カテゴリー
aŭtuno 2023 会報

Pri kio mi agadis antaŭ ol eklerni Esperanton

VERDA GEMO   2023 aŭtuno n-ro 6

OHNISHI Masayuki

【要約(Resumo en la japana)】エスペラントをはじめる前にわたしがしていた自然保護活動について。

Mi estas montoamanto.

Kiam mi estis mezlernejano, la lernejo okazigis someran kunloĝadon en NOBEJAMA, proksime de Esperanto-domo de Jacugatake. Ni grimpis monton  sub la gvido de la instruistoj. Ekde tiam ĝis nun, mi grimpis multajn montojn aŭ promenis en montara regiono.

Kiam mi vizitis montojn, mi fojfoje rimarkis, ke natura medio de montara regiono estis detruita. La kaŭzo estis ĉefe du kialoj, mi pensis. La unua estis ekspluato por turismo kaj la alia estas malĝusta arbara administrado, precipe vastskala hakado(皆伐) kaj aŭtovojo por forstumo(林道). Mi, kun kelkaj samideanoj, komencis kontraŭan agadon por protekti naturan medion.

Tiam en la gubernio Jamanaŝi troviĝis du gravaj aferoj.

La unua estis “Plano por ĉiela aŭtovojo en la montoĉeno(連峰スカイライン構想)”. En la jaro 1972, ni fondis la grupon kontraŭ la “ĉiela aŭtovojo”. Ni komencis agadon aktive, ekzemple distribuis afiŝetojn, manifestaciis, kolektis signaturojn por peticio, peticiis al gubernia asembleo, enketis pri la vojo al loka popolo, ktp. Feliĉe, la plano neniiĝis pro nia kontraŭa agado kaj tiama ekonomia situaĉio; la naftokrizoj en la 1970aj jaroj. Tamen, alia aŭtovojo por forstumo estis konstruita en la zono por mediprotektado, sen permeso de la Ministerio pri la Medio. Ni denuncis tiaman guberniestron kaj respondeculon al revizo. Tamen akuzisto ne akuzis. Do, ili fariĝis senkulpa, sed ili ĉesis konstruadon de la nova aŭtovojo.

La dua problemo estis la “Superaŭtovojo en la sud-alpoj(南アルプス・スーパー林道)”. La aŭtovojo, kiu trapenetras la Japanajn sud-alpojn ĉe la la montokolo Kitazaŭa(北沢峠), kiu havas altecon je 2032 metroj. Ĝi nepre detruos la naturan medion de la sud-alpoj. Dum nia protestado, tiama Ministerio pri la Medio permesis la konstruon de la vojo. Iuj ĉesis protestado, tamen ni daŭrigis agadon kontraŭ la vojo. Ĉe la konstruejo proksime de la montokolo, ni sidante kontraŭis al la vojo.

Bedaŭrinde la vojo estis malfermita, tamen ni daŭre protestis. Se vi havas iom da intereso pri ĉi tiuj, bonvolu legi jenan libron: 自然保護事典①山と森林, 緑風出版, 全国自然保護連合編.

En la jaro 2000, mi vizitis Nepalon kun miaj amikoj por vidi la monton Everesto, festante mian 60 jaran jubileon(還暦) kaj novan jarcenton. Post 9-taga marŝado de provinca flughaveno, ni atingis la pinton de la monteto Kala Patar (signifas nigran monteton) ,kiu havas altecon je 5050 metroj. Antaŭ niaj okuloj, la monto Everesto alte elstaris. Ni ĝuis la solenan Himalajan pejzaĵon.

En la jaro 2001, mi emeritiĝis kaj eklernis Esperanton.

Dankon.