カテゴリー
somero 2023 会報

Kiu estas dio de malvenko? (1/2)

VERDA GEMO   2023 somero n-ro 5

Tutamo

【要約(Resumo en la japana)】ここ数年家族で野球観戦にいくといつも負け試合。一体誰が疫病神なのか?

En Japanio, oni nomas sinsekvajn feriojn de la fino de aprilo ĝis la komenco de majo ora semajno. Mi iris al Tokyo Dome por spekti basbalan matĉon en la unua tago de ora semajno kun mia familio. Tokyo Dome estas grandega basbalejo kun tegmento en Tokio kaj sidejo de populara teamo, Yomiuri Giants.

En la 29a de aprilo, post regula kunveno de Saitama Esperanto-Rondo mi ekiris de mia hejmo kun mia familio. Mia tuta familio estas arda fano de Hirosima Toyo Carp ekde kiam ni loĝis en Hirosima. La lastan matĉon, kiun mi vidis kun miaj familianoj ĉe basbalejo propraokule, mi ne memoris. Sed mi memoris, ke ni ne vidis venkon de Carp dum longa tempo surloke. Tial ni ĉiuj aspiris la venkon plej forte.

La tago estis sola tago, kiam la tuta familio povas iri kune. Ĉar nia decido estis malfrua, bonaj sidlokoj jam ne restis. Tamen ekde la rezervo de sidlokoj ni ĉiuj antaŭĝojis kaj atendis la matĉon netrankvile.

Mia domo situas en konvena regiono por atingi Tokyo Dome. De mia stacidomo mi povas iri tien per unu fervojlinio sen ŝanĝo de trajno. Niaj sidlokoj estis en areo por Carp-fanoj, sed en la plej malproksima loko de ludejo. Tio estis natura, ĉar ni rezervis ilin tre malfrue. Sidante sur nian lokon, ni ĝuis etoson de Tokyo Dome. En dekstra flanko de mi sidis duopo de Giants-fanoj. Certe ili povis rezervi nur tiajn sidlokojn pro iu kialo. Mi pensis ke ili estas kompatindaj.

Etoso interne de Tokyo Dome de mia loko

En la antaŭa duono Carp gajnis pli da poentoj ol Giants. Multe da Carp-fanoj kun ĝojego kantis laŭtvoĉe kaj dancis vigle. Nature ankaŭ ni trinkis kaj kantis kun venka antaŭsento post longa tempo. La duopo rigardis ludon silente.

La matĉo finiĝis. Nia Carp malvenkis. Carp malvenkis pro inversiga hejmenkuro en la dua duono de la 9a matĉero. Carp-fanoj estingis sian animon. Aliflanke Giants-fanoj eksplodis kaj tremigis tuton de Tokyo Dome. Mi alparolis al la paro kun pseŭd-bonkora vizaĝo. “Vi estas vere feliĉaj. Vi vidis inter multe da Carp-fanoj tian mirindan matĉon, kiun oni ne povas spekti denove en sia vivo.”

En trajno al nia hejmo, ni diskutis kiu estas dio de malvenko. Ili diris ke tiu estas mi.

Sekvanta rakonto (2/2)