カテゴリー
aŭtuno 2023 会報

Mia rompita dento

VERDA GEMO   2023 aŭtuno n-ro 6

Tutamo

【要約(Resumo en la japana)】前歯が欠けた。悲しい。怖い歯医者に行かねばならないのが悲しい。

Kelkajn monatojn antaŭe mia fronta dento rompiĝis. Probable, miaj dentoj ne viciĝas bele ordaj kaj la dento estis maldikiĝinta pro denta frotado dum longa tempo, mi pensas. Pro la dento mia vizaĝo fariĝis pli amuza ol kutime. Miaj familianoj eksplodis per unu vido.

De kiam mi estis infano, mi timas dentiston. Laŭ mia memoro, en denta kuracejo estis malhele kaj aŭdiĝis maŝina sono de proksime. Dentisto kaŝanta plejmulte da sia vizaĝo per granda masko faris ion dolorigan per timiga aparato en mia buŝo. Mi ĉiam ploris sur la seĝo kun vaste malfermita buŝo. Ĝis ĉi-foja rompiĝo mi ne vizitis dentiston dum dekoj da jaro.

Kun timo kaj kuraĝo mi vizitis najbaran dentiston por ke mia vizaĝo refariĝos amuza same kiel kutime. Ol mi supozis, la denta kuracejo estis hela kaj la dentisto estis juna.

Antaŭ kuraco li klarigis al mi sian laboron monstrante la radiografitan foton de mia dentaro sur granda ekrano. Rezulte la dento estis riparita en ĉi-foja kaj nur unu vizito.

Kaj li trovis kariajn dentojn. Unu el ili li riparis en la sama tago. La kuraco tute ne dolorigis min.

Dank’ al antaŭa klarigo kaj anestezo mi ne ploris. Jes, nun mi estas ne infano, jam plenaĝulo.

Tiea stabino instruis min pri malsano de dentokarno. Ŝi kontrolis ĉiujn dentojn en mia buŝo per pinta bastoneto kaj purigis ilin. Fine ŝi gvidis al mi efikan brosadon.

En unu vizito mi faris grandan laboron en mia buŝo sen doloro.

Poste mi vizitis por kuraci aliajn du kariajn dentojn. Tio estas, nur en du vizitoj mia problemo en mia buŝo estis solvita tute. Laŭ mia memoro, se unu karia dento troviĝis, mi devis viziti en kelkaj fojoj por kuraci ĝin. Mi estis surprizita de progreso de medicina tekniko. Male, ĉu mi estis postlasita de moderna tempo?

Nuntempe mi vizitas dentan kuracejon en ĉiu tri monatoj regule, por kontroli karian denton kaj dentokarnon.

Se vi havos aferon pri dento, mi rekomendos ke vi vizitu novan kaj junan dentiston.

Fino.