VERDA GEMO 2025 vintro n-ro 11
要約(Resumo en la japana):青山士著「ぱなま運河の話」のエスペラント訳を試みました。青山士とパナマについては「<没後55年記念特集>青山士のパナマ運河開削時代~青春の情熱、唯一の日本人土木技術者」に詳しく書かれています。
La libro “Rakonto pri la Panama Kanalo”(ぱなま運河の話)estas 56-paĝa libro verkita de AOJAMA Akira. Aojama en sia juneco partoprenis en la konstruado de la Panama Kanalo (1903-1911). En 1939 post la liberiĝo de la burokrata okupo, li verkis ĝin por registri la detalojn pri la granda atingo de la homaro, kiel unu el la koncernatoj (Mi koncize skribis pri lia vivo ĉi tie). La ĉefparto de la libro enhavas geografiajn kaj teknikajn aferojn. Kompreni ĝuste ilin, ŝajnas al mi malfacile. Mi do tradukos nur la epizodon, kiu bone esprimas lian personecon. Mi afiŝos ĝin dividinte en tri partojn en VG.
En la unua paĝo troviĝas du poeziaĵoj. Unu estas hajko de KOBAJAŜI Issa, la alia estas tankao, al kiu li aldonis, ke la verkinto estas ne konata.
負け菊をひとり見直す夕べかな 一茶
Mi ĝuas ree
venkitan krizantemon,
sola vespere.
油なすカリビアの海風あつく我燈守の跡を逐つつ 読人知らず
De glata maro
en Karibio stagnas
varmega Vento.
Malnovan lanterniston
spurante mi meditas.
Aojama revenis al Japanio antaŭ ol la kanalo kompletiĝis. La kialo estas ne klara, sed estas supozeble, ke kontraŭ-japana sento fortiĝis en Usono aŭ ke Aojama estis elĉerpita de longa loĝado en ĝangalo kaj malsaniĝis. Per la unua poeziaĵo Aojama komparante sin kun krizantemo venkita en konkurso, mokas sin, kiu rezignis sian laboron survoje, samtempe ameme retrorigardas sian junecon en granda penado.
Iuj diras, ke la duan poeziaĵon verkis Aojama mem. En la epizodo li mencias novelon “La lanternisto” verkita de iu okcidenta verkisto. Se temas pri lanternisto en Karibio, mi rememoris la novelon verkitan de Henryk Sienkiewicz. Ĝi rakontas, ke kiam maljunulo jam kutimiĝis al la unutona vivo kiel lanternisto en izolita ŝtonego, li renkontis librojn verkitajn en sia denaska lingvo, kiun li longatempe ne tuŝis kaj estis absorbita per la legado. Mi imagas, ke ankaŭ Aojama iam estis en la sama mensostato.
Ekvojaĝo
Kiam mi estis studento, mi aŭdis pri la Sueza Kanalo, kiu estas malfermita sub la grafo Lesseps. Krome mi aŭdis, ke la konstruado de la Panama Kanalo estis komencita de la grafo, sed nesukcese finiĝis. En 1903 ĵus antaŭ mia diplomiĝo mi interesiĝis pri la konstruado de la kanalo pro la inspektraporto de s-ro MINEGISI en la Tokia Ekomonia Ĵurnalo, kelkaj libroj kaj parolo de D-ro Hiroi. Mi aspiris la okazon vojaĝi al tiu loko kaj labori en iu parto de la konstruado.
Tial en la 11a de aŭgusto en la jaro, post kiam mi finis universitaton, mi ekvojaĝis. Miaj gepatroj kaj gefratoj jam akceptis miajn tiamajn cirkonstancon kaj deziron, sed mi ne rekte adiaŭis ilin. Nur 4-5 amikoj adiaŭis min kun la frazo “Jen Mi ordonis al vi: estu forta kaj kuraĝa; ne havu teruron kaj ne timu; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, ĉie, kien vi iros”(JOSUO1:9, traduko de Zamenhof). De la haveno Jokohama, mi fariĝis triaklasa pasaĝero de la ŝipo Ljoĵun-Maru (ĉirkaŭ 4000 tunoj laŭ mia memoro) kaj sekvante iluzion, unue surteriĝis en Kanado kaj tuj poste eniris en Usonon.
En Usono
Mi diverse laboris ĉirkaŭ la centro de la urbo Seatlo en la ŝtato Vaŝingtonio kaj atendis la ŝancon. Kiel mi jam skribis en la ĉapitro pri la antaŭhistorio, Usono kaj la Panama Respubliko subskribis la traktaton pri la kanalo en februaro de 1904. Mi pensis, ke la konstruado de la kanalo senprobleme komenciĝos. Helpite de S-ro MORI Saburo, kiu estis mia instruisto en mia elementlerneja tempo kaj poste diverse zorgis pri mi, de s-ro HATTORI Ajao, kiu tiutempe loĝis en Seatlo kaj post la reveno al Japanio fariĝis deputito kaj de aliaj, mi forveturis de la okcidenta Usono, transiris la kontinenton kaj atingis la urbon Novjorko meze de marto. Mi vizitis prof.-n Wm. H. BURR de la Universitato Kolumbio, unu el la komisararo de Isthmia Kanalo kun rekomendletero de prof. HIROI, kaj petis dungadon por kanalkonstruadon. Sed li diris, ke ĉar eĉ veturonta teamo ankoraŭ ne estas decidita, atendu iom da tempo.
Mi pensis, ke estas stulte ludi sencele, kiam oni ne havas monon sub la fremda ĉielo. Mi demandis lin, ĉu mi povas havi alian laboron dum la atendado. Li afable donis al mi rekomendleteron al la Fervojo-Kompanio de Novjorko-Centro kaj Rivero Hudsono. Pro konstruado de la Nova Croton Digo por provizi la urbon Novjorkon per akvo, la akvonivelo de la lego Croton leviĝis. Pro tio la kompanio devis deloki linion. Por partopreni tiun fervojo-konstruadon mi venis al la urbo Monto-Kisco, kiu situas ĉirkaŭ 70 kilometrojn norde de la urbo Novjorko.
Mi laboris sub la loĝanta inĝeniero Norton, kiu altas pli ol 6 futojn. Komence mi ne komprenis la anglan, ne povis fari necesan kvanton da aŭskultado kaj elparolado. Dum ĉirkaŭ du semajnoj, mi post la reveno al la pensiono konsumis tempon por ekzerci min en tio.
Mi spertis manĝaĵoservadon kaj palistenadon. Post malgranda testo oni permesis al mi havi nivelilon kaj teodoliton. Iam ni preskaŭ maltrafus trajnon, la 6-futulo portante teodoliton kuris al stacio kaj ankaŭ mi sekvante lin kuris. Kiam mi koncentriĝis en mezuro per teodolito en trako, trajno rapide proksimiĝis al mi. Ni apenaŭ eskapis ĵus antaŭ ol la trajno trafus nin.
Al Panamo
Pro la cirkonstanco, ke mi petegis pri ĉi tiu laboro, mi eĉ unu cendon ne ricevinte nur laboris ĝisfine, kvankam S-ro Norton proparolis pro mi. Sed estis bone, ke la dum du-monata ekzerco por laboro multe helpis min, tuj kiam mi eklaboris en Panamo. Baldaŭ pro la klopodo de D-ro Burr, al kiu antaŭe mi petis peradon, mi fariĝis unu el dungitoj de la Komisiono de Isthmian Kanalo. Ankaŭ s-ro Nagai Macuzo, kiu tiam estis vickonsulo(?) en Novjorko, kaj aliaj multe helpis min. La 1-an de junio sur la ŝipo Jucatan en la haveno Novjorko mi subskribis kaj finfine fariĝis unu el la konstrulaboristoj. En tiu tago ni ekvojaĝis kaj la 7-an de la sama monato posttagmeze la ŝipo alvenis al la haveno Colon brilanta pro subiranta tropika suno.
Ĉi tie la pejzaĵo ĉirkaŭ la Kariba Maro similis al loko en novelo “La lanternisto”, verkita iu okcidenta verkisto. Tiutempe la haveno estis malpura, ne troviĝas bonaj tranoktejoj. Pro tio ni tranoktis en la ŝipo. En la sekvanta tago ni ĉiu ricevis kulvualon kaj litkovrilon, kaj venis al la vilaĝo Bohio apud la rivero Chagres pli ol 11 kilometrojn for de la haveno por tranokti.
Ĉi tie Aojama citas la anglan poemon, “Beyond the Chagres River” verkitan de James Stanley Gilbert, kiu esprimas severan naturon ĉirkaŭ la rivero Chagres. Vi povas legi la poemon ĉi tie. James Stanley Gilbert naskiĝis en Konektikuto en 1855 kaj edukiĝis en Ĉikago. En 1886 li venis al Panamo kaj okupiĝis pri transportado. Dume li verkis pri vivo en Panamo. Liaj poemoj estis alte taksitaj de kritikistoj en The New York Times. Li mortis pro malario en 1906, neniam vidis, ke la terura malsano estas konkerita kaj la Panama Kanalo malfermiĝis. Oni diras, ke li vivis avide kaj virece en la tempo, kiam tropiko signifis nur morton ŝvebantan ĉirkaŭe.
(Daŭros)
*Mi dividis la tekston en ĉapitroj.