon. Poste ni de Agua Sucia malsupreniris la riveron Gatun, atingis la vilaĝon Gatun kaj supreniris al la rivero Torinidad, la granda maldekstra branĉo de la rivero Chagres. Tie ni daŭrigis tendumon.
Al unu termezura teamo ordinare apartenas unu teamestro, asistanta inĝeniero aŭ instrumentulo kaj 5-6 usonaj inĝenieroj. Unu inĝeniero submetis 4-5 lokajn laboristojn. Krome apartenis 5-6 portistoj de pakaĵoj kaj manĝaĵoj kaj kuiristoj*. Ni pendigis kulvualon en tendo kaj tranoktadis sur liteto de veltolo. La lokaj laboristoj kutime konstruis kabanon por si tegmentinte per folioj de palmo kaj farinte plankon per tabuloj de fendita trunko de palmo. Ili dormis sur mato de pajlaĵo envolvinte sin en kovrilo.
*Pri teamkonsisto mi ne certas pro la ambigueco de la originalo.
Ĉar por termezuro necesas perspektivo, ni devis colon post colo elhaki al ni vojon tra tropika ĝangalo. Tio forprenis tempon kaj manojn, tamen samtempe ne pli ol du homoj povis okupiĝi pri tio. Kutime ni faris kvinopon kaj laborigis du homojn laŭvice. Ili trahakis ĝangalon svingante japanaglavforman tranĉilon, kies akraĵo estis 75 centimetrojn longa kaj tenilo estis preskaŭ 2 plenmanojn dika, aŭ ĉinaglavforman tranĉilon. La tranĉiloj nomataj Machette estis tre utilaj, lokanoj lerte uzis ilin. Ili per unu tranĉo hakis bananan trunkon, kies diametro estas ĉirkaŭ 15 centimetroj, kaj ne uzinte hakilon faligis arbon, se ĝi estis malpli ol 30 centimetroj en diametro.
Penoj
Kiam ni bezonis 3-4 horojn por iro-reiro depende de laborloko, ni translokis ĉefkampadejon aŭ lokis subkampadejon. Kiam 2-3 usonaj inĝenieroj iris al subkampadejo, ili portis tendon, sed kiam 1-2 homoj iris, kiel aĉe, ili faris barakon same kiel lokanoj kaj uzis klapliteton de veltolo.
Mi fojfoje iris al tia subkampadejo. Kiam mi sola iris kondukante 5 lokajn laboristojn kaj kuiriston portantan manĝaĵojn, mi suferis de lakso. En unu tago kaj nokto lakso atakis min 14-15 fojojn, sed konvena necesejo ne ekzistis. Anstataŭe estis loko, kie nur du hakitaj arboj kuŝis en ĝangalo. Estis penige, ke mi devis nokte viziti tiun lokon kun lanterno en la mano. Kuracisto ne troviĝas, neniu alvenis el la ĉefkampadejo, mi provis fastan terapion dum 3-4 tagoj. Baldaŭ la kuiristo kaptis birdon kaj faris supon por mi. Danke al ĝi mi iom post iom resaniĝis. Post unu semajno mi denove eliris termezuri, sed devis reveni portate sur la dorso de lokano pro kapturno.
Iun tagon en la supra loko de Aguascia (malklara akvo en la hispana) eta miskompreno inter teamestro kaj laboristoj igis lokajn laboristojn striki. Pro tio usonanoj mem devis trahaki arbojn por fari termezurlinion. Mi termezuris kun usonano kiel stango-tenisto.
Tiam ni laboris ekstere tutan tagon. Ni travadis riveron larĝan je 9 metroj en fundo de valo kaj laboris. Subite pluvegis, akvo abundis, kota akvo torentis, volumeno de akvo multiĝis kaj la larĝo de la rivero duobliĝis. Ni neniel povis travadi la riveron kaj finfine decidis naĝi tra la rivero. Mi, la plej lasta alliginte sakon de kampokajero al la kapo, eknaĝis. 3 metrojn antaŭ ol mi atingus kontraŭbordon, mi rimarkis, ke la sako de kampokajero flosas laŭflue. Mi sekvis kaj kaptis ĝin. Portante ĝin per la buŝo mi flosis malsupren. Kiam mi atingis la kontraŭbordon, mi laciĝinte apenaŭ grimpis la bordon kaj dum kelke da tempo ne povis eĉ moviĝi. En la venonta tago mi iris vidi la lokon kaj trovis tie akvofalon. Se mi flosus iom pli malsupren, mi ja ne vivus. Tio glaciigis mian sangon.
Animaloj
Ni renkontis sovaĝajn kategojn kaj maĉjojn. Maĉjo (monta bovino) similis al rinocero, tamen iom pli malgranda kaj ne havis kornojn. Ni renkontis tiun fortan beston, kiu impetis al ĉiu ĝangalo kun sia muzelo kaj tuta korpo.

Tre grandajn serpentojn mi ne renkontis. Lacertoj, kameleonoj kaj diversaj specoj de formikoj troviĝis. Se oni estis mordita de iuspeca formiko ĉe la gorĝo, la kapo doloris lin kaj la vizaĝo ŝveliĝis kaj se estis mordita ĉe mano, ĝi doloris kaj sub la akselo aperis bulo.
Krome vespoj nestis ĉie. Fojfoje ni estis pikitaj kelkfoje en unu tago. Vespo, kiun lokanoj nomas komehen (kome, “comer” signifas “manĝi” en la hispana, “hen” estas mallongiĝo de “gente” kaj signifas “homo”, supozeble), estis tre terura. Eĉ kiam ni nur preterpasis sub nesto, ili alflugis de supro kaj pikis nin.
Dum seka sezono akaruloj troviĝis ĉi tie kaj tie, ĉiutage ĝenis nin. Ankaŭ krokodiloj troviĝis, sed grandaj, kies longeco estis pli ol 2 metrojn, malofte aperis ĉirkaŭ nia laborloko. En la rivero Agua Dulce vivis krokodiloj pli ol 3.5 metrojn longaj. Min surprizis, ke aŭdaculoj de tempo al tempo iris tien kaj ĉasis ilin.
Kiam ni tendumis proksime de vilaĝo apud rivero, ni trafis festivalon kaj vidis dancon de vilaĝanoj, kiu similis al vilaĝa bonodori-danco en Japanio. Iuj diris, ke oni konsterniĝis vidinte blankan marvirinon (ido de hispanoj?) naĝantan en rivero. Dum pluva sezono, de mateno ĝis vespero ni laboris malsekiĝinte. Iam ni laboris en marĉejo dum la tuta tago kaj trempiĝis ĝis la kokso.
Nu, la termezurado en senhomaj tropikoj bezonis ne nur multe da kosto, sed ankaŭ doloron de batalo kontraŭ la naturo. Sed retrorigardante tiamajn aferojn eĉ nun mi sentas eksciton, kiu boligus mian sangon.
Laboro de nia mezurado-teamo kun tendoj bazonis 9 horojn kune kun iro kaj reiro de laborloko. Post reveno al kampadejo ni netigis kampokajeron kaj faris necesajn kalkulojn. Kiam ni trovis ekarton, ni iris al tiu loko kaj denove mezuris kaj korektis la ciferon. Fervora kaj energia teamestro dum nokto enmetis la rezultojn de tiutaga termezurado en desegnaĵon kaj matene laŭ ĝi disdonis laboron al siaj subuloj. Post la teamo eliris, li tagdormis.
Daŭros.