カテゴリー
printempo 2023 会報

Senmaro sed malgranda maro

VERDA GEMO   2023 somero n-ro 5

Jokano

要約(Resumo en la japana):八ヶ岳エスペラント館へ小海線で行きました。

La 1-an kaj 2-an de julio ni, anoj de la Saitama Esperanto-Rondo, feriis en Esperanto-Domo de Jacugatake. Ĉiuj krom mi veturis al la domo aŭte, sed mi trajne. Ĉar mi dum retpromeno ekhavis intereson pri la linio Koumi (小海線), kiu enveturas en la proksiman stacion al la domo. La linio Koumi kuras tra diversaj pejzaĝoj kamparaj kaj naturaj en montara regiono. Ĝi estas populara linio inter fervojamantoj. La plej rekta itinero estas preni trajnon ĉe la stacio Kobuĉizaŭa. Sed mi prenis ĉe la stacio Sakudaira por veturi pli longe. Mi ĝuis dum du horoj la unutrakan fervojlinion tra densaj verdaĵoj kaj preter la rivero Ĉikuma.

Bedaŭrinde pluvetis.

La nomo de la linio estas mistera. Koumi (小海) signifas malgrandan maron. Proksime de la linio troviĝas nur unu lago sed ne maro. Krome kvar stacioj sur la linio enhavas la vorton “maro” (海umi) en sia nomo.

Nu, nia gubernio Saitama estas senmara gubernio. Sed ĝi havas kelkajn lokonomojn rilatajn al maro: ekzemple Uraŭa (浦golfeto和 kurba) kaj Kaŭaguĉi (川rivero口buŝo). Kial? Unu el la hipotezoj estas, ke en la Ĵomon-epoko (10 000–300 a.K.) la marnivelo pliiĝis kaj parto de la gubernio estis sub la maro.

Tial mi kutimiĝis al malakordo inter nomo kaj loko. Ankaŭ la nomo, Koumi, ne ĝenis min per sia malakordo dum mia veturado. Sed nun mi deziras solvi la misteron, do mi demandu interreton.

Jen la rezulto. En la jaro 887 kaj 888 okazis kataklismoj inkluzive de tertremo kaj eksplodo de la monto Jacugatake. Post tio aperis granda lago. Loĝantoj preskaŭ pereis. Baldaŭ enmigrintoj alvenis. Ili nomis kelkajn lokojn kun la vorto “maro”, ĉar ili neniam vidis veran maron. Poste la granda lago malaperis, sed la nomoj restas.

Ĉirkaŭ la Esperanto-domo troviĝas historie kaj geografie interesaj lokoj. Mi volas denove kaj alisezone vojaĝi per la linio Koumi. Tiam mi eliru el stacio kaj vizitu vidindaĵojn.