VERDA GEMO 2025 vintro n-ro 12
要約(Resumo en la japana):天津エスペラント会(中国)から今年の干支にちなんで蛇にまつわる日本のお話の紹介を依頼され、「へび女房」をエスペラントに翻訳しました。
Iun tempon loĝis juna karbisto, bonkora sed tre malriĉa por havi edzinon. Iun tagon kiam li ekbruligis fajron en la karbigejo, aperis granda serpento de malantaŭ ĝi. “Ho, danĝere! Tuj foriru .” Li ĝentile prenis la serpenton eksteren, sur herbaron.
Tiun nokton vizitis lin juna virino. Ŝi diris, “Mi ofte vidis vin en la monto. Mi faros ĉion, do faru min via edzino, mi petas.” La viro, unuavide enamiĝinte al ŝi, respondis ĝoje, “Jes, se vi akceptos min malriĉan kiel vi vidas.” Kaj ili geedziĝis.
La edzino multe laboris kaj iliaj vivkondiĉoj pliboniĝis. La viro estis tre feliĉa. Baldaŭ ŝi gravediĝis, kaj kiam alproksimiĝis akuŝo diris la edzino al la viro, “Neniam rigardu en la ĉambron ĝis kiam mi alvokos vin.” “Komprenite! Mi promesas.”
Tamen, kiam li aŭdis ekploradon de novnaskita bebo, li ne povis ne rigardi enen tra la breĉo en la pordo. “Ah!” miris la viro. Tie granda serpento estas volvita tra la tuta ĉambro, kaj metante la novnaskitan centre de sia korpo, ŝi lekas ĝin!
Nun la serpento, kiu reŝanĝiŝis al homa edzino, tenante la bebon en la brakoj eliris el la ĉambro kaj malĝoje diris, “Mi tiom elkore petis vin ne rigardi, sed… Mi estas serpento loĝinta en la lageto apud via karbigejo. Mi ŝatas vin kaj fariĝis via edzino. Sed, nun vi vidis mian veran identecon kaj mi ne plu povas vivi kun vi. Lasu la bebon leki tiun ĉi bulon kiam la bebo volas lakton. Mi mem revenos al la montara lageto.”
Lasante la bebon kaj kristalsimilan bulon, ŝi malaperis. La viro ne sciis kion fari, sed la infano bone kreskis lekinte la bulon. “Stranga afero, kvankam li ne havas panjon!”
Onidiro pri la bulo finfine atingis lokan sinjoron. “Tuj ĝin forprenu!” Kaj la bulo estis forprenita de la sinjoro. La infano sen bulo malsatiĝis kaj ploregis. La ĝenata viro kun la infano iris al la lageto kie certe estas lia edzino kaj vokis, “Panjo de nia kara knabeto! Nutru lin, mi petegas, ĉar la sinjoro forprenis la bulon.” Tiam aperis la edzino, “Aŭdi ploron de tiu ĉi infano estas la plej malĝoja afero por mi. Nu, donu al li tion ĉi.” Doninte la alian bulon, ŝi tuj malaperis.
La infano, kiu eklekis la bulon, tuj ĉesis plori kaj ekridis. Tamen, denove tiu bulo estis forprenita de la sinjoro. Malsata infano denove ploregis. La viro konfuzite iris al la lageto kaj rakontis kio okazis.
Aperis denove la edzino, kaj kun okuloj mallevitaj diris malgaje, “Tiuj buloj estis miaj okulgloboj. Ambaŭ mi jam donis, do neniu bulo jam restas. “Ve, vi nun ne kapablas vidi! Kian teruan aferon mi faris al vi!” Li ploris kun la infano en siaj brakoj.
Vidante tion, la edzino diris, “Mi ne pardonos tiujn, kiuj malĝojigas miajn karajn edzon kaj infanon. Mi tuj venĝos. Nu, tuj iru al pli alta loko. Zorgu pri nia infano!”
Kun tiu vorto, la edzino transformiĝante en grandan serpenton saltis en la lageton. La akvo de la lageto ŝveliĝis kiel monto kaj superfluiĝis. La viro kun la infano freneze suprenkuris.
Survoje li rigardis malantaŭen. La akvego superflugante atingis la kastelon ĉe la montopiedo. Momente forglutante la kastelon kune kun la sinjoro, la akvego forlavis ilin ien.
———-
蛇 女 房
むかしむかし、炭焼きがしごとの男がいました。
この男、心はやさしいのですが、よめさんももらえぬほどの貧乏(びんぼう)でした。
ある日のこと。
男が炭焼きがまに火を入れると、かまのうしろから大きなヘビがはいだしてきました。
「おっ、よく見かけるヘビだな。ああっ、かまに近づいちゃ、あぶないじゃないか。ほれ、あっちいけや」
男はヘビを、外の草むらに出してやりました。
その夜、男の家に、美しいむすめがたずねてきました。
「わたしは、あなたを山でよく見かけていました。なんでもしますから、よめさんにしてください」
むすめをひと目見ただけで好きになった男は、よろこんでいいました。
「ごらんのとおりの貧乏で、何もないが、それでもいいなら」
こうして、むすめは男のよめさんになったのです。
よめさんは働き者で、くらしむきもだいぶよくなってきました。
男はとてもしあわせでした。
やがて、よめさんのおなかに子どもができました。
いよいよ生まれるというとき、よめさんは男にいいました。
「いまから赤んぼうを生みますが、わたしがよぶまでは、けっして部屋をのぞかないでください」
「わかった。やくそくする」
だけど、赤んぼうの泣き声が聞こえると、男は思わず、戸のすきまから中をのぞいてしまいました。
「あっ!」
男はビックリしました。
部屋いっぱいに大蛇がとぐろをまき、そのまん中に、生まれたばかりの赤んぼうをのせて、ペロペロとなめているのです。
人間にもどったよめさんは、赤んぼうをだいて出てくると、かなしそうにいいました。
「あれほど、見るなとたのんだのに・・・。わたしは炭焼きがまの近くの池にすんでいたヘビです。あなたが好きでよめさんになりましたが、正体を見られたからには、もう、いっしょにはいられません。赤んぼうが乳をほしがったら、この玉をしゃぶらせてください。わたしは山の池にもどります」
よめさんは赤んぼうと水晶のような玉をおくと、すがたをけしてしまいました。
男はとほうにくれましたが、赤んぼうは母のくれた玉をしゃぶって、すくすくとそだちました。
「母親がいないのに、ふしぎなこともあるもんだ」
玉の話はうわさになって、ついに殿さまの耳にもとどきました。
「その玉をめしあげろ!」
玉は、殿さまにとりあげられてしまいました。
玉をとりあげられた子どもは、お腹が空いてなきさけびます。
男はこまりはて、子どもをだくと、よめさんのいる山の池にいって声をかけました。
「ぼうのかあちゃんよう。どうか乳をやってくれ。あの玉は殿さまにとられちまったんだ」
すると、よめさんがあらわれ、
「この子のなくのがいちばんせつない。・・・さあ、これをしゃぶらせてくだされ」
と、いい、またひとつ玉をくれると、スーッときえました。
玉をしゃぶった子どもは、たちまちなきやんで、元気にわらいました。
ところが、その玉もまた、殿さまにとりあげられてしまったのです。
お腹の空いた子どもは、またなきさけびます。
またまたこまった男は池にいき、ことのしだいを話しました。
すると、あらわれたよめさんは、かなしげに目をふせて、
「じつは、あの玉はわたしの目玉だったのです。ふたつともあげてしまいましたから、もう玉はないのです」
「そ、それでは、目も見えないではないか、ああ、むごいことをしてしまった」
男は、だいた子どもといっしょになきました。
それを見たよめさんは、
「ああ、いとしいあなたやこの子をなかせる者は、ゆるさない。いまから仕返しをします。さあはやく、もっと高いところへ行ってください。・・・この子のことは、たのみましたよ」
そういうと、よめさんは見る間に大蛇のすがたになって、ザブン! と池にとびこみました。
池の水が山のようにふくれあがり、まわりにあふれだします。
男はわが子をかかえ、むちゅうで高い方へかけのぼりました。
のぼってのぼってふりかえると、池はふきあげるように水をあふれさせ、ふもとのお城まで流れていきます。
そして、あっという間に殿さまもろともお城をのみこみ、どこかへおし流してしまいました。
おしまい