カテゴリー
vintro 2024 会報

Raporto de decembraj eventoj en nia rondo

VERDA GEMO   2024 vintro n-ro 7

JABUKI Cutomu

要約(Resumo en la japana):12月はイベントが盛りだくさんの月です。

Saitama Esperanto-Rondo okazigas du regulajn retkunvenojn en ĉiu monato. Ĉiam ni faras kutiman menuon de esperanto-lernado: babilado en Esperanto, legado de lernmaterialo kaj diskuto pri ties enhavo. Dume, en lasta decembro ni okazigis tri specialajn eventojn en la du tagoj.

En la 9a de decembro ni havis du eventojn, la Ĝeneralan Kunsidon Vintran kaj Zamenhofan Feston. 7 homoj kolektiĝis. La unua duono de la tago estis ĜK. Mi kiel la prezidanto raportis pri nia agado de la dua duonjaro. Krome ni interŝanĝis niajn ideojn por pli ĝui nian rondon en venonta jaro. Aperis diversaj ideoj, ekzemple pri la horaro de regulaj kunvenoj, kunvenoj nur por babilado, ne-retaj kunvenoj, tagmanĝa kunsido en restoracio de iea fremdmanĝo, kunloĝado kun najbara rondo. Kiom da ideoj realigos ni? 🙂

Zamenhofan Feston okazigis ni en la dua duono. Du anoj faris prezentaĵojn respektive. La temo de s-ino KANEKO estis mortpoezioj (辞世) de historie famaj homoj. Ŝi prezentis tion en Esperanto. Ŝia traduko de ili kaj komparo inter tradukoj de japanaj veteranoj estis tre interesaj. S-ro YOSIOKA prezentis la vortaran apon, kiun li faris kaj bonigas pli utila. Mi uzas la apon prov-versian kaj ĝi ofte helpas mian legadon.

La lasta kunveno en la jaro 2023, en la 16a de decembro, estis speciala kunveno por Komuna Legado de ILEI same kiel 2022. 5 homoj ĉeestis. Ĝis la tago ni legis la legaĵon rekomenditan de ILEI kaj en la kunveno ni interterŝanĝis niajn impresojn kaj diskutis pri ties enhavo. La rekomenditaj legaĵoj donas al ni  freŝajn sciojn ĉiufoje, tial ĉi-evento plaĉas al ni. Kvankam estis mallonga periodo de apero de la rekomendo ĝis nia speciala kunveno kaj ni ne havis sufiĉan tempon por legi ĝin ĉi-foje, ni havis kontentan kunvenon pro respektiva preparo.

Decembro estas okupitiga monato por esperantistoj. Ankaŭ ni ĝuis Esperanton ĝis la fino de la jaro. Ni pasigos ĝojan tempon en 2024.

Dankon.