VERDA GEMO 2024 aŭtuno n-ro 10
要約(Resumo en la japana):2022年のLa Verda Gemo n-ro1にある記事で土木技師青山士を知りました。最近になって自分にとって縁のある人のような気がして伝記を読みました。
Mi eksciis pri AOJAMA Akira (青山士) per ĉi tiu artikolo, kiu prezentas Esperantajn epigrafojn faritajn de li. Sed lia nomo restis en mia kapo nur kiel iama simpatiulo por Esperanto kaj konstrua inĝeniero en malproksima gubernio. Ĉi-somere en la vespero de la fajroartaĵa festo apud la rivero Arakaŭa mi denove renkontis lin. Ĉar ĉi-jara festo estis iom pli granda ol kutimaj pro la centjara jubileo de la malfermo de la Arakaŭa Akvovojo (荒川放水路), kaj oni prezentis, ke la konstruado de la akvovojo estis gvidita de Aojama Akira. Mi longatempe loĝas en la regiono apud la rivero Arakaŭa, ne apud la akvovojo, sed proksime al la pli supra parto de la rivero. La kluzo, la komenco de la akvovojo, estas unu el miaj ŝatataj celoj de biciklado. Min subite interesis Aojama; kial li faris Esperantajn epigrafojn sur la monumentojn? kiom li scipovis la lingvon? Por trovi respondon mi legis lian biografion, sed mi unue konfesu, ke mi ne povis trovi multon pri tio. En lia biografo Esperanto abrupte aperis nur rilate al la monumentoj. Tamen lia vivo forte impresis min. Mi prezentos lian vivon mallonge.
En 1878 Aojama Akira naskiĝis en la gubernio Sizuoka. Kiam li estis studento de la Imperia Universitato de Tokio, ekkonis la religian gvidanton UĈIMURA Kanzo (内村鑑三), kiu fondis la eklezion Senpreĝejan Kristanismon. Ekde tiam Aojama ĉiam vivis kun la religio. En la universitato li studis konstruan inĝenierarton sub d-ro HIROI Isami (広井勇), kiu estis malnova klasano de Uĉimura en la agrikultura lernejo en Sapporo.
Antaŭ sia diplomiĝo Aojama eksciis pri la konstruado de Panama Kanalo, kaj ekhavis deziron partopreni en ĝi. Tuj post la diplomiĝo li portante rekomendleteron de d-ro Hiroi veturis al Usono, kaj poste aliĝis al la teamo de la konstruado de la Panama Kanalo, kiel unu sola japano, unu sola ne blankula inĝeniero. Li iom post iom altigante sian postenon, restis en malsaniga ĝangalo, laboris dum 7 jaroj kaj duono (Mi tradukos lian verkon pri tiu laboro por la sekvanta Verda Gemo).
Post la reveno al Japanio, li fariĝis inĝeniera oficisto en la Ministerio pri Internaj Aferoj. Oni proponis al li gvidon de la konstruado de Ookozu-akvojojon en la gubernio Niigata. Sed li malakceptis tio. Anstataŭe li gvidis la konstruadon de la Arakaŭa-akvovojo. La rivero Arakaŭa kolektis akvon el la granda baseno, preterpasis urbojn en Tokio kaj enfluis en la maron. Inundo de la rivero kaŭzis seriozan kaj vastan damaĝon. Tial la konstruado estis dezirata de la loĝantoj, samtempe delokigi loĝantojn sur la estonta akvovojo estis grava kaj malfacila laboro.
Kiam granda tertremo okazis en 1923, multe da viktimoj rifuĝis de fajregoj kaj alvenis al bordo de la akvovojo. En kaoso koreoj kaj aktivistoj kontraŭ la aŭtoritato estis buĉitaj kaj enterigitaj sub la bordo. Estas facile imageble, ke la kruelaĵoj okazintaj en lia teritorio faris al Aojama grandan ĉagrenon.
La konstruado mem rezultigis 22 mortintojn kaj multajn vunditojn. Sur la ŝtona monumento starigita feste de la fino de la 9-jara laboro gravuriĝis la frazo: Por memori niajn kolegojn, kiuj oferinte sin faris malfacilaĵojn por plenumi la konstrulaborojn (此ノ工事ノ完成ニアタリ多大ナル犠牲ト労役トヲ払ヒタル我等ノ仲間ヲ記憶センガ為ニ).
En 1927 enfalis la kluzo de la Ookozu-akvovojo ĵus konstruita kun nova teknologio. Aojama partoprenis en la projekto ripari kaj kompletigi tion kaj fariĝis la estro de Niigata branĉo. Sub li MIJAMOTO Takenosuke (宮本武之輔) gvidis la laboron. Malkiel la serioza kristana Aojama, Mijamoto kun sakeo eniris inter laboristojn kaj faris laborkanton por ili.
En 1931 post la 4-jara laborado la Ookozu-akvovojo estas elfarita. Sur la monumento, kiu festis la kompletigon de la akvovojo troviĝas Esperantaj epigrafoj. Ankaŭ sur la tunelo de Wada-Touge troviĝas Esperanta epigrafo farita en 1933 (Vidu fotojn kaj detalojn ĉi tie). Kelkaj faktoj pruvas, ke ambaŭ esperantaĵoj estis faritaj per intenco de Aojama mem. En la libro supre menciita la aŭtoro skribis; en Japanio 1930ajn jarojn Esperanto fariĝis populara en la etoso de la modernismo. Dume influite de militismo oni suspektis esperantistojn pro ilia pacismo. Uzo de Esperanto estis la pleja rezisto kontraŭ la tiama militismo por burokrato Aojama.
En 1921 NITOBE Inazo (新渡戸稲造) subtenis la proponon, ke Esperanto estu unu el la laborlingvoj de la Ligo de Nacioj, sed tio ne realiĝis. Nitobe estis malnova amiko de Uĉimura ekde la juneco en la agrikultura lernejo en Sapporo, Aojama do nature konis lin. Nitobe mortis en 1933. Mi ne povas scii, ĉu tio rilatas al la Esperantaj epigrafoj aŭ ne.
En 1934 Aojama revenis al Tokio. Implikite de partiema konflikto li estis ne dezirante suprenpuŝita al alta posteno en la Ministerio pri Internaj Aferoj. Li amis labori surloke; prudenta inĝeniero fariĝis rigora inspektisto. La militisma registaro komencis ĵeti suspekton ankaŭ al senpreĝejaj kristanoj. En 1936 okazis konflikto pri postenoj denove, tamen kaŭzo estis alia ol antaŭa. Pro tio Aojama forlasis sian postenon en la Ministerio pri Internaj Aferoj.
Dum la dua mondmilito, la japana mararmeo postulis de Aojama dokumentojn pri la Panama Kanalo. Ĉar la armeo planis detrui ĝin kaj ĉesigi provizon al Usono. Tiama situacio ne permesis, ke Aojama malakceptus tion, sed li insistis, ke estos maleble detrui la kanalon fortike garditan de la Usona armeo. La milito finiĝis antaŭ la plano realiĝus. Post la milito lin okupis kelkaj laboroj ekzemple kiel konsilanto kaj volonte observis riverojn. Sed li en sia maljuneco vivis relative malriĉa. Li translokiĝis al sia naskiĝdomo jam ruiniĝinta, li estis ŝtelitaj du fojojn.
Aojama malmulte parolis pri si mem kaj ne volis famiĝi. Li certis, ke konstruo de substrukturo ne estas plenumita de unu sola inĝeniero. Eble la fakto, ke mi ne sciis lin longatempe estas konsekvenco de lia intenco. Aliflanke li estis klerulo amanta poemon, precipe hajkojn de KOBAJAŜI Issa, kaj konvinkita kristano. Mi esperas, ke ankaŭ Esperanto iam kuraĝigis lin kaj subtenis lian sintenon.
(fino)