VERDA GEMO 2024 aŭtuno n-ro 10
要約(Resumo en la japana):『ねずみの嫁入り』と『わらしべ長者』を融合したお話を書いてみました。どんなお話になるでしょう。
(Antaŭen)
Troviĝas tia fabelo en Japanio. Ekzemple, “La edziniĝo de musa filino”. Ĝi rakontas la procezon de la serĉo de la plej bona edzo fare de musa patro por lia filino. Ĉi tiu rakonto instruas al ni, ke forto kaj grandeco estas ŝajna deziro, sed vera deziro kuŝas en la aferoj, kiuj estas en konatoj ĉirkaŭ ni. Krome troviĝas alia fabelo. La titolo estas “La riĉulo per pajlero”. Ĝi estas fabelo pri malriĉulo, kiu fine atingis grandan sukceson per serio de hazardoj kaj bonfaroj. Ĉi tiu rakonto instruas al ni, ke per bonfaro kaj destino, eĉ la plej malgranda afero povas konduki al granda sukceso. Ambaŭ estas fabeloj, kiujn ĉiu japano konas. Mi ne scias, ĉu ili estas el Japanio originale. Sed, eble oni povas trovi en ili la elementojn, kiuj formas la karakteron de la japanoj. Ili estas tiel famaj fabeloj.
Mi forlasas tiajn malfacilajn diskutojn ĉi tie. Ambaŭ ĉi tiuj fabeloj estas agrablaj en la procezo al kondukado de la hero(in)oj al mirindaj finoj per ripetaj konversacioj kun tiuj, kiuj aperas laŭ sinsekvo.
Mia helpanto diris, kian rakonton ni povus krei miksinte ĉi tiujn du rakontojn. Ŝia propono ŝajnis interesa al mi, kaj ni faris rakonton pripensante tion kune.
Jen la rakonto aperis.
—–
Titolo: La edziniĝo de musa filino per pajlero
Iam vivis riĉa muso. Li multe laboris ekde sia juneco kaj sukcesis de malriĉa ĝis riĉa. Pro tio li volis edzinigi sian filinon al la plej forta kaj plej granda estaĵo en la mondo taŭga al sia sukceso. Do li ekvojaĝis kun sia filino por trovi la plej bonan edzon.
Komence, la patro pensis, ke la Suno estas la plej forta, kaj provis edzinigi sian filinon al li. Sed s-ro Suno diris, “Ne. S-ro Nubo estas pli forta ol mi. Ĉar li povas kaŝi min.” La patro konvinkiĝis per la vorto. Tiam ili iris al la Nubo.
Renkontinte s-ron Nubo, la patro proponis al li edziĝi kun sia filino. Sed s-ro Nubo diris, “Ne. S-ro Vento estas pli forta ol mi. Ĉar li povas forblovi min.” La patro konvinkiĝis per la vorto. Ili daŭris sian vojaĝon plu. Survoje al s-ro Vento ili renkontis sciuron, kiu estis en problemo kunporti sian pakaĵon. La filino donis al li por ligi ĝin pajlerojn, kiujn ŝi hazarde havis en sia kofro. La sciuro donis la mandarinon al la filino dirante dankon.
Ĉe s-ro Vento, la patro provis edzigi lin kun sia filino, sed s-ro Vento respondis, “Ne. S-ro Muro facile haltigas min. Mi ne povas transblovi je li. Tial s-ro Muro estas pli forta ol mi.” La patro decidis viziti s-ron Muro. Forlasinte s-ron Vento, survoje ili renkontis lacan kuniklon. Kiel bonfaro, la filino donis al li la mandarinon kiun ŝi ricevis de sciuro. La kuniklo interŝanĝe donacis al ŝi sian mantelon.
Kiam ili atingis s-ron Muro, la patro tuj komencis paroli pri edziĝo kun sia filino. Sed s-ro Muro respondis malrapide, “S-ro, mi pensas, ke musoj estas la plej fortaj ĉar ili ronĝas min kaj povas trui min por transpasi min.” Per la diro la patro ekkomprenis, ke musoj estas la plej fortaj en la mondo, sed li ankoraŭ ne estis konvinkita pri ĝi. Lia vojaĝo kun lia filino estis daŭronta plu. Sur la vojaĝo ili renkontis kapron tremantan pro malvarmo. La filino donis sian mantelon ricevitan de kuniklo. La kapro donis al ŝi azenon kiel dankon.
La patro estis surprizita, ke lia filino ricevis kiel interŝanĝaĵojn kun tiuj, kiujn ŝi helpis, mandarinon, mantelon kaj eĉ azenon. Bonfaro de lia filino portis al ŝi diversajn objektojn, sed li ankoraŭ ne renkontis taŭgan edzon por sia filino.
Dum la vojaĝo, la patro estis alvokita fare de la vilaĝ-estro kaj devis reveni al hejm-vilaĝo por kelkaj tagoj. Ĝis reveno de sia patro la filino devis atendi en la gastejo sole. Ŝi rekomendis sian azenon al sia patro por rajdi hejmen. Sed li rifuzis tion kaj rapidis siapiede.
Krom ili en la gastejo mus-komercisto restis pro malsano dum longa tempo. Li petis de la filino ŝian azenon por sia hejmenirado kun promiso redoni. La filino plezure donis al la nekonata komercisto sian azenon donacitan de la kapro. La malsanulo dankis la bonkorulinon kaj iris hejmen. Ŝi estis sufiĉe kontenta pro sia bonfarado.
(Al la dua duono)
—–
Kien direktos ĉi tiu fabelo? Kian finon mi atingos? Konsiderante tion, mi devas elpensi la konsekvencon kun mia helpanto.
Daŭros.