カテゴリー
printempo 2026 会報

Sanktejo Umenoki-Inari

VERDA GEMO   2026 printempo n-ro 16

Jokano

要約(Resumo en la japana):地元の昔話を翻訳してみようと調べていたら、思いのほか生々しい事実に出会った。

En loĝkvartalo iom malproksima de la centro de la urbo Toda, staras forlasita torijo tuj apud la muro de domo. Torijo estas ŝintoisma konstruaĵo, kiu simbolas dividon inter la reala kaj spirita mondoj. En Japanio ĉie troviĝas torijo, sed estas malofte, ke ĝi staras kvazaŭ rezigninte sian funkcion kiel pordo.
Mapo montras, ke ĉi tie estas la sanktejo de Umenoki-Inari. Inari estas diaĵo de agrikulturo, precipe de rizo. Temploj de Inari kutime estas garditaj de du ŝtonaj vulpoj, ĉar tradicie vulpo estas sendito de la diaĵo.
Sed ĉi tie ne troviĝas templo nek vulpoj, nur torijo vane staras.
Estas fabelo rilata al la loko.


Antaŭ pli ol 100 jaroj, strangaj aferoj okazis en la hejmo de la kamparano Goroemon: el la dua etaĝo falis dolĉaĵoj kaj mandarinoj sur la teron, oferaĵoj malaperis, kaj el la subtegmento aŭdiĝis strangaj voĉoj kaj muziko. Homoj flustris, ke tion kaŭzis Inari. La onidiro disvastiĝis, kaj ankaŭ ĵurnaloj raportis tion. Ĉar interesitaj homoj komencis viziti, Goroemon metis malgrandan statuon de vulpo, por ke ili povu adori. Baldaŭ cirkulis famoj, ke Inari ĉe Goroemon alportas benon, ke komerco prosperis kaj ke malsanulo saniĝis ktp. Ĉirkaŭe estis multaj umearboj (umenoki), oni do nomis la lokon Umenoki-Inari. Ne nur de la vilaĝo, sed ankaŭ de malproksima regiono multaj homoj vizitis ĝin por adori. Inter la stacio Warabi kaj la Inari ― ĉirkaŭ 5 kilometrojn ― kaleŝoj iris kaj reiris por veturigi vizitantojn; la stratoj estis borderitaj de manĝejoj, trinkejoj, memoraĵabutikoj ktp. Inari ĉe Goroemon des pli prosperis…

Imago farita de AI

La fabelo estas tiel simpla, tamen la fakto, detale skribita en la loka historio estas iom kurioza.

La afero komenciĝis en 1913. Krom la supre menciitaj strangaĵoj, okazis alia mistero: Natu, servistino, kies ĉefa laboro estis zorgi pri infanoj, subite komencis paroli sensencaĵojn. Oni diris, ke ŝi estas posedata de vulpo. Leginte tion, mi suspektis, ke ĉiuj misteroj estis petolaĵoj faritaj de Natu, frustrita je la ĉiutaga laboro. En tiu tempo tiaj servistinoj estis ĉirkaŭ 10-jaraĝaj knabinoj. Nur Saku, 5-jaraĝa filineto de Goroemon, komprenis ŝiajn diraĵojn. Tial homoj pensis, ke Saku estas reenkarniĝo de Inari, kaj adoris ŝin.

Dume la reputacio de la Inari-sanktejo vekis suspekton ĉe la aŭtoritatoj, kiuj timis, ke nova religio povos fariĝi semo de ribelo. Tiutempe la ŝintoismo estis redifinita kiel la ŝtata religio de Japanio en la moderna epoko.
La polico arestis Goroemon kaj lian filinon, tamen ili estis tuj liberigitaj. Evidente la naiva kamparano kaj infaneto neniam ekhavis maldecan intencon. Terurigite de la sperto, Goroemon konsultis oficistojn de la vilaĝo, kaj ili decidis meti la Umenoki-Inari sub la oficiale agnoskita loka sanktejo. Post tio oni ordigis la organizon kaj aldonis konstruaĵojn, kaj la polico atente observis, ke la nova komerca kvartalo ne perturbu la etoson de kamparo.

Goroemon kaj Saku en 1913

Sed la fanatikeco iom post iom ŝrumpis. Kiam la tertremego kaj la granda depresio skuis la socion, aperis novaj religioj profitante tiun malstabilecon, kaj disvastigis sian potencojn. Sed al la sanktejo de Umenoki-Inari mankis karismo, kiun ili havis. Ĝia merito estis nur persona konsolo aŭ provizora distraĵo.
Financa miskonduko fojfoje troviĝis en la organizo kaj malpaco kreskis inter koncernatoj. La sanktejo iom post iom kadukiĝis. Kvankam la dua Mondomilito damaĝis la vilaĝon malmulte, la stato multe ŝanĝiĝis dum la pasintaj 100 jaroj. La stacio Toda konstruiĝis inter la stacio Warabi kaj la sanktejo, novaj vojoj malfermiĝis kaj la kampo anstataŭiĝis per loĝejoj kaj stokejoj.

Nun nur la torijo restas, kvazaŭ flustrante historion pri iama drasta ŝanĝo en la bagatela loko.

fino