カテゴリー
somero 2024 会報

Horora rakonto:Loka Rondo

VERDA GEMO   2024 somero n-ro 9

Jokano

要約(Resumo en la japana):「怖い話」を書いてみました。あまり怖くないですが。

Mi translokiĝis en malgrandan urbon. Mi sciis, ke en la pli granda urbo proksima ekzistas Esperanto-rondo, tamen pri tiu en mia nova urbo mi nenion aŭdis. Sed mi provis gugli per la vorto “esperanto-rondo” kaj la nomo de la urbo. Informo pri Esperanto-rondo en la urbo neatendite tuj aperis. Ĝi ne estis propra retejo de la rondo, sed de la municipa biblioteko kaj prezentis kelkajn rondojn kaj klubojn, kiuj regule agadas en ĝia kunvenejo. Priskribo de la rondo, kiun mi celis, diris, ke ili havas regulan kunvenon en la unua kaj tria sabato ĉiumonate. Ilia kunveno estis okazonta la sekvantan tagon. Sed oni ofte lasas sian informon sen ĝisdatigi longatempe. Eble ili jam ne kunvenas. Mi tamen decidis viziti la kunvenon rekte, kvankam oni indikis retadreson. Mi estis libera la tutan tagon. Krome mi volis viziti lokan bibliotekon en mia nova urbo kiel eble plej frue. Ne gravis, ke mi ne renkontos ilin.

La sekvatan tagon mi iris al la biblioteko. La pordo de la kunvenejo estis malfermita. Mi vidis du homojn sidantajn ĉe la tablo kontraŭ pordo. Pro la lumo de la malantaŭa fenestro, iliaj mienoj ne bone videblis. Ili tamen trovis min antaŭ ol mi salutus. Unu afable diris;
— Bonvenon!
La alia stariĝis kaj montris seĝon kaj diris;
— Eniru kaj sidiĝu ĉi tie.
Sur la tablo estis libroj kaj paperoj. Mi timeme eniris kaj sidiĝis.
— Mi neniam pensis, ke en la urbo troviĝas Esperanto-rondo.
Povas esti, ke mia diro estis iom malĝentila. La rondanoj estis ridetaj sed nenion diris. Tiu silento igis min diri superfluaĵon;
— Via rondo ne aliĝis al la nacia asocio, ĉu?
Ilia rideto malaperis momenton, sed tuj poste unu rondano malrapide diris;
— Ĉu ĝi estas bona por ni?
Jes, li pravas. Ĉiu havas propran penson pri nia movado. Kaj tiu temo ne konvenis al ni ĉi tie.
— Mi ne scias…. Kaj tio ne gravas ankaŭ por mi. — Mi konfuzite diris.
Milda rideto revenis al iliaj lipoj. Li eltiris libron kaj diris;
— Do ni lernu per ĉi tiu enkonduka lernolibro.
Ĝi estis videble malnova lernolibro. Efektive, niaj veteranoj ŝatas rekomendi al komencantoj lernolibron am-uzitan en sia juneco.
— Mi lernis Esperanton jam 10 jarojn, preskaŭ tute per interreto.
Subtila embaraso aperis sur la vizaĝoj de ili. Mi pensis, ke ili ne havas manieron akcepti novulon, kiu ne estis komencanto.
— Kion vi faras kutime? Hodiaŭ mi volas vidi vian kutiman kunvenon.
La rondano donis al mi libron, kiu kuŝis antaŭ li.
— Nun mi legas la malnovan testamenton.
— Ho, interesan legaĵon….
Mi rigardis al la donita libro, tamen unuvide preskaŭ krietis. La titolo estis skribita ne en Esperanto, nek en mia nacia lingvo, sed per nekonataj literoj, tute ne similaj al ĉiuj literaroj, kiujn mi jam konis. Foliuminte mi vidis paĝojn plenitajn je tiuj misteraj literoj. Harstariga sento kaptis min. Mi ŝajnigis min trankvila, sed tio ne sufiĉis. Ili prenis mian reagon tute alie kaj ĝentile diris;
— Hodiaŭ ni uzu ĉi tiun lernolibron.
Sur ĝi mi vidis la titolon en mia nacia lingvo: Enkonduko de Esberanto.

Dum unu horo mi lernis literojn kaj manieron de prononco en Esberanto. En la fino de la leciono la rondanoj montrante kelkajn simplajn frazojn voĉlegis ilin kaj instigis min sekvante prononci. Ili laŭdis min troe.
— Estas amuze lerni novan lingvon, ĉu ne?
— Ja, ĝuste jes, sed …
— En la venonta fojo vi povos fari simplan frazon.
— Ni antaŭĝojas vidi vin post du semajnoj.

Reveninte hejmen, mi denove guglis per la samaj vortoj kaj konstatis, ke la nomo de la rondo estas Esberanto-Rondo. Funkcio de proksimuma serĉo troe laboris kaj montris al mi ne necesan informon.
Ĉu mi ree vizitu ilian kunvenon por honeste paroli pri mia miskompreno, aŭ malaperu sensalute kiel ofte okazas en nia socio? Jes nia, sed ne ilia, eble. Aŭ mi daŭrigu lernadon de Esberanto? Mi ĉagreniĝis.

Nu, karaj legantoj, vi atentu la funkcion de proksimuma serĉo. Ĝi povas konduki vin al mistera lingvo.