カテゴリー
printempo 2025 会報

Pri la urbo Gyōda (Fototaglibro de Ĉebo kaj Otama)

VERDA GEMO   2025 vintro n-ro 12

Go

要約(Resumo en la japana):埼玉県行田市には、古代蓮の里、忍城、古墳など、見どころがたくさんあります。

Ĉu vi scias Ĵumangoku-manĵuon? Ĝi estas fama dolĉaĵo de la urbo Gyōda en Saitama. Ĝia reklama slogano “La vento diras. Bongusta, tro bongusta!” estas tre fama inter loĝantoj de la gubernio Saitama.

Ĝia eleganta dolĉeco estas tre alloga.

Hodiaŭ ni prezentos al vi kelkajn vidindaĵojn de la urbo Gyōda.

En somero oni povas vidi belegajn lotusojn.

En Gyōda ekzistis la kastelo de Oŝi. Ĉi tiu konstruaĵo estis rekonstruita en 1988 kaj nun funkcias kiel historia muzeo.

Zeri-furai kaj Furai estas lokaj manĝaĵoj de Gyōda. Zeri-furai similas al krokedo kaj Furai similas al Okonomijaki. En ĉi tiu foto estas Furai.

Troviĝas kelkaj malnovaj tumuloj. Ĉi tio estas Inarijama-kofun.

Jen estas la vido de Maruhakajama-kofun. Oni diras, ke Iŝida Micunari starigis tendaron sur ĉi tiu tumulo, kiam li atakis la kastelon de Oŝi en 1590.

Bonvolu viziti Gyōda kaj senti ĝian historion!