VERDA GEMO 2025 aŭtuno n-ro 14
要約(Resumo en la japana):2025年3月4日から6月15日まで東京国立近代美術館で開催された「ヒルマ・アフ・クリント展」に行ってきました。
De la 4a de marto ĝis la 15a de junio en 2025, la ekspozicio de Hilma af Klint okazis en la Nacia Muzeo de Moderna Arto (Tokio). Hilma af Klint estas sveda pentristino. Ŝi naskiĝis en 1862 kaj mortis en 1944. Longatempe ŝi estis preskaŭ forgesita eĉ en sia hejmlando. En la komenco de la 21a jarcento ŝia grandskala ekspozicio vojaĝis tra Eŭropo kaj Usono. Dume ŝia reputacio kreskis jaron post jaro. Kiam ŝia ekspozicio atingis Tokion, ŝia nomo estis ne konata ankaŭ en Japanio. Sed baldaŭ ŝia ekspozicio fariĝis fama, tiel ke fojfoje aperis vico por aĉeti bileton.
Kelkaj esploristoj rimarkis, ke la pentraĵoj de Hilma af Klint montras karakterojn de abstrakta bildo kaj ŝi faris ilin iom pli frue ol Vasilij Kandinski, kiu estis nomata la unua abstraktisto. Tiu vidpunkto ebligas repensi la historion de la abstrakta arto. Tial la malkovro de af Klint havas signifon en tiu kampo. Ŝi sindediĉis al la spiritualismo kaj aplikis la spiritismon al sia kreado. Laŭ ŝia diro, ŝi ricevis orakolojn kaj konkretigis ilin sur siaj verkoj. Mi ne povas tuj kredi tion. Tamen estas vere, ke ni ne povas ekzakte distingi inter tio, kion ni efektive vidis kaj tio, kion ni nur imagis. Eble la distingo inter abstrakta kaj konkreta estis indiferenta por ŝi.
Kiam mi hazarde vidis prezenton pri la ekspozicio en televidprogramo, mi tuj ekpensis, ke ŝiaj pentraĵoj plaĉos al mi. Efektive en la ekspozicio ili plene allogis min per miksita etoso: ĉarmeco kaj strangeco kunekzistis, lerteco ŝajnigis sin naiveca aŭ inverse, etoso estis pratempa tamen samtempe moderna kaj estonteca. La plej vidindaj ekspoziciaĵoj estis “La dek plej grandaj (10の最大物, The Ten Largest)”. Dek grandaj pentraĵoj estis aranĝitaj sur la centraj muroj en la granda ĉambro; ili havis titolojn de kvar vivfazoj: infaneco, juneco, plenaĝeco kaj maljuneco; longaj benkoj almetitaj al la kvar muroj de la ĉambro frontis la pentraĵojn. Mi ĉirkaŭirante ree kaj ree, rigardis la pentraĵojn de proksime kaj de malproksime; mi provis kapti ŝian komprenon pri vivfazoj kaj meditis pri mia nuna vivfazo. Sidante sur la benko mi sentis varmetan energion kaj deziris resti pli longe. La lasta parto de la ekspozicio estis okupita je la multegaj kajeroj, sur kiuj af Klint mem bonorde registris siajn verkojn.



Hilma af Klint naskiĝis en riĉa familio kaj ricevis aŭtentikan edukadon pri pentrado en la Reĝa Akademio de Belartoj en Svedio. Poste ŝi faris bildojn laŭmende. Sed ŝi ne emis fariĝi profesiulo taksata de arto-komercistoj. Se ŝi devus strebi en la socio de pentristoj, kie virinoj ankoraŭ estis traktataj maljuste, ĉu ŝi povus realigi sian idealon?
Af Klint estis influita de Rudolf Steiner, la fondinto de Antropozofio, la nova ideo, kiu respektis homajn spiritojn. Li uzis arkitekturon por korpigi sian penson. Ŝi volis kombini siajn pentraĵojn kun liaj konstruaĵoj. Li vizitis ŝin kaj vidis ŝiajn verkojn. Sed la kunlaboro ne realiĝis. Mi pensas, ke li volis prioritatigi starigon de sia propra filozofio kaj estis singarda kontraŭ la spiritismo. Rezulte ŝi restis inter siaj amikinoj kaj laboris nur por sia propra celo.
Se vi scius nur, ke ŝi uzante okultan manieron pentris tre rapide kaj abunde misterajn bildojn kaj persiste registris sian laboron, vi sentus, ke ŝi estis iom freneza artisto, same kiel iuj geniaj artistoj. Sed laŭ mia impreso, kiun mi ricevis en la ekspozicio kaj de la klarigo pri ŝi, ŝi estas tre studema prudenta, tamen tute normala virino.
En la malfrua 19a jarcento nevideblaj fenomenoj estis malkovritaj unu post la aliaj: la inventoj pri elektro (Thomas Edison, Nikola Tesla), la eltrovo de la Rentgenradioj (Wilhelm Roentgen) kaj la radiumo (Marie kaj Pierre Kurioj) ktp. Homoj ekkonsciis novan valoron sendepende de la tradicio kaj aŭtoritato. Spiritualismo (la penso, ke animo ekzistas sendepende de korpo, kaj ke oni gravigas spiritajn bonojn) kaj spiritismo (la penso, ke oni povas interrilati kun la spiritoj aŭ estuloj de la nevidebla mondo) aperis el tia tendenco. Af Klint firme kredis je sia laboro. Tio sentigas min, ke ankaŭ ŝi malkovris ian veron per sia propra kapablo.
Ŝi petis al sia frato, ke li ne publikigu ŝiajn artaĵojn por 20 jaroj post ŝia morto. Ŝi mem konvinkiĝis, ke 20 jaroj necesas por tio, ke homoj komprenos ŝiajn artaĵojn. Fakte nur post 100 jaroj homoj komencis akcepti ŝin. Tamen ĉu nia animo finfine atingis la saman staton kiel la ŝia, aŭ ni nur ĝuas kuriozecon de ŝiaj pentraĵoj?
Fino