VERDA GEMO 2024 printempo n-ro 8
要約(Resumo en la japana):東京都東村山市にある国立ハンセン病資料館と多磨全生園に行ってきました。ハンセン病とエスペラントについては、後藤斉先生がこちらに詳しく書いています。
Lerpo en literaturo
Antaŭ kelkaj jaroj mi legis la polan novelon “Fundo de l’ Mizero” esperantigitan de Kazimierz Bein (Kabe). Rakonto pri lepruloj, kiuj estis forlasitaj en senhoma loko en Siberio, tamen forte vivis per si mem. Mi interesite kaj kortuŝite legis ĝin, sed ne povis bone bildigi scenojn. Ĉar la cirkonstanco multe diferencis de miaj malmultaj scioj pri lepruloj en Japanio. Mi pensis, ke ili estis devigitaj disiĝi de sia familio kaj loĝi en izolita leprulejo, sed estis prizorgitaj de kuracistoj kaj flegistoj. Mi rimarkis, ke mi preskaŭ nenion sciis pri lepro.
Lastatempe aŭdiĝis novaĵoj, ke ekslepruloj kaj iliaj familioj postulas kompenson pro antaŭa malĝusta rimedo de la registaro. Mi sentis neceson lerni pri la historio de japanaj lepruloj.
Mi sciis, ke la eksleprulejo Tama Zenŝoen (多磨全生園) situas relative proksime al mia loĝloko kaj oni fojfoje okazigas klerigan aranĝon tie. Sed mi hezitis sola partopreni tian aranĝon.
Poste mi legis kelkajn novelojn de Hoĵo Tamio (北條民雄 1914-1937). Li loĝis en la leprulejo Tama Zenŝoen de la aĝo de 19 ĝis sia morto en la aĝo de 23. Dum tiu mallonga tempo li verkis multajn unikajn noveletojn, kiujn eksteruloj neniel povus verki. Li detenis sin ne droni en sia aflikto kaj objektive rigardis sin mem kaj samsortulojn. Min allogis forteco kaj akreco de lia spirito. Mi deziris scii lian vivon.
Nacia Muzeo pri Lepro
Iun tagon mi eksciis, ke ekspozicio de belartaĵoj fare de lepruloj okazas en la Nacia Muzeo pri Lepro en Tama Zenŝoen. Mi ŝatas vidi belartaĵojn. Tial mi finfine realigis mian volon en iu libera dimanĉo.
Ĝi troviĝas piede 30 minutojn for ambaŭ de la stacioj Sin-akicu en Musaŝino-Linio kaj Akicu en Seibu Ikebukuro Linio. Oni povas aliri tien pli oportune per aŭtobuso. Sed mi piediris, ĉar ekzercado estis unu el miaj celoj de tiu ekskurso. La konstruaĵo de la muzeo estis granda kaj moderna, la interno estis bone aranĝita. Videble la muzeo estis nova. Mi poste eksciis, ke ĝi estis rekonstruita en la jaro 2007. Antaŭe la muzeo estis multe pli modesta. Mi simple registris mian viziton per ekrano kaj eniris en la ekspoziciejon senpage.
“Tiuj, kiuj havas egokoron (絵desegnaĵo/pentraĵo, 心koro), kolektiĝu.” Per tiu simpla alvoko, ili faris rondon pri desegnado/pentrado. Estas malfacile traduki la japanan vorton “egokoro” en Esperanton. Kiam oni diras, ke iu havas egokoron, tio signifas, ke tiu ŝatas desegni/pentri, aŭ scipovas tion, sed pli profunde, ke tiu emas esprimi sin per desegnaĵo/pentraĵo. Precipe en la situacio, ke oni ĉiutage pasigas tempon en limiga rimedo kaj ke ĉiam ilin minacas graviĝo de malsano, tiu agado donis al ili signifon vivi. Kvankam kaptitaj, ili ne havis abundan tempon por desegnado/pentrado. En la leprulejo tiuj, kiuj povis regi sian korpon, devis labori por pagi sian vivkoston. Ankaŭ necesis iom da poŝmono por distro. Ilin okupis diversaj laboroj: konstruado, terkultivado, prizorgado de malsanuloj k.a. Kelkaj el la rondanoj feliĉe gajnis laboron instrui belarton al lernejanoj en la leprulejo. Estis ankaŭ infanaj lepruloj.
Enfermite en la leprulejo, ili ofte elektis kiel subjekton ĉirkaŭan pejzaĝon, ĉambron kaj sin mem. Iliaj bildoj ornamis la kovrilon de la organo “Jamazakura (山桜)” kaj “Tama (多磨)”.
Se temas pri la organo “Jamazakura”, Esperanto-agado iam estis tre aktiva kaj multaj esperantaj skribaĵoj aperis en ĝi. Oni povas legi ilin en la represaĵoj bonorde binditaj en la muzea biblioteko.
Tiam oni skribis la nomon de malsanulejo “Zensei”, nun nomas Zenŝo, kvankam ĝiaj ĉinaj ideogramoj estas samaj.
Mi pasigis tro multe da tempo legante esperantaĵojn skribitajn de lepruloj en la biblioteko. Mi ne antaŭsciis, kiel vasta estas la muzeo, ne kalkulis kiom da tempo necesas, ĉar mi subite decidis eliri. Kaj mi volis promeni ekster la muzeo en la Tama Zenŝoen antaŭ la sunsubiro. Mi povis spekti nur malmultan parton en la riĉa ekspozicio dum unu horo. Oni povas spekti lernigajn filmojn, kiujn bedaŭrinde mi rezignis ĉi-foje.
Tama Zenŝoen
Nuntempe Tama Zenŝoen estas vasta zono, kiu enhavas ne nur loĝejojn por ekslepruloj sed ankaŭ malsanulejon, fleglernejon, infanvartejon. Kiam mi vizitis tien, la grandaj arboj de umeo baldaŭ finos sian floradon. Inter arbaroj silente staris malnovaj konstruaĵoj kiel monumentoj. Nun malpli ol 100 ekslepruloj loĝas kaj ilia averaĝa aĝo superas 85 jarojn.
Monteto por sopiri al hejmloko
Ĉi tiu monteto estas formita je arbradikoj forĵetitaj dum terkultivado kaj je grundo postlasita dum konstruado de ĉirkaŭfosaĵo por malhelpi leprulojn fuĝi. Lepruloj grimpis sur ĉi tiun monteton kaj rigardis al la direkto de sia hejmloko.
Lepro kaj nia socio
Bacilo de lepro estas malforta infektanto. Nur se infaneto daŭre havis proksiman kontakton kun nekuracita leprulo kaj estis metata sub malbona vivmedio, aperis simptomoj. La inkubacio de lepro ĝenerale daŭras pli ol 10 jaroj. Estis malfacile diveni, kie kaj kiam kontaĝo okaziĝis. Tial homoj longatempe erare kredis, ke lepro estas hereda malsano aŭ puno pro malbona ago de prapatro.
Lepro difektis haŭtan kaj nervan funkciojn. El perdo de senso ofte rezultis amputo de membroj. Tuberoj kaj makuloj ŝanĝis vizaĝaspekton. Iuj fariĝis blindaj. Pro tio homoj timegis lepron. Lepruloj komencis vivi malproksime de vilaĝo, kolektiĝis en stratoj kaj temploj aŭ fariĝis vagantoj.
Eble eĉ en malnova tempo homoj sciis per sia sperto, ke ili ne tuj malsaniĝis per rekta kontakto kun leprulo. Almenaŭ kuracistoj bone sciis, ke lepro estas malpli kontaĝa. Malgraŭ tio, en la jaro 1907 la japana registaro faris novan leĝon por izoli leprulojn for de la socio. Tiutempe ili bezonis ŝajnigi, ke Japanio estas sufiĉe modernigita lando. Ne devus esti, ke en modernigita lando troviĝas lepruloj.
Post la dua mondmilito, efika medikamento estis praktikita kaj lepro fariĝis kuracebla malsano. Sed izolado kaj maljusta traktado daŭris dum longa tempo malgraŭ protestoj de ekslepruloj. Tion influis enradikiĝintaj antaŭjuĝoj.
De la 1930-aj ĝis la 1960-aj jaroj japanoj diligente subtenis “Kampanjon por senigi leprulojn en la gubernio (無癩県運動)”. Kiam mi vidis ekspoziciaĵon pri ĝi: mapon montrantan nombrojn de lepruloj laŭ gubernio, mi rememoris iun aferon. Kiam malsano de la kronviruso ekdisvastiĝis, tiamaj amaskomunikiloj montris similan mapon. En la komenco de tiu tempo plej fruaj infektitoj en sia distrikto estis kalumniitaj. Post kiam kolektiva vakcinado komenciĝis, tiuj, kiuj malkonsentas ricevi vakcinon, estis riproĉitaj.
En nia lando lepro jam estas malsano pasinta. Sed novaj epidemioj aŭ mutacioj de malnovaj ĉiam minacas nin. Estas malfacile, ke ni, ordinaraj homoj, havas sufiĉan scion pri medicino. Se la registaro jam decidis rimedon kontraŭ epidemio, ni preskaŭ ne havas alian elekton ol sekvi ĝin. Tamen, se ni konsideros kiel eble plej science kaj lernos la historion pri lepro kaj aliaj epidemioj, eble ni povos protekti nin kaj proksimulojn kontraŭ maljusteco.
Fino