VERDA GEMO 2024 vintro n-ro 7
要約(Resumo en la japana):半世紀ぶりに出会った幼稚園のおたより帳と場面緘黙症の話。
Kiam mi vizitis mian patrinon, ŝi elprenis malnovan kajeron kaj diris:
- Mi povus forĵeti ĝin, tamen jen kion fari?
Ĝi estis mia kajero de infanĝardeno, kiu aperis antaŭ mi post pli ol duonjarcento. Ĉiu paĝoparo havas kalendaron kun beleta desegnaĵo rilata al tiu monato. Kiam infano alvenis al la infanĝardeno, ĝi rajtas glui glumarkon desegnitan kiel parton de la desegnaĵo sur la loko de tiu tago. Mi ne scias, ĉu tiaj kajeroj estas uzataj en nuntempaj infanĝardenoj, sed ŝajnas ke, tio estas efika sistemo por instigi infanon iradi al infanĝardeno. Ĉiu monato havas lokon, kie infanĝardenisto enskribas mesaĝon.
Mi ne memoras, ĉu mi kun ĝojo gluis glumarkon aŭ ne. Alidire mi preskaŭ nenion memoras pri infanĝardeno. Sed mi memoras mian senton, kiam mi komencis scipovi legadon kiel bazlernejano, kaj eksciis, kion la infanĝardenisto skribis. Tiam mi tenis apud mi tiun kajeron, kiel memoraĵon de mia ĝistiama mallonga vivo. En la mesaĝoj de 6 monatoj el 10 monatoj - mankas aŭgusto en somera libertempo kaj marto kiel la fina monato - inter afablaj vortoj skribiĝis sama afero: Vi estas malparolema. Nun mi ne povas esprimi tiaman komplikan senton de mi. Embaraso, amareco, bedaŭro, malespero aŭ malamo?
Tiam mi mem ekkonsciis mian problemon, ke mi tute ne povas paroli en lernejo; mi fojfoje alfrontis malfacilaĵon inter infanoj. Nuntempe oni nomas tian simptomon “selektiva mutismo”. Mi pasigis tempon preskaŭ ne parolante en lernejo ĝis la aĝo de 15. Sed mia simptomo ne estis tre serioza, ĉar mi povis respondi kaj voĉlegi laŭ ordono de instruisto. Kiam oni atentigis min pri mia malparolemon, mi fariĝis pli maltrankvila kaj rigidiĝis en silento.
Mia filino, kiu vizitis mian patrinon kun mi vidinte la mesaĝojn ridis kaj diris:
- Ja estas la ŝoŭa (1926-1989) stilo!
Eĉ laŭ ŝia memoro, en la heisei-epoko (1989-2019) instruistoj estis zorgemaj, kiam ili atentigis infanon pri ĝia mensa problemo. Mi neniam diris al ŝi ion pri mia sufero en la infaneco. Sed ŝi nature scias, ke ŝia patrino ne estas lerta parolanto. Ŝia diro sendube devenis de simpatio al ŝia patrino. Por kaŝi embarason mi diris:
- Tio estus Monstra Studo!
Monstra Studo: Usona psikologo, Wendell Johnson (1906 – 1965) starigis hipotezon, ke etikedado de balbuto kaj persista korekto malbonigos la simptomon. Ankaŭ li mem ekde infaneco suferis de balbuto, kaj liaj gepatroj rigore korektis lian paroladon. Li uzante orfojn eksperimentis por certigi lian hipotezon. Li dividis orfojn en du grupojn, kaj ordonis helpantojn, ke en la unua grupo ili rigore korektu paroladon de orfoj, kaj en la dua ili ne faru tion. Poste oni kulpigis lin pro tio, ke li sen antaŭklarigo utiligis orfojn por sia eksperimento, kiu eblas damaĝi ilin. Oni nomis lian malhomecan eksperimenton “Monstra Studo”. Estis ankaŭ problemo, ke li superskribis la rezulton por pravigi lian hipotezon. Nuntempe oni scias, ke etikedado estas necesa parto de kuracado kaj bona konduto, se oni kondukas ĝin al konvena kuracado.
Mi ne memoris, ĉu la infanĝardenisto, rekte instigis min paroli, aŭ ŝi nur skribis mesaĝojn ne al mi, sed al miaj gepatroj. Mi ricevis neniun kuracadon aŭ terapion.
Kiam mi estis 15-jara, mi ekiradis en porvirinan lernejon, renkontis bonkorajn amikinojn. Mi iom post iom pliigis parolon kaj komencis babili. Eble nova cirkonstanco forprenis etikedon. Onidire simptomo de elektiva mutismo kutime malpeziĝas laŭ kreskado.
Eĉ nun mi ne estas bona parolanto, sed post plenkreskiĝo ĝis nun lerni lingvon ĉiam estas mia ŝatokupo. Foje mi eĉ volonte partoprenas eventon, kie mi devas paroli. Mi mem pensas, ke tio estas iom stranga.
Aprilo: En aprilo vi vigle ludis, bedaŭrinde forestis unu tagon. Fartu bone kaj faru vian eblon. Vi parolu kun mi pli multe.
Majo: Maje vi forestis kalkajn tagojn. Junie vi fartu bone kaj akiru rekompencan glumarkon. Vi estas ĉiam silentema. Estu gaja kaj faru vian eblon.
Oktobro: Estas bedaŭrinde, ke la sportfesto ne okazis. Vi kuras tre bone en stafetkuro. Kuru plu kaj pli. Kaj parolu.
Novembro: Vi fartas bone en malvarmaj tagoj. Vi lerte desegnas hundojn. Se vi desegnus aliajn bestojn, ankaŭ ili estus belaj. Ĉu vi ekhavis kuraĝon paroli antaŭ amikoj? Mi atendas kun ĝojo. Mi dankas viajn helpojn.
Januaro: Vi ĉiam estas silentema. Estus bele, se vi povus paroli antaŭ ĉiuj. Ŝajnas ke via kuraĝo stagnante suferas. Mi pensas, ke estus bone, se vi sentime kuraĝus elparoli. Faru vian eblon.
Febraro: Neĝis. Ni multe amuziĝis. Baldaŭ vi finos infanĝardenon. Mi kredas, ke vi estos senproblema. Vi ankoraŭ ne povas paroli antaŭ amikoj. Sed vi iam helpos vin kuraĝe. Mi preĝas…