VERDA GEMO 2026 vintro n-ro 15
要約(Resumo en la japana):北条民雄の「断想」を翻訳してみました。原文は青空文庫で読めます。
Hoĵo Tamio (北条民雄:1914–1937) suferis je lepro kaj vivis en izolita sanatorio. Dum sia mallonga vivo li postlasis rimarkindajn verkojn, kiujn Kawabata Yasunari alte taksis kaj helpis publikigi.
Penseroj
Hōjō Tamio
Decidinte sin mortigi, ĉiuj homoj fariĝas frenezaj aŭ animforestaj. Tion mi malŝatas, eĉ malŝategas. Se homoj sin mortigas en tia stato, ilia ago absolute ne estas vera sinmortigo. Ili estis mortigitaj, mortigitaj de malsano aŭ de sorto. Mi deziras mortigi min, sed neniel volas esti mortigita. Mi volas ja sinmortigon. La vera sinmortigo efektiviĝas nur tiam, kiam mi fikse rigardas min mem kaj per racio regas ĉion, ĝis la momento de morto. Nur tiam mia racio supervenkas la sorton kaj la malsanon. Alie mi ne povos atingi la venkon.
Eĉ al homoj en fundo de mizero restas espero. Jes, prave dirite. Ili ne povas forlasi sian esperon. Havi esperon estas pruvo de la vivo, pruvo de la vivanteco. Ĉu vi komprenas min? Dum homoj vivas, ili estas destinitaj porti surdorse ĉi tiun vivantan estaĵon, nomatan espero. Ĉu el tio tamen eblas diri, ke ilia vivo estas hela aŭ feliĉa?
Mi malamas esperon. Pro espero, pro ekzisto de espero, mi angoras kaj suferas. Se mi vere povus fali en la abismon de la malespero! Nur tiam mi sukcesus memmortigi.
Kial entute mi ekemis verki novelojn? Kion utilas al mi verki novelojn? Ĉu verki por vivi? Kia malvero! Verki novelojn ne mildigas mian suferon.
De mateno ĝis vespero mi enfermiĝas en la ĉambro, poste en malfrua posttagmezo mi eksentas tiel fortan solecon, ke mi ne povas sidi trankvile. Miaj nervoj iel akriĝas kaj vibre tremetas eĉ ĉe la ordinaraj bruetoj aŭ ĉe aeraj moviĝoj. Mi tre sopiras aliajn homojn. Kiam mi aŭdas paŝon de getaoj sub la fenestro, mi streĉiĝas pro la ebleco, ke iu vizitos min. Mi tre atendas ties viziton, tamen samtempe mi fariĝas kolerema kaj malkomforta. Mi timas, ke mia soleca koro maltrankviliĝos. Sed se la paŝoj de getaoj preterpasas sub mia fenestro, mi sentas grandan malesperon. Dum mi aŭskultadas, ĝis la sono ne plu aŭdiĝas, mi ial sentas min kvazaŭ ofendita. Mi ne povas kviete sidi plu, ekstaras kaj paŝas tien kaj reen en la ĉambro. Mi tamen ne volas iri ien ajn. Se mi irus ien, mi juĝus tion stulta.
Baldaŭ la suno subiras kaj nur la elektra lampo lumas en la ĉambro. Iom post iom mi sentas min trankvila; mia humoro iĝas kvieta kaj paca. Por kelke da tempo mi firme fermas la okulojn kaj eniras en la staton de ekstazo kun nepriskribebla kontenteco. Tiam ĉiuj objektoj ĉirkaŭ mi fariĝas tre karaj kaj plaĉas al mi. Mi volus preni ilin per mia mano kaj kisi unu post alia. La inkujo, cindrujo, plumo kaj manuskripto-folioj, ĉiuj ĉi estas tre simpatiaj. Ili ŝajnas al mi vivaĵoj; mi eĉ preskaŭ alparolas ilin, interalie la florojn en la vazo. Mi sentas ĉiujn kvazaŭ miajn fratojn aŭ ion similan, kiuj kundividis kun mi la saman sangon. Ĉio estas bona. Mi dankas al la universo; mi komprenas la volon de Dio. Sed tamen tio ne estas ĉio, kion mi sentas. Mi ankaŭ sentas ion pli teruran. Kaj mi sola ekzistas, mi sentas en mi forton furiozan kaj potencan. Ŝajnas, ke ĉio estas farebla por mi. Se necese, mi povus tuj enŝovi skalpelon en mian koron; aŭ mi povus tuj mortpiki iun.
Bela knabino, ankoraŭ 15- aŭ 16-jaraĝa, aperas. Mi povus, aŭ tuj mortigi ŝin, aŭ brakumi ŝin per amo sen limo. Tie ĉio estas bela kaj alloga.
La Sankta Biblio, pli ol ĉio, montras al ni fundamentajn emociojn. En la nuntempa mondo ni bezonas, precipe ĉi tiujn emociojn, la fundamentajn emociojn.
Mi fidas mian propran doloron. Neniu logiko nek ideologio estas fidindaj. Nur ĉi tiu doloro restarigos homojn.
La supraj tekstoj estis skribitaj sur leterpapero per malgrandaj literoj, inter notoj pri konceptoj de liaj verkoj. Li skribis ilin iam de printempo ĝis somero en 1937. En decembro en tiu jaro li mortis pro intesta tuberkulozo je la aĝo de 23.
