VERDA GEMO 2024 vintro n-ro 7
要約(Resumo en la japana):戦争と帝国主義に抗ったエスペランティスト、ヴェルダ・マーヨ(長谷川テル)の生涯。
2023年8月 第56回ILEI大会(イタリア、リニャーノオルサブラ)「女性の活躍」分科会で、オンラインで発表したもの。
Tiu ĉi artikolo estis rete prezentita dum la fakkunsido “Virinaj agadoj” de la 56-a ILEI-Kongreso en augusto, 2023 en Linjano Orsabla, Italio.
Hasegawa Teru, (Teru estas ŝia propra nomo) konata per sia plumnomo Verda Majo, naskiĝis en 1912 al hejmo de civila inĝeniero en malgranda urbo, malpli ol 100 kilometrojn for de Tokio. Ŝi finis bazan kaj mezan edukadon en Tokio, kaj en 1929, je la aĝo de 17, ŝi komencis studentan vivon en la Porvirina Pedagogia Supera Kolegio de Nara (tio estas nuna Porvirina Universitato de Nara). Nara same kiel Kioto estas antikva ĉefurbo de Japanio, ĉirkaŭ 550 kilometrojn for de Tokio en la okcidenta direkto, kaj ŝajne ŝi estis forte altirita al la urbo kun la japana pratempa kulturo. Kaj krome ŝi preferis vivi pli fore de la hejmo por forkuri de ĝiaj katenoj kaj pasigi kiom eble sendependan vivon same kiel tiutempaj junuloj kun altaj aspiroj.
Studentaj tagoj en Nara kaj postaj tagoj en Tokio
Ŝi studis diligente en la kolegio. Ŝi multe legis kaj publikigis en la kolegia revuo tankaojn (tio estas mallonga japana fiksforma poemo, de 5-7-5-7-7 moraoj), eseojn kaj novelojn. Ŝi komencis kreivan agadon kiel amantino de literaturo. Samtempe ŝi estis skeptika pri la socio kaj sentis fortan antipation kontraŭ viroj kaj aŭtoritataj homoj. Dume en 1932 Verda Majo eklernis Esperanton kune kun iu amikino el la sama klaso, kaj starigis kontaktojn kun Japana Prolet-Esperantista Unio kaj ankaŭ kun aliaj maldekstraj organizaĵoj en la regiono kaj dediĉis sin al la maldekstra kulturmovado. Pro tiaj agadoj, ŝi kun sia amikino esperantista estis arestita kaj rezulte elpelita de la kolegio sen kompletigi la tutan kurson de la kolegio. Oni arestis ilin pro suspekto de la sinteno kontraŭ la Leĝo por la Publika Ordo. Tiu fifama leĝo ebligis amasan arestadon ĉie en Japanio tiutempe.
Reveninte al Tokio, ŝi lernis tajpadon por prepari por posta esperantoagado. Ŝi laboris dum kelka tempo ĉe la oficejo de Japana Esperanto-Instituto kiel senpaga volontulo, kaj okupiĝis pri preskaŭ ĉiaj esperantaj aktivecoj en Tokio. Ŝi verkis artikolojn por diversaj esperantaj gazetoj, inter ili estis la artikolo “Virina Stato en Japanio” por La Mondo, gazeto de la Ŝanhaja Esperantista Ligo.
Edziĝo, kaj al Ĉinio
Tiam, verŝajne en la printempo de 1936, pere de Esperanto, Verda Majo konatiĝis kun Liu Ren, ĉina studento en Tokio. Kaj jam en la aŭtuno de la sama jaro, ŝi edziniĝis kun li. Ŝia patro ne aprobis ŝian edziniĝon, ĉar en tiama Japanio edniziĝo al ĉino estis rigardata kiel tre hontinda fiago, sed gratulis ŝin ŝiaj patrino kaj fratino.
La geedziĝa paro neniam kunloĝis en Tokio. Komence de 1937, la edzo Liu Ren unuope reveturis al Ŝanhajo, maltrankviliĝante pri la ekspansio de japana agreso en Ĉinio. En aprilo, ankaŭ Verda Majo venis al Ŝanhajo. Ŝian tiaman decidon priskribis fama ĉina esperantisto Ĵelezo ĉi tiel (mi citos) ; Verda Majo elkore amis Ĉinion, same kiel ŝi amis Japanion. Kun flamanta koro ŝi volis veturi al Ĉinio por preni parton en la liberiga batalo de la ĉina popolo. Ŝi oponis la japanan agresmiliton kontraŭ Ĉinio kaj pledis por pacaj interrilatoj inter la popoloj de Japanio kaj Ĉinio. (fino de la citaĵo)
Baldaŭ poste, en julio la japana armeo eniris la Ĉin-Japanan Militon. En tiaj teruraj cirkonstancoj, Verda Majo faris kontakton kun Ĉina Proleta Esperantista Unio (ĈPEU) kaj kontribuis artikolojn por Ĉinio Hurlas, informa bulteno de ĈPEU por eksterlandanoj. Ŝi publike partoprenis en ĉiuj aktivadoj de la Ŝanhaja Esperantista Ligo kaj ekokupiĝis pri la movado kontraŭ Japanio kun tieaj esperantistoj.
Kontraŭmilitaj aktivadoj en batalanta Ĉinio
Somere en tiu jaro, la japana armeo bombardis Ŝanhajon, kaj vintre Verda Majo kaj Liu Ren eskapis al Kantono (Guangzhou). Tie ili laboris en la Esperanta sekcio de Kantona Internacia Asocio kaj eldonis en Esperanto propagandajn gazetojn kaj broŝurojn. Esperantistaj kamaradoj en la urbo varme akceptis la paron. Sed hazarde evidentiĝis, ke ŝi estas japanino, kaj ŝi estis arestita. Rezulte de tio, fine de februaro 1938, ŝi estis deportita kaj alvenis al Hongkongo, akompanate de Liu Ren.
Postaj kvar monatoj en Hongkongo estis la plej mizera tempo de ŝia vivo. Poste, helpate de Guo Moruo, eminenta verkisto de Ĉinio, Verda Majo kun sia edzo sukcesis alveni al Wuhan (la tiama milittempa ĉefurbo de Ĉinio) komence de julio, 1938. Tie ili eklaboris en la Fako por Internacia Propagando de Kuomingtang, tio estas Ĉina Nacia Partio, tiama potenctenata partio de Ĉinio. Ŝi volis ĵeti sin en la batalon, kaj fine starante antaŭ mikrofono ŝi disaŭdigis parolojn al la malamikoj, nome japanaj soldatoj. Oni diris, ke la disaŭdigado havis grandan influon al la invadaj trupoj, kaj la japana militaristoj koleris. Baldaŭ la japana armeo esplore konfirmis, ke tiu parolistino de la “stranga disaŭdigo” en flua japanlingvo estis neniu alia ol Hasegawa Teru. Tiam faris raporton pri tio iu tagĵurnalo en Tokio kaj nomis ŝin “dolĉvoĉa naciperfidulino”. Ni facile povas imagi, kiajn reagojn, kompreneble ege malicajn devis ricevi la familio de Verda Majo en Tokio.
Decembre en la sama jaro, Verda Majo kaj Liu Ren evakuis al Chongqing tuj antaŭ la falo de Wuhan. Ankaŭ tie daŭrigante la antimilitan disaŭdigadon, ŝi kontribuis per artikoloj al la duonmonata Esperanta periodaĵo Heroldo de Ĉinio. Al la tuta mondo ŝi diskonigis kaj barbarecon de la japana armeo kaj rezisto-militon de Ĉinio, kaj dissendis dezirojn por paco kaj homa justeco.
Nasko de infanoj en mizeraj tagoj kaj …
Sub tia malfacila milita tempo, en la jaro 1941 ŝi naskis sian unuan bebon, filon. Daŭris la milito. Verda Majo ankoraŭ laboradis, sed iom post iom malboniĝis la interrilatoj inter Ĉina Nacia Partio kaj Komunista Partio. Pro tio, la geedzoj forlasis la laborejon de Ĉina Nacia Partio kaj eklaboris en la Komisiono de Kultura Laboro de la Ĉina Komunista Partio. La sfero de ŝia aktiveco pli kaj pli ŝrumpis. En la posta parto de sia restado en Chongquing, la geedzoj partoprenis en la redakta laboro de la gazeto Kontraŭatako, kiun eldonis la Nordorienta Nacisava Asocio organizita de Komunista Partio.
En aŭgusto de 1945, fifine finiĝis la Dua Mondmilito kaj Japanio malvenkis. Tio rezultigis ankaŭ la finon de kontraŭjapana rezistmilito en Ĉinio. Laŭ instrukcio de Zhou Enlai, reprezentanto de la Komunista Partio, (li poste fariĝis ĉefministro de Ĉina Popola Respubliko) Verda Majo kaj Liu Ren veturis kune kun kamaradoj de la Asocio al la Nordoriento de Ĉinio por haltigi Civitan militon inter Ĉina Nacia Partio kaj disvolvi laboron tie.
Survoje de entute 12,000 kilometrolonga veturado kun malgranda filo, de Chongqing tra Wuhan, Ŝanhajo ĝis Harbin, ŝi naskis sian duan bebon, filinon. Poste plu al la urbo Jiamusi. Jam sufiĉe lacigiite de tia longa kaj severa veturado, ŝi eksciis pri sia gravedeco de la tria bebo komence de januaro, 1947. Pro la furiozanta Civita milito kaj sia malbona sanstato, ŝi decidis havi abortigon. Tio alportis tragedion; Verda Majo forpasis pro infekto post la abortigo. Ŝi estis 34-jara. Kaj en aprilo, nur post tri monatoj de la forpaso de Verda Majo, ankaŭ forpasis Liu Ren pro malsano. La geedzoj estis enterigitaj en la Martira Tombejo de Jiamusi.
Vivas ŝiaj pensoj kaj ideoj
Post la forpaso de la gepatroj, la filo Liu Xing kaj filino Liu Xiaolan, kiel posteuloj de martiroj, ricevis zorgadon kaj edukadon dank’ al la registara subvencio de Ĉinio. Nur en la jaro 1949, la novaĵo pri la forpaso de Verda Majo alportiĝis al Japanio. Sed malmultaj ordinaraj japanoj sciis pri ŝi. Poste, en 1975 la filino komencis serĉi sian familian radikon kaj sukcese trafis sian onklinon, fratinon de Verda Majo. Disvastiĝis informoj pri ili en la japana socio, kaj la gefiloj havis la okazon viziti Japanion. Tio vekis la intereson de ne nur esperantistoj sed ankaŭ ordinaraj japanoj, kaj en 1980 oni elsendis eĉ la televidfilmon titolitan “La sopiranta stelo“ surbaze de ŝia vivo en Ĉinio. Ĝi estis komune produktita de japanoj kaj ĉinoj. Aperis ankaŭ kelkaj japanlingvaj libroj pri la vivo de Verda Majo, Hasegawa Teru.
Kaj en Ĉinio en 1982, okaze de la 70-a datreveno de ŝia naskiĝo kaj la 35-a de ŝia forpaso, oni kolektis ŝiajn verkojn kaj tradukojn en Esperanto kaj eldonis la libron “Verkoj de Verda Majo”.
Ni ne forgesu Verdan Majon!
Pasis multaj jaroj. Eĉ inter esperantistoj, la nomo de Verda Majo tre malofte aŭdiĝis. En novembro de 2017, en la urbo Nara iu asocio por honori Verdan Majon estis lanĉita. Ĉefaj iniciatintoj de la asocio estas tiuj, kiuj studis ideojn kaj laborojn de Verda Majo aŭ kiuj volis antaŭenigi amikecon kaj bonvolon inter Japanio kaj Ĉinio civitanonivele. En Japanio tiutempe multaj homoj sentis, ke la tempo sub la Abe-administracio similis al tiu de antaŭmilito. Tian senton kundividis civitanaj aktivuloj kaj esperantistoj. Ili alvokis starigi la momumenton por honori Verdan Majon en la budhisma templo Hannya-zi, la loko kie juna Teru kun sia amikino ĵurpromesis batali kontraŭ subprema kaj fermita socio. Fine de aprilo ĉi-jare la inaŭguro de la monumento okazis. Instaliĝis tri memorplatoj en tri lingvoj, nome la ĉina, la japana kaj Esperanto por ke ili rakontu pri Verda Majo kaj instigu homojn batali kontraŭ militismo.
La signifo de esti esperantisto
Verda Majo iam skribis: Mi estas banala virino. Tamen mi kredas kaj sentas, ke mi povos fari iom pli multe aŭ ion signifan ol mi restus en Japanio. Ĉar mi estas esperantisto.
Verda Majo tre serioze lernis Esperanton kaj praktikis ĝin. Ŝi ne nur legis, skribis, parolis ĝin sed utiligis Esperanton en sociaj movadoj. Ŝi postulis solidarecon inter homoj, inter individuoj sur egala bazo, surbaze de la pacofilozofio de Zamenhof.
Nun denove homoj rekonis, ke invadmilito povas okazi eĉ en la 21-a jarcento. En Japanio lastatempe aperis la vorto “nova antaŭmilita tempo” kaj multaj homoj havas senton de agresemo de la administracio. En tiaj situacioj valoras, ke ni retrorigardu kaj pripensu ŝiajn ideojn kaj agojn. Ni bezonas heredi per diversaj manieroj la ideon, kuraĝon kaj pozitivan sintenon de Hasegawa Teru, Verda Majo.