Kategorioj
vintro 2026 会報

Panseroj de Hōjō Tamio

VERDA GEMO   2026 vintro n-ro 15

Jokano

要約(Resumo en la japana):北条民雄の「断想」を翻訳してみました。原文は青空文庫で読めます。

Penseroj

Hōjō Tamio

Decidinte sin mortigi, ĉiuj homoj fariĝas frenezaj aŭ animforestaj. Tio estas malagrabla por mi, nur simple malagrabla. Se ili sin mortigas en tia stato, ilia ago absolute ne estas vera sinmortigo. Ili estis mortigitaj, mortigitaj de malsano aŭ de sorto. Mi deziras mortigi min, sed neniel volas esti mortigita. Mi volas ja sinmortigon. La vera sinmortigo efektiviĝas nur tiam, kiam mi fikse rigardas min mem kaj per racio regas ĉion, ĝis la momento de morto. Nur tiam mi konkeras la sorton kaj la malsanon per mia racio. Alie mi ne povos atingi venkon.

Eĉ al homoj en profunda fundo restas espero. Jes, prave dirite. Ili ne povas forlasi esperon. Havi esperon estas pruvo de la vivo, pruvo de la vivanteco. Ĉu vi komprenas min? Dum homoj vivas, ili estas destinitaj porti surdorse ĉi tiun estaĵon nomatan espero. Ĉu el tio tamen eblas diri, ke iliaj vivoj estas helaj kaj feliĉaj?

Mi malamas esperon. Je espero, pro ekzisto de espero, mi angoras kaj suferas. Se mi vere povus fali en abismon de la malespero! Nur tiam mi povus plenumi sinmortigon.

Kial entute mi ekemis verki novelojn? Kion utilas al mi verki novelojn? Ĉu verki por vivi? Kia malvero! Verki novelojn ne mildigas mian suferon.

De mateno ĝis vespero mi enfermiĝas en mia ĉambro, kaj en malfrua posttagmezo mi eksentas tiel fortan solecon, ke mi ne povas sidi trankvile. Miaj nervoj iel akriĝas kaj vibre tremetas eĉ ĉe la ordinaraj bruetoj aŭ ĉe fluetoj de aero. Mi tre sopiras aliajn homojn. Kiam mi aŭdas paŝon de getaoj sub la fenestro, mi streĉiĝas pro la ebleco, ke iu vizitos min. Mi tre atendas ties viziton, tamen samtempe mi fariĝas kolerema kaj malkomforta. Mi timas, ke mia soleca koro maltrankviliĝos. Sed se la paŝoj de getaoj preterpasas sub mia fenestro, mi sentas grandan malesperon. Dum mi aŭskultadas, ĝis la sono ne plu aŭdiĝis, mi ial sentas min kvazaŭ ofendita. Mi ne povas kviete sidi plu, ekstaras kaj paŝas tien kaj reen en la ĉambro. Mi tamen ne volas iri ien ajn. Se mi irus ien, mi juĝus tion stulta.

Baldaŭ la suno subiris kaj nur la elektra lampo lumas en la ĉambro. Iom post iom mi sentas min trankvila kaj mia humoro iĝas kvieta kaj paca. Por kelke da tempo ferminte la okulojn, mi eniras en la staton de ekstazo kun nepriskribebla kontenteco. Tiam ĉiuj objektoj ĉirkaŭ mi fariĝas tre karaj kaj plaĉas al mi. Mi volus preni ilin per mia mano kaj kisi unu post alia. La inkujo, cindrujo, plumo kaj manuskripto-folioj, ĉiuj ĉi estas ege ĉarmaj. Ili ŝajnas al mi vivaĵoj, mi ekvolas eĉ alparoli ilin. Precipe karaj estas la floroj en la vazo. Ĉiuj ĉi ŝajnas al mi fratoj kaj samsanguloj. Ĉio estas bona. Mi dankas al la universo kaj komprenas la volon de Dio. Sed tamen tio ne estas ĉio, kion mi sentas. Mi ankaŭ sentas ion teruran. Tiel mi salo ekzistas. Furiozan, potencan forton mi sentas. Ŝajnas, ke ĉio estas farebla por mi. Se oni volus, mi povus enŝovi skalpelon en mian koron, aŭ mi ankaŭ pensas, ke mi povus tuj mortpiki iun.

Aperas bela knabino, ankoraŭ dekkvin- aŭ deksesjara. Mi povus, aŭ tuj mortigi ŝin, aŭ brakumi ŝin kun senlima amo. Kaj ĉio estas bela kaj alloga.

La Sankta Biblio, pli ol ĉio, montras al ni fundamentajn emociojn. En la nuntempa mondo ni bezonas, precipe ĉi tiujn emociojn, la fundamentajn emociojn.

Mi kredas mian propran doloron. Neniu logiko nek ideologio estas kredindaj. Nur ĉi tiu doloro povas rekonstrui homojn.