カテゴリー
aŭtuno 2023 会報

Fabelo

VERDA GEMO   2023 aŭtuno n-ro 6

Jokano

【要約(Resumo en la japana)】はじめての創作、おとぎ話風物語です。

Turdo kaj ventsonorilo

Neniu sciis, de kiam la ventsonorilo troviĝas tie. Ĝi pendiĝis ĉe malalta branĉo de la granda arbo en la ĝardeno apud la vilaĝa kunvenejo. Kiam vento blovis, la ventsonorilo svingante siajn sep metaltubetojn de malsamaj longoj, kreis delikatan harmonion. Homoj enirantaj kaj elirantaj la kunvenejon aŭdis la sonon kaj nekonscie ridetis. Sed ili estis indiferentaj al tio, de kie la sono venas.

La turdo ĉiam atentis la ventsonorilon kaj ĝian melodion. La ventsonorilo neniam ripetas saman melodion. Ankaŭ la turdo amas kanti kaj pensas, ke ĝi kantas ne malbone. Tamen ĝi sentas, ke la melodio de la ventsonorilo eksterordinare gracia, neniu povas eĉ sekvi ĝin. La turdo sidis sur pli alta branĉo kaŝante sin inter folioj, atente aŭskultis la melodion. Ĝi ne povis proksimiĝi al la ventsonorilo pro ĝia imponeco.

Sed la kanario estis malsama. Ankaŭ ĝi amis kantadon kaj lerte kantis. Ĝi amis la melodion de la ventsonorilo same kiel la turdo. La kanario alflugis al la branĉo, sidante apude alparolis al la ventsonorilo senĝene. “Via sonorado ĉiam ravas min.”
Poste ĝi parolis pri diversaj aferoj, kiujn ĝi vidis en aliaj lokoj. “Filipo konstruas novan domon”, “Filo de la vilaĝestro edziĝis al bela fraŭlino”, “Al la havenon alvenis fremda ŝipo”. Foje temas pri aferoj, kiujn kanario neniam vidis propraokule. La ventsonolio ŝajnis interesite aŭskulti la paroladon. Ĝi mem ne povis moviĝi aliloken.

En la vilaĝo okazis konkurso pri kantado. Ankaŭ la turdo kaj kanario partoprenos. La ventsonorilo estis elektita unu el juĝantoj, ĉar ĝi estis sendube elstara muzikisto. La turdo multfoje ekzercis sin en kantado. Ĝi sentis ĝojon, ke la ventsonorilo aŭskultos ĝian kantadon. Tio estis sufiĉa. La turdo pensis, ke ĉiuokaze la ventsonorilo donos altan poentaron al la kanario, ĉar ili estas amikoj.

Rezulte la turdo gajnis la konkurson en la birda kategorio. Tio estis granda honoro por la turdo. Sed ĝin pli feliĉigis, ke la ventsonorolo taksis ĝian kantadon pli alta ol la kanarian.
En la tago post la konkurso la turdo alflugis al la arbo. Ĝi sidiĝis sur la pli alta branĉo same kiel antaŭe. Ĝi volis montri sian dankemon al la ventsonorilo, sed hezitis.
“Vi kantis belege,” post iom da tempo subite ekparolis la ventsonorilo sub la turdo.
“Dankon. Mi pensis, ke vi gajnigos la kanarion.”
“Kial?”
“Ĉar la kanario estas via amiko…,” la turdo detenis sin diri tion.
“La kanario maltrafis du tonojn,” la ventsonorilo diris.
Vento blovis. La ventsonorilo komencis sonori agrable. La turdo ravate aŭskultis.

La kanario ne venis al la arbo dum kelka tempo, ĉar ĝi koleris, ke la ventsonorilo ne donis la plej altan poentaron al ĝi.

Iun nokton kun la plena luno blovis venteto. Vualo de fluantaj nubetoj kaj kovris kaj malkovris la lunon. La turdo ekpensis, kiamaniere la ventsonorilo sonoras en tia nokto. Ĝi flugis al la arbo. Sed strange nenio aŭdiĝis el la arbo. En malhela lumo ĝi rigardis malsupren kaj vidis viron elkuri sub la arbo. Li kunportis sakon, el kiu kelkaj metaltubetoj videblis. Li ŝtelis la ventsonorilon. Kia aĉulo! La turdo flugis al la aĉulo kaj ĉirkaŭflugis lin kaj kriis. Ĝi persiste kriis kaj pikis lin per la beko. La aĉulo svingis la manon por peli la ĝenan birdon. Kiam li levis la brakon, la turdo ekvidis lian vizaĝon kaj rekonis, ke li estas Ganzo, kiu loĝas en la periferio de la vilaĝo kun sia maljuna patrino. Tiam lia mano trafis la turdon kaj ĝi falis sur la teron.

Matene la turdo rekonsciiĝis. Ĝi alflugis al polico kaj plendis pri la afero okazinta lastnokte. “Ganzo ŝtelis la ventsonorilon! Certe ĝi ankoraŭ restas en lia hejmo.”
“Ĉu vi atestas, ke tio estas vera? Ĉu vi klare vidis, ke la ŝtelisto estas Ganzo? En nokta mallumo?”
“Vi iru al lia hejmo kaj kontrolu ĝin”
“Mi ne povas suspekti lin. Li estas mia amiko.”
La turdo plendis plu. La polico dum kelke da tempo meditis kaj subite diris rigardante for. “Eble Ganzo volis aŭdigi al sia maljuna patrino sonon de la ventsonorilo. Ŝi tute kadukiĝis. Li deziris amuzigi ŝin.
“Tio estas stranga. Ganzo povus venigi ŝin al la ĝardeno,” la turdo protestis.
“Ne, ili loĝas tre malproksime. La patrino ne povas marŝi.”
“Homo havas ĉaron. Ganzo petu najbaron veturigi ŝin per ĉaro.”
“Se Ganzo farus tion, vilaĝanoj amasiĝus kun scivolemo. Se la patrino neniel reagus, abomena etoso pleniĝus inter ili. Tio embarasus Ganzon kaj preskaŭ mortigus lin.”
La turdo tute ne komprenis lin. Kial Ganzo mortus, se lia patrino ne reagus? Sed ĝi sentas, ke ĝi diris tre malbonan aferon. Ĝi silentiĝis.

Post la afero la turdo ĉiutage sidis sur la branĉo, kie ne plu troviĝas la ventsonorilo, kaj rememoris ĝian melodion.

Iun tagon la kanario alflugis kaj sidiĝis apud la turdo.
“La patrino de Ganzo mortis,” ĝi diris.

Post iom da tempo matene oni trovis la ventsonorilon antaŭ la pordo de la kunvenejo. Pri tio oni malmulte parolis, sed pendis la ventsonorilon ĉe la pordo en la domo, por ke neniu plu ŝtelu ĝin. Ĉiam kiam la pordo malfermiĝis la ventsonorilo sonoris. La turdo sidante sur la tegmento aŭskultis momente elfluantan melodion. Ĝi pensis, ke la sono ne estis tiel bela kiel antaŭe.

Fino