VERDA GEMO 2025 somero n-ro 13
要約(Resumo en la japana):青山士著「ぱなま運河の話-余録」のエスペラント訳(2)の続きです。
Laborkondiĉoj
Tiel mi kampadante laboris en mezuradoj dum pli ol du jaroj. Kiam tiu laboro finiĝis, oni konfirmis, ke la kanalo estos konstruita laŭ la antaŭe menciita plano. Mi daŭrigis pli detalajn mezuradojn rilate al la digo, kluzo, ktp en Gatun. Poste mi okupiĝis pri la difinado de linioj kaj deklivecoj necesaj por konstrui la elfluilon, digon kaj kluzon, nome pri fiksado de iliaj pozicioj sur la efektivaj lokoj.
Krom la taglaboristoj, kiuj akiris plian pagon laŭ sia ekstra laboro, la dungitoj de la komisiono prenis ses semajnojn da ferio ĉiujare (kompreneble kun salajro) kaj ripozis en mezvarma regiono. Ili povis aĉeti biletojn por vaporŝipo kun granda rabato, kaj ankaŭ iliaj familianoj rajtis ricevi la saman privilegion. Ili estis pagataj por malsanforesto ĝis 30 tagoj ĉiujare kaj povis resti en la publika malsanulejo por ricevi kuracadon senpage. Tiuj, kiuj devis loĝi en kampadejo kiel ni, ricevis tre bonegajn manĝaĵojn senpage dum la kampado.
Tial la usonanoj diligente laboris. La teamestroj, ĉiam kiel la unuaj, komencis la elektadon de mezurpunktoj. La termezuristoj mem portas la aparatojn de unu mezurpunkto al alia kaj instalis ilin. Eĉ kiam ni laboris en ĝangalo, ni ripozis en dimanĉo kaj festotago, krom se okazis neevitebla urĝa laboro.
Dum seka sezono, t.e. de decembro ĝis la komenco de aprilo en la sekvanta jaro, la temperaturo nokte kaj frumatene fojfoje falis ĝis 16 celsiaj gradoj. Tiam mi perdis senton en la fingropintoj kaj la aliaj korpopartoj, kiuj jam alkutimiĝis al la temperaturo pli alta ol 27 celsiaj gradoj. Tage preskaŭ ĉiam la ekstera temperaturo superis 27 celsiajn gradojn. Dum la konstruado de la kluzo Gatun, en la kluzoĉambro pli ol 24 metrojn profunda sur la betona planko, la temperaturo atingis pli ol 43 celsiajn gradojn. Ne nur varmegeco suferigis nin, sed ankaŭ reflekto de sunradioj blindigis nin.
La humideco estas konsiderinde alta. Sur la pacifika flanko de la akvodivido Culebra kompare kun sur la atlantika flanko la pluvokvanto estis malgranda. Tamen en Gatun, kie mi laboris, la jara pluvokvanto atingis ĉirkaŭ 3600 milimetrojn. Ĉapeloj, vestaĵoj kaj libroj tuj ekŝimis. Ŝuoj lasitaj malsekaj de pluvo jam estis kovritaj per penikŝimo la sekvan matenon. Dum la pluva sezono ĉi tiu loko estis malagrabla por ni, sed pro tio niaj vestaroj estis tre simplaj. En la oficejo la diviziestro kaj la subaj inĝenieroj portis nur ĉemizon, kolumon, kravaton kaj pantalonon. Eĉ kiam ni vizitis restoracion aŭ bonan hotelon, ni povis esti sen jako. Nur kelkajn fojojn jare ni vizitis apartan lokon kun jako.
Lastaj laboroj
Mi iom devojiĝis. - poste mi okupiĝis pri desegnado en oficejo, ĝis kiam mi forlasis la zonon de la Panama kanalo la 1-an de novembro en 1911. Inter desegnaĵoj, kiujn mi postlasis, estis tiuj por la lagoflankaj flugilmuroj en la kluzo Gatun kaj la centra muro por ligi ŝipojn en la malsupra rivero. Estis ankaŭ desegnaĵo de la ferbetona filtradejo en Agua Clara en la akvodistribuejo de la vilaĝo Gatun, kiu estis pli malgranda konstruo ol la unuaj. Ili estis kompletigitaj ĝis 70–80 procentoj, kiam mi estis forironta. En la fotoj de la finitaj konstruaĵoj, mi povas vidi, ke la enfluejo, precipitujo, rapida mekanika sablo-filtrilo, freŝakvujo, pumpstacio, laboratorio ktp, ĉio estis farita laŭ miaj desegnaĵoj. Pro tio mi sentas iom da fiero pri mia laboro.
Mi aldonos ekstertemaĵon. Kiam oni konstruis la akvorezervujon de la akvodistribuejo Agua Clara, ankaŭ en la urbo Tokio oni konstruis tiun en la vilaĝo Higaŝimurajama. Ili konstruis digon kaj plenigis ĝin per akvo. Antaŭ tio ili forigis la herbojn, arbojn kaj iliajn radikojn. Sed post la plenigo per akvo, dum kelkaj monatoj algoj kreskis kaj malbonodoro ekĝenis ilin. Mi opinias, ke se ili faros bufrozonon ĉe la akvoenfluejo al la precipitujo, enblovos per truita pipo aeron el kompresoro uzata por lavi la filtrilgruzon kaj aerumos la akvon, la malbonodoro foriĝos kaj algoj ne malpliigos la rapidecon de la fluo de filtraĵo. Por informi miajn samprofesianojn, mi aldonis tion.

Vizitintoj
Laŭ la censo (popolnombrado?) de la kanala regiono, en 1910, mi estis la sola japana inĝeniero de la komisiono de Isthmia Kanalo, kiu laboris surloke. Dum mia sep kaj duonjara restado en Panamo, mi nur kvinfoje renkontis japanojn, kiuj vizitis la lokon. Unue, en 1906, s-ro UENO Kisaburo, la ĉefkonsulo de Japanio en San-Francisko, kaj s-ro (doktoro?) NIŜIO vizitis la lokon por inspektado. La dua estis S-ro KAMBE Masao, la profesoro de la Imperia Universitato de Kioto. Tiutempe mi estis en la kampadejo preskaŭ unu tagon for de Gatun per kanuo (ĝi estas ĝusta trunkoboato farita el unu granda arbo kavigite de lokanoj, 75 centimetrojn larĝa kaj 8 metrojn longa). Li tranoktis kun ni unu nokton en la kampadejo.
Poste s-ro UĈIDA Kakiĉi, la direktoro de la ŝipadministra buroo kaj lia akompananto s-ro UMEMURA Sada’aki vizitis min, kiam mi loĝis en Gatun, fininte mian restadon en la kampadejoj. La sekvanta estis s-ro MORI Cutomu, la deputito. Kiam trejna eskadro komandita de la vicadmiralo JAŜIRO enhaveniĝis en Panama, la ĉefadmiralo HASEGAWA, la estro de la Jokosuka Mararmea Distrikto, kiu tiam estis ankoraŭ leŭtenanto, kaj s-ro USUI Kuni gvidante multajn signojunkrojn alteriĝis por viziti la kanalon. Mi, kiel sola japano laboranta en la konstruado de la kanalo, kondukis ilin de Gatun al Colon.
Krome, la situacio estis malsama ol tiuj de la personoj, kiujn mi jam menciis, mi memoras ĉarpentiston devenan de la gubernio Mie - lian nomon mi forgesis -, kiu estis gastlaboranto same kiel mi. Unue li alvenis al Peruo en Sud-Ameriko, sed tiea laboro estis tro peza kaj la salajro estis malgranda. Tial li alvenis al Panamo kaj eksciis, ke mi, japano, estis tie. Li vizitis min por peti helpon, mi do peris laboron de la Fervojo-Kompanio de Panamo. Poste li eklaboris kiel ŝipriparisto sur angla (?) ŝipo. Mi tute ne scias, kion li faris post tio.
Hejmenveni
Mi demandas min, kiom da homoj neniam povis reveni al hejmloko kaj estis enterigitaj eksterlande, kvankam ili forte deziris iam reveni hejmen, same kiel s-ro Ŝimazaki skribis en sia poeziaĵo. Danke al sindediĉoj de tiuj homoj kaj de tiuj, kiuj volonte enterigis siajn ostojn eksterlande, nia nacio evoluas. Mi volas esprimi mian profundan dankemon al ili.
La suban poeziaĵon sendis unu el miaj plej bonaj amikoj iam dum mi laboris en la istmo de Panamo. Sur la tero kun palmoj, pli ol dek mil kilometrojn for de la hejmo, mi sola legis ĝin kun senmezurebla emocio.

Laste Aojama citis poemon “Kokoso” de ŜIMAZAKI Toson (la originalo 椰子の実). Eĉ nun ĝi estas tre populara kiel kanto. Elstara japana esperantisto esperantigis ĝin. Sed mi ne povas citi la tradukon pro la kopirajto.
Oni kolektis dokumentojn pri Aojama Akira ĉi tie. Ankaŭ vi povas vidi multajn fotojn faritajn de li en Panamo.
fino