カテゴリー
somero 2023 会報

Kiu estas dio de malvenko? (2/2)

VERDA GEMO   2023 somero n-ro 5

Tutamo

Antaŭa rakonto (1/2)

【要約(Resumo en la japana)】私は家族からの疫病神のレッテルを消すことができるのか?

En la 13a de julio, mi iris spekti basbalan matĉon inter Carp kaj Giants en Tokyo Dome kun mia edzino kaj mia filino. En la lasta surloka spektado kun kvar miaj familianoj en la ora semajno, nia favorata teamo Carp malvenkis. Kiam miaj familianoj spektis la matĉojn kun mi, ĉiam ili renkontis malvenkojn dum kelkaj jaroj, tial ili nomas min dio de malvenko.

Kelkajn tagojn antaŭe mia edzino estis invitita al la matĉo en la tago fare de sia amikino, kiu estas unu el la entuziasmaj fanoj de Giants. Aŭskultante la okazon, mia filino kun envio aĉetis sian propran bileton de la sama matĉo. Miaj edzino kaj filino planis spekti la matĉon en Tokyo Dome surloke. Mia plano de la tago estis resti hejme kun niaj ĉarmaj hundo kaj katoj.

En la tago, la stato estas ŝanĝita ege. La amikino ne povis iri pro sufero de krona viruso sur siaj familianoj. Unu bileto sen posedanto aperis neatendite. Kaj la bileto flugis al dio de malvenko vole nevole.

Mia sidloko transprenita de mia filino estas malproksime de iliaj du sidlokoj. Aldone, ĝi estis en areo de Carp-fanoj sed mi estis ĉirkaŭita de Giants-fanoj mistere. Verdire mia sidloko troviĝas en malkomforta loko. Tie mi metis sur min ruĝan veston, teama koloro de Carp, kaj mi kuraĝigis Carp-ludantojn per silenta voĉo kaj malgranda movo sole.

La fluo de matĉo ne estis bona. Kelkaj bonaj batoj aperis pli multaj ol de Giants, tamen ili ne sekvis poentojn. Kaj niaj ĵetistoj estis ŝanĝigitaj sinsekve kun krizoj de perdo de poentoj. La matĉo ne finiĝis ĝis la 9a matĉero kaj estis longigita. En la unua duono de la 11a matĉero niaj ludantoj atakis per sinsekvaj batoj bele, rezulte gajnis kvin poentojn. La multaj Carp-fanoj freneze dancis sur sia loko kun laŭt-voĉa kanto. Rigardante ilin ankaŭ mi ĝojis en mia koro silente.

Defendinte en la dua duono de la lasta matĉero senriske, nia teamo venkis kun multaj poentoj. Mi estis tre kortuŝita ĉar mi spektis venkon post kelkaj jaroj surloke. Mi estis plej kontenta pro bona bato kaj poento-gajno de mia favorata ludanto. Ĉio estis laŭ mia deziro.

Carp-fanoj rigardantaj la heroon de la matĉo

Mi dividis mian ĝojon kun miaj edzino kaj filino sur hejmenvojo. Ili ŝajne forgesis la aferon, sed en mia kapo aperas unu ideo, ke en mia familio nur mi estas dio de venko, ne de malvenko. Tio estos evidenta, se mi iros basbalejon sola. Sed mi ne faros tion pro malĝoja soleco.

Fino.