カテゴリー
somero 2023 会報

Raporto pri kunloĝado en Jacugatake kaj la Ĝenerala Kunsido Somera 2023

VERDA GEMO   2023 somero n-ro 5

JABUKI Cutomu

【要約(Resumo en la japana)】7月1-2日に八ヶ岳エスペラント館へ合宿に行ってきました。現地とオンラインとで10名が参加して夏季総会・プレゼン・学習会などを行いました。二日に亘って楽しい時間を過ごしました。

Antaŭ eksplodo de novtipa kronviruso, en nia rondo ofte aperis la deziro, ke ni kunloĝu en Esperanto-Domo de Yatugatake. La domo situas en la urbo Hokuto, Yamanasi, kien ni povas atingi aŭte en ĉirkaŭ 3 horoj de Saitama. En tiu tempo, escepte de veteranoj, plimulto inkluzive min ankoraŭ ne vizitis la domon. Tamen la cirkonstanco ŝanĝiĝis pli frue ol ni planos la kunloĝadon. Ni devis okazigi diversajn kunvenojn nur per reto dum longa tempo. En aprilo, kiam la cirkonstanco ŝanĝiĝis male, reaperis la deziro inter ni. Se ni ne vizitus nun, ni neniam povus viziti la domon. Ni decidis la kunloĝadon, kiun ni plenumos en la 1a-2a de julio. Surloke kaj rete ni okazigos la Ĝeneralan Kunsidon, prezentaĵojn kaj lernadon.

Impona verda montaro antaŭ niaj okuloj

Por saitamanoj veturi aŭte trans Tokion estas zorgiga laboro. Ni ekiris frumatene por eviti pezan trafikon en centro de Tokio. Tuto da surlokaj partoprenantoj atingis la domon ĉirkaŭ tagmeze. Estis pluveme kaj nube. La domo estis pli granda kaj pura ol unuafojaj vizitantoj imagis.

Ĉiuj vizitis apudan akvan parkon kaj mallacigis sin en varma fonto. Post vespermanĝo ni komencis la programon. Sep anoj partoprenis surloke kaj tri per reto, jitsi. Komence, en ĜK mi raportis okazaĵojn dum duonjaro kiel prezidanto. Post tio sinsekvis interesaj kaj amuzaj prezentaĵoj. S-ro Isikawa prelegis pri komparo inter la japana kaj aliaj lingvoj. S-ino Kaneko faris kvizojn sub interesa temo. S-ro Oonisi diris sian iaman movadon de naturprotektado. S-ro Yosioka eksplikis la historion de videoludiloj, kiu atingis “Amrilato”, kaj demonstris ĝin. Kaj surlokanoj drinkis kaj manĝis ĝis funda nokto.

La duan tagon, ĉiuj surlokanoj ellitiĝis frue por matena promenado. Jam ĉesis pluvo. En freŝa aero ni marŝis sur monta vojo du-horojn rigardante belajn montojn. Post luksa matenmanĝo, la programo komenciĝis. Kun retanoj, ni ĝuis belajn kantojn, kiuj estis tradukitaj de japanaj esperantistoj, sub gvido de s-ino Kawamoto. En la lasta programo s-ino Isikawa instruis ĝustan prononcon kaj teknikon por legado. Tiel la du-taga kunloĝado finiĝis.

Kolektiva bildo post la lasta programo

Kiam la plano decidiĝis en aprilo, mi estis maltrankvila. Kion ni aranĝos? Kiel ni pasigos tian longan tempon kune? Kion mi devas fari? Sed mia maltrankvilo malaperis pro sindediĉa laboro de rondanoj. Ĝis la tago, la aferoj estis elplanitaj iom post iom. Precipe, veterano Oonisi preparis diversajn aferojn: horaro, itinero, kosto, vizitindaj lokoj, manĝejoj, manĝaĵoj, k.a, kaj plie li gvidis uzmanieron de la domo. Mi elkore dankas vin, s-ro Oonisi.

Mi esperas, ke ĉiuj partoprenantoj kontentiĝas je la nekutima okazaĵo. Ni faru tion denove!

Dankon.