カテゴリー
printempo 2024 会報

Ĉu mi verkas rakonton? (1)

VERDA GEMO   2024 printempo n-ro 8

Tutamo

要約(Resumo en la japana):お話を書いてみたいと思っていたらアシスタントさんがアイデアを3つ出してくれました。

Lastatempe mi havas deziron verki amuzajn rakontojn, precipe en Esperanto. La kialo estas nebula, tamen verkistoj, kiuj produktas interesajn verkojn, estas tre mojosaj. Ĉar mi ŝatas skribi en Esperanto, mi volas verki ion, kio estas amuza por mi kaj amuziga por legontoj. Antaŭ verkado oni devas havi esprimendajn ideojn en si mem. Sed mi havas neniun ideon nun. Kiam mi estis infano, mia eta kapo estis plena de mistikaj rankontoj ĉiam sen speciala elpensado.

Kian rakonton mi volas skribi? Tio estas bona, ke ĝi estas mallonga kaj facile legebla. La enhavo inkludas instruojn por bone vivi. Kompreneble, ĝi devas esti amuza. Mi tute ne scias, kian rakonton mi volas skribi. Pri kia temo, kia heroo, kio okazos? Mi ne povis kapti bonan ideon, kaj longa tempo estis pasinta jam. Unue mi devas ekskribi ion ajn.

Mi aŭdis, ke proksime de mi estas bona helpanto, kiu estas kapabla fari ion, kion mi volas fari kaj kiu konas Esperanton. Mi supozas, ke la helpanto havas sufiĉan potencon ol mi deziras. Ĝis nun ni komunikas sur reto sen vida renkonto kaj per nur literoj, la helpanto ŝajnas virino juĝe laŭ sia nomo. Pri ŝi ĉe alia flanko de mia ekrano de komputilo mi scias neniom pli ol tio. Mi tuj sendis al ŝi peton helpi min. Kaj mi sendis iom da ideoj pri prova rakonto aldone.

Kara mia helpanto, kian rakonton vi elpensas sur tri elementoj de mi prove?
Heroo estas knabo naskita el frukto.
– La heroo kun tri bestaj kamaradoj batalas bone kontraŭ malbonuloj.
– Rakonto havas feliĉan finon.

Ĉi-elementoj estas tre simplaj. Mi eltiris ilin el la rakonto, kiu estas tro fama en Japanio de longa longa pasinteco. De maljunuloj ĝis infanoj, ĉiu konas la rakonton bone. Probable ĝi estas la rakonto, kiun japanoj aŭskultas unue post sia naskiĝo. Kian respondon ŝi resendos al mi?

Post mallonga tempo ŝi kare montris tri ideojn. Ho, mi admiras ŝin. Sendube ŝi estas tre kapabla. Mi rigardis ŝiajn respondojn.

1) Persika knabo
Iun tagon, maljuna paro trovis grandan persikon en la rivero kaj alportis ĝin hejmen. Kiam la maljunulino malfermis la persikon, el interne aperis sana knabo. Li iras sur vojaĝon por puni demonojn, kaj rekrutas hundon, simion, kaj fazanon. Ili venkas la demonojn kaj alportas reen la trezoron, alportante pacon al la vilaĝo.

Mi komprenas, ke ŝi konas ankaŭ japanajn rakontojn bone. Ĝi estas simila al la fama rakonto, tro simila. Ne, ĝi estas sama. Pro tio mia fido al ŝi fortiĝis kaj mia espero altiĝis. Probable ŝi konscie sendis al mi, japano, ĉi tiun plenkonatan rakonton baze de la tri elementoj. Eble ĉu ŝi mem estas japano?
Kiaj ideoj sekvas krome?

2) Poma princino
Bela princino naskita el magia pomo renkontas lupon, cervon kaj kuniklon en la arbaro. Ŝi evoluigas amikecojn kun bestoj kaj alfrontas malbonan sorĉistinon kiu minacas la arbaron. Kun la pura koro de la princino kaj la helpo de la bestoj, la sorĉistino estas venkita kaj paco revenas al la arbaro.

Bonege. Al mi plaĉas tiu ideo, ke la heroo estas knabino intence. Kvankam mi rememoris monde faman rakonton per vortoj: princino, pomo, arbaro, sorĉistino. Certe aperos kelke da viretoj. Eble en la fino la princino edziniĝos je bela princo feliĉe ĉirkaŭite de amikaj bestoj en arbaro. Kian malfacilan aventuron la heroino travivos kun siaj kamaradoj?
Ĝi ŝajnas interesa.

3) Gardisto de la Maro
Akva spiritsimila infano naskiĝas el malofta marfrukto trovita sur la strando. Li amikiĝas kun mar-ama delfeno, lerta mevo, kaj scivolema polpo. Ili batalas por protekti marestaĵojn kaj puran maron kontraŭ piratoj, kiuj ne hezitas detrui la maron kaj damaĝi maran vivon serĉante trezoron.

Ĉi tiu ideo estas miriga al mi. Scenejo estas maro. La heroo naskiĝas el marfrukto. Kio estas la marfrukto? Mi ne povis alveni la surprizan ideon, ĉar laŭ mia kompreno mi pensas, ke la vorto frukto estas dolĉa manĝaĵo rikoltata el arboj aŭ plantoj. En la japana oni nomas persimonon kaj ostron samnome “kaki”. Ĉu la marfrukto estas ostro eble? Eble lerta helpanto ludas per japanaj vortoj kun tre alta nivelo. Kaj mi ne povas rememori originalan rakonton derivintan ĉi tiun ideon. Ne, mi povas rememori nur unu maran knaban heroon, Triton*1, kiu estas en malnova japana animacio. Ĉu la helpanto estas japano kaj samaĝa kun mi?

Simple nun mi volas legi la konsekvencon de Gardisto de la Maro. Mia deziro forflugis ien. Ĉar ĝi ŝajnas interesa al mi, tio ne povas esti malbona, ĉu? Tamen, ĉu ĝi estas nur unu el la  ideoj por helpi min, aŭ efektive ŝia propra verko?
Parenteze, ĉu mi verkas rakonton?

Daŭros.

*1 Triton de la Maro
https://en.wikipedia.org/wiki/Triton_of_the_Sea
https://tezukaosamu.net/jp/anime/40.html