カテゴリー
somero 2026 会報

Takako: la elefanto, kiu laboris por magazeno

Jokano

要約(Resumo en la japana):高島屋資料館の「やっぱりゾウが好き」展を見てきました。

En majo de 2026, mi vizitis la ekspozicion pri elefantoj en la magazeno Nihonbasi-Takasimaya.
Antaŭe multe troviĝis amuzparkoj sur la tegmentoj de magazenoj. En tia amuzparko, Nihonbasi-Takasimaya havis elefanton, nomatan Takako. La ekspozicio ne nur prezentis la vivon de Takako, sed ankaŭ klarigis la historion de elefantoj, kiuj venis al Japanio. Tamen nun mi skribas nur pri aferoj rilataj al Takako.

Elefantoj ĉiam estis kaj estas amataj bestoj en zoologiaj ĝardenoj. Sed dum la Dua Mondomilito, elefantoj estis mortigitaj kun aliaj bestoj, por ke ili ne damaĝu homojn. Post la milito Tajlando kaj Barato sinsekve donacis elefantojn al Japanio por montri sian amikecon kaj kuraĝigi japanajn infanojn; Ili estis Hanako kaj Indira. Danke al ili, elefantoj denove populariĝis inter japanoj. La fama porinfana kanto, “Zo-san (ぞうさん)” estis verkita en tiu tempo.

Vidante la popularecon de elefantoj, iuj en Nihonbasi-Takasimaya ekpensis utiligi elefanton por reklami la magazenon. Ili aĉetis elefanton, kaj Takako venis de Tajlando en 1950. Ŝi portis infanojn sur sia dorso kaj multe kontribuis al la sukceso de la magazeno. En la ekspozicio, oni elmontris multajn fotojn de ŝi kun infanoj fotitaj de klientoj. Ŝi prezentis diversajn trukojn: stariĝis sur tablon, sonorigis tintilon, trumpetis ktp.

Sed Takako pli kaj pli grandiĝis kaj teni ŝin sur la tegmento fariĝis malfacile. Ŝi estis translokita al la zoologia ĝardeno de Ueno, kaj poste al tiu de Tama. Ŝi loĝis en la magazeno 4 jarojn.

Kiam Takako alvenis al la magazeno, ŝi pezis 540 kilogramojn. Oni levis ŝin sur la tegmenton per ŝnuroj. Kiam ŝi foriris, ŝi pezis jam 1,8 tunojn; ŝia pezo pli ol triobliĝis. Ĉar ne plu eblis malsuprenigi ŝin per ŝnuroj, ŝi mem malsupreniris per siaj piedoj sur la ŝtuparo de la magazeno. Por montri la kreskon de Takako en la magazeno, oni faris du balonojn laŭ la vivgrandeco de Takako. La malgranda balono estis starigita ĉe la pordo de la teretaĝo, la granda sur la tegmento. Sed la lasta kompatinde falis pro ventego.

Takako mortis en la jaro 1990, post falo en fosaĵon en la zoologia ĝardeno de Tama.

VERDA GEMO   2026 somero n-ro 17