カテゴリー
aŭtuno 2023 会報

Rikolto de miogo (Fototaglibro de Ĉebo kaj Otama)

VERDA GEMO   2023 aŭtuno n-ro 6

Go

【要約(Resumo en la japana)】夏の間はみょうがを収穫します。

Ĉu vi ŝatas miogon? Ni ŝatas miogon.
Dum la somero ni rikoltas miogon en nia ĝardeno.

Ni manĝas nudelojn kun miogo. Kelkfoje ni aldonas miogon al salato.
Ni nur manĝas burĝonojn de la planto miogo. Ni neniam manĝis tigon de miogo.
Ĉu vi scias kiel manĝi tigon de miogo? Se vi scias, bonvolu instrui al ni.

Ĉi tio estas nia lasta rikolto de ĉi tiu jaro.
Adiaŭ, Miogo, ĝis la venonta jaro!