カテゴリー
printempo 2025 会報

La 2a tago de januaro en la jaro 2025

VERDA GEMO   2025 printempo n-ro 12

Tutamo

要約(Resumo en la japana):我が家で毎年恒例の1月2日のお正月ドライブで千葉に行ってきた話です。

De kiam ni komencis ĉi-kutimon, mi ne memoris. Mia familio havas kutiman eventon ĉiujaran, kiun ni okazigas en la 2a tago de januaro. En Japanio, la tago estas ĝenerale en Novjaraj Ferioj, en kiuj estas la Novjara Tago. Oni ripozas fore de sia okupo kaj pasigas pacan tempon kun sia familio festante novan jaron.

En la tago, miaj familianoj veturas aŭte al regiono, de kiu ni povas reveni hejmen ĝis la nokto de la tago. La unua kaj plej granda celo estas manĝi bongustaĵon en la regiono. La dua estas ĝui tieajn belajn pejzaĝojn, kiujn ni ne vidas ĉiutage. Kaj viziti tieajn japanajn sanktejojn, kie ni petas nian reciprokan sanon kaj sukceson en la veninta nova jaro. Kiel mi diris antaŭe, multe da dioj troviĝas en Japanio. Ili sidas en diversaj sanktejoj ĉiu-regione kaj aŭdas dezirojn de vizitantoj.

Ĉi-jara cela loko estis la gubernio Tiba. La gubernio estas sur duoninsulo inter la Pacifiko kaj la golfo de Tokio, nomata Boso. Ĝi estas najbara de nia gubernio Saitama. Saitama estas enlanda, tial saitamanoj ĉiam sopiras maron. Ni planis veturi laŭ la borda vojo vidante la maron de Tiba kaj ĝui ties proprajn manĝaĵojn. Mia familio vizitis la duoninsulon Boso en la 2a de januaro, 2025.

La japana sanktejo, kun kies bildo sur X mi renkontiĝis, sidis sola en vasta rizkampo. La bildo estis fotita en somero. La malgranda kaj ĉarma sanktejo ĉirkaŭita de verdaj rizoj en akvkampo interesis min. Mi serĉis kaj trovis ĝin sur Gugl-Mapo. Fine mi povis atingi ĝin. Kiel mi supozis, ĝi estas tre ĉarma kaj sidis trankvila. Ni haltigis nian aŭton sur pado en senhoma kampo kaj salutis la dion kun nia deziro.

Ankaŭ sekvanta loko estis japana sanktejo. Post longa veturado laŭ la longa plaĝo nomata Kuzyukuri-hama, ni atingis la sanktejon, kiu estis sidigita sur monteto ĵus apud la Pacifiko. La dometo, en kiu la dio sidis, troviĝis sur ŝtuparo el kelkdek ŝtupoj. De la alta loko oni povis rigardi malsupre vastan maron. Ni ĉiuj estis kontentaj pro la vidaĵo. La klarigilo diris, ke ĉi tie staris kastelo en Batala Periodo antaŭ kelke da centjaroj.

Estis tagmeze. Ni ĉiuj tute malsatiĝis. Ni direktis nin al sekvanta loko, kie ni tagmanĝos katuura-ramenon. Ĝi estas fama bongustaĵo en la urbo. Ĉar la tago estis en vintra ferio tutlande, tio estis malfacile, ke ni renkontiĝis kun la restoracio malfermita. Kvankam ni trovis restoracion en la mezo de la urbo Katuura, ni devis atendi nian eniron ĝis eliro de kelkaj grupoj. Unuavide mi timis la ramenon, ĉar ĝi ŝajnas tro pika pro la ruĝo de kapsiketo. Sed helpe de dolĉo de hakita cepo en etajn pecojn mi manĝis ĝin bonguste.

Post tagmanĝo ni atingis la lokon, kiu estas la plej suda de Boso-duoninsulo. Tie staris lumturo, kaj sur mallonga vojo al la lumturo ni trovis du japanaj sanktejoj. Nature ni salutis ilin kaj oferis iom da mono. Trans la turo troviĝis roka areo elstaranta en la maron. Sur la granda roko estis metita benko. Grimpinte la krutaĵon, ni renkontiĝis kun bela vidaĵo de granda maro. Miaj gefiloj fotis la belaĵon sur la benko. La suno jam komencis malleviĝi okcidenten en nuboj. La radioj faris tre molan etoson.

Ni forlasis la pinton de Boso-duoninsulo kaj direktis norden laŭ la golfo de Tokio, tio estas la okcidenta flanko de la duoninsulo. En la lasta celo, t.e. nia domo, atendis niaj amindaj dorlotbestoj nian revenon. Sed, deturninte hejmenvojon, ni vizitis la lokon, kiun mi volis vidi. Tie estis longa kajo sur la maro. Ĝi estas tre populara. Multaj homoj, precipe junaj paroj, venis tien. En krepuska romantika etoso ni ĉiuj vidis belan maron kaj ĉielon. Oni diris, ke sub bona vetera kondiĉo ni povas vidi la monton Fuĵi trans la maro. Ni estis kontentaj je ĉi-ekskurso pro renkontiĝo kun multaj belaĵoj. Sed, jen problemo atendis nin.

Dum kiom da horoj ni veturos ĝis nia domo? Se ni venis al Tiba, ni devas manĝi bongustan fiŝaĵon. Tio estis unu el niaj gravaj celoj de ĉi-ekskurso. Jam mallumiĝis post sunsubiro. Ni serĉis restoracion per poŝtelefono, sed bedaŭrinde ni ne trovis malfermantan restoracion en la tago. Jes, la tago estis en Novjaraj Ferioj tutlande.

Rezignante duone sur malluma vojo, ni hazarde trovis luman reklamon, kiu gvidis al restoracio apud fiŝ-haveno. Ni estis puŝitaj tien kun necerta espero. Neatendite feliĉe ni atingis restoracion, kiun ekspluatis la fiŝ-haveno. Ene manĝis multaj grupoj kuiraĵon de fiŝaĵo. Supozeble ili estis Tiba-vizitantoj similaj al ni kaj ĉe la fino de vizito kaj serĉado kolektiĝis al ĉi-fiŝmanĝejo. Ni estis tute feliĉaj.

Ni faris ĉion, kion ni deziris antaŭ la ekskurso. Ni ĉiam ne preparis detalan planon. Sed ankaŭ ĉi-jare ni ĝuis nian kutimon surloke. Nia novjaro komenciĝis tre bone. Kien ni iros en la venonta 2a tago de januaro? Miaj gefiloj jam estas sendependaj en siaj lokoj. Feliĉe ni povis pasigi kutiman eventon kune ĉi-jare. Tamen, kiam mi pensas, kiom da fojoj niaj kvar familianoj povos plu fari nian kutimon, mi fariĝas sentimentala.

Fino.