Kategorioj
vintro 2026 会報

Kiom vasta estas malegaleco inter viroj kaj virinoj en Japanio?

VERDA GEMO   2026 vintro n-ro 15

ISIKAWA Tieko

2025年12月7日の第6回Virtuala Kongreso de Esperanto、「女性の活躍」分科会で、オンラインで発表したもの。

En Japanio, finfine en oktobro ĉi-jare, naskiĝis la unua ina ĉefministro, s-ino TAKAITI Sanae. Tio sendube estas granda novaĵo kaj gratulinda afero, kvankam ni jam havas inan guberniestron de metropolo Tokio kaj kelkajn inajn estrojn de gubernioj kaj urboj. Kompreneble oni ne devas taksi politikistojn laŭ sekso sed laŭ politikoj kaj sintenoj. Malgraŭ la ekzisto de pluraj inaj estroj,  bedaŭrinde ankoraŭ malegaleco inter viroj kaj virinoj estas vasta en Japanio.

Laŭ la raporto de Monda Ekonomia Forumo pri la tutmonda intergenra malegaleco, “Global Gender Gap” por 2025, same kiel por 2024, Japanio situas tute sube en la listo, rangita je la 118-a el 148 landoj! Tiu mizera rango klare montras la aktualan situacion en kiu japanaj virinoj estas. La indiko montrita de Monda Ekonomia Forumo estas traktataj kutime en kvar kategorioj; oni taksas la situaciojn de japanaj virinoj relative altaj en la kategorioj de edukado kaj sano, sed tre malaltaj en la kategorioj de politiko kaj ekonomio. Tre malmultas la nombroj de inaj parlamentanoj kaj tiuj ĉe administra pozicio de firmaoj, organizaĵoj, universitatoj, kaj similaj. La plej lasta procento de inaj membroj de la Ĉambro de Deputitoj estas nur 15.7 %, kaj 26.7% de tiuj de la Ĉambro de Konsilistoj. Ankaŭ en lokaj asembleoj, la situacio similas.

Ĉu genro-kvota sistemo povus plibonigi la situacion? Ni jam havas similan leĝon, kiu postulas de politikaj partioj egalan nombron de viraj kaj virinaj kandidatoj. Bedaŭrinde, tio ne bone funkcias, parte pro la fakto, ke ĝi estas libervola devo sen puno. Eĉ se ni havos genro-kvotan sistemon, verŝajne ne multiĝos inaj kandidatoj. Kial? Ĉar multaj virinoj sentas malfacilaĵon ekvilibrigi sian laboron kaj familion kaj hezitas kandidatiĝi. Ankoraŭ nun troviĝas lokaj asembleoj sen inaj membroj.

Ankaŭ ekonomie, virinoj havas malavantaĝon diverssence. Dum la lastaj 20 jaroj certe plimultiĝis inaj dungitoj, precipe virinoj en siaj 30-40aj jaroj. Tamen, multaj el ili estas portempaj aŭ neregulaj dungitoj, kaj malmultas la okazoj promociiĝi, kun nesufiĉa salajro. Ekzistas malegaleco de salajro eĉ inter viraj kaj virinaj regulaj dungitoj. Fakte, se monata salajro de viro estus 100, tiu de virino estus 75.8. La kialoj povus esti, ke la nombro de virinoj en administra pozicio estas malmultaj, kaj ke virinoj laboras mallonge. Tiu granda diferenco iom post iom malgrandiĝas, sed ankoraŭ restas granda. Kaj krome, estas nekonscia antaŭjuĝo kaj kompreno pri virocentra kulturo.

Do, konsciante pri tiaj sociaj cirkonstancoj, la japana registaro, post 1985, faris kelkajn leĝojn por egalaj ŝancoj de dungiĝo inter viroj kaj virinoj, kaj por antaŭenigi la komunan partoprenon de viroj kaj virinoj en la politiko. La japana konstitucio, en la artikolo 14, malpermesas ĉian diskriminacion bazitan sur seksa diferenco, sed eĉ kun tiuj belaj leĝoj, multaj japanaj virinoj estas malkontentaj. Absolute mankas realaj, celataj praktikoj. Ili sentas, ke la leĝo por egalaj ŝancoj en laborejo devigas ilin labori same longe kiel viroj kaj konkuri sub la samaj kondiĉoj kiel viroj. Ĝis antaŭ nelonge, longaj laborhoroj estis la normo en Japanio.

Probable vi kredas, ke la japana socio estas moderna kaj demokratia. Kompreneble parte jes, sed ĉe ni, precipe en provincaj regionoj, ankoraŭ restas firma kaj rigida pensmaniero pri genraj roloj. Multaj pensas, almenaŭ funde en la koro, ke infanvartado, dommastrumado kaj flegado de maljunuloj estas virinaj laboroj kaj kiel senpaga laboro. Tiaj stereotipaj genraj roloj faritaj de la japanaj socio kaj kulturo, ankoraŭ ekzistas kaj suferigas precipe virinojn plentempe laborantajn. Kaj ankoraŭ malmultaj viroj havas forpermeson de la laborejo por infanzorgado. Konscio pri seksa egaleco rilatas al la ĉirkaŭaj cirkonstancoj de homoj ekde la infanaĝo, ĉu ne? En nia socio ankoraŭ videblas tradicia virocentrismo kaj ni daŭre devas batali por efektivigi seksan egalecon en diversaj kampoj.

Nu, ĉi tie mi prezentos al vi du aktualajn temojn, kiuj povus altiri viajn atentojn kaj interesojn. Ambaŭ temoj bone rakontas, en kia situacio troviĝas ni japanaj virinoj en tiu memorinda momento kiam naskiĝis la unua ina ĉefministro. Unu estas la problemo de familia nomo, kaj la alia pri SUMOO. La vorton Esperanto-sumoo vi iam aŭdis, ĉu ne? Ĝi estas librolega agado dum 15 tagoj, sesfoje jare, kongruante kun la reala turneo de SUMOO-luktado. S-ro Hori Jasuo iniciatis tion jam de dek jaroj kaj multaj esperantistoj tra la mondo partoprenas la legadon de esperantaj libroj.  

Do, pri la unua temo. En Japanio laŭ la civila juro, geedzaj paroj devas elekti unu familian nomon, aŭ de la edzo aŭ de la edzino. Kaj pli ol 90% da virinoj elektas tiun de la edzo. Evidente tie videblas malnova penso, ke la ĉefo de la familio estas viro. Por virinoj en profesia vivo, tiu sistemo kaŭzas malavantaĵojn kaj maloportunojn; ŝi devas ŝanĝi nomon de pasporto, bankkonto, nomkarto de la laborejo, k.t.p. multaj temporabaj aferoj. Do, jam en 1996, konsilio de la Justicministro rekomendis la enkondukon de laŭelekta uzo de malsamaj familiaj nomoj por geedza paro. Malgraŭ ke pli ol duono de la popolo, eĉ 70% de juna generacio kaj multaj politikistoj pretas akcepti tiun novan sistemon, konservativaj politikistoj, inter kiuj troviĝas s-ino TAKAITI, kontraŭas al tio. Ili insistas, ke la familia unueco perdiĝos se la geedzoj havas malsaman familian nomon kaj ke sufiĉos daŭre uzi naskan familian nomon, tio estas fraŭlina nomo,  laŭbezone, por oportuno ekzemple en laborejo. Dume la registaro altrudas la registradon de la sama familia nomo. Tio tute ne helpas al virinoj, kiuj volas vivi memstare, kun sia propra nomo, precipe en internacia areno. Ĉu en Koreio aŭ Ĉinio, kie geedza paro havas malsamajn familiajn nomojn okazas iuj problemoj? Nenion pri tio ni aŭdas, ĉu ne? Ĝis antaŭ nur 130 jaroj ne ekzistis tia tradicio devigi geedzajn parojn havi la saman familian nomon.

La alia temo rilatas al SUMOO. Kiel unu formo de seksismo, en la mondo troviĝas diversaj moroj aŭ tradiciaj sistemoj, en kiuj virinoj ne rajtas eniri, ĉeesti aŭ partopreni. En Japanio estas kelkaj specifaj lokoj, kiel sanktejoj aŭ montoj, en kiuj virinoj ne rajtas eniri nur ĉar ŝi estas virino. Tiuj moroj parte devenas el la fenomenoj unikaj al japana budhismo kaj tradiciaj ideoj. SUMOO estas japana luktarto sed ne estas nur sporto. Ĝi ankaŭ estas kultura rito kun eĉ religia senco. Ĉiuj luktistoj estas viroj kaj la luktoloko, sumoo-ringo, estas sankta loko kaj virinoj ne estas permesitaj eniri en ĝin. Okazis, en la jaro 2018, incidento. Sumoistoj aŭ luktistoj batalis dum 15 tagoj kaj en la fina tago, la venka sumoisto estis premiita sur la sumoo-ringo. Dum la premia ceremonio en la sumoo-ringo, subite falis la urboestro, kies urbo tiam gastigis la sumoo-turneon, kaj li devis transdoni la ĉampionecan trofeon al la ĉampiono. Vidinte la urboestron fali, kelkaj virinoj inter la spektantoj tuj alkuris al li kaj eniris en la ringon. Ili hazarde estis profesiaj flegistoj. Tiam eĥis la anonco, “Virinoj, bonvole tuj foriru de la ringo!” Tiu okazaĵo kaŭzis grandan polemikon. Multaj pensas, ke tio evidentigis la barojn alfrontajn de virinoj en la strebado al seksa egaleco. Kelkaj insistas, ke tia “neniu virino permesita”-politiko estas kulmino de seksa malegaleco.

Kaj krome, la ĉampioneca trofeo estas nomata “Pokalo de la ĉefministro”. Do, ĉu rajtas ina ĉefministro mem transdoni ĝin sur la lukto-ringo? Fakte, ĉi-foje tiu problemo ne okazis, ĉar tiam s-ino TAKAITI vizitis Sud-Afrikon por ĉeesti en G-20 Pintokunveno. Ni tamen povas imagi, ke ŝi neniam volas eniri en la ringon. Ŝi havas konservativan ideologion, kiu respektas tradicion, eĉ se tiuj tradicioj estas maldemokratiaj kaj malegalaj por virinoj. Fakte antaŭe estis kelkaj inaj politikistoj kaj guberniestroj, kiuj levis tiun demandon, sed la Japana Sumoo-Asocio ne respondis. Se diri honeste, tiu trofeo pezas 40 kilogramojn! Tro peza por vivinoj! Certe neniu antaŭvidis la eblecon, ke virina ĉefministro naskiĝos en Japanio.

Nun vi komprenas, eĉ se nur iomete, kiom vasta estas malegaleco inter viroj kaj virinoj en Japanio. Tamen, oni ankaŭ povas diri, ke la japana socio estas en periodo de transiro. Lastatempe viktimoj de seksperforto kaj seksa ĝenado levis la voĉon, por ke la problemoj estu sociaj. Japanio estas la lando, kie la tago de virinoj, la 8-a de marto, estas preskaŭ ne konata ĝis antaŭ dek jaroj kaj restas multaj tradicioj kaj moroj malfavoraj al virinoj. La aferoj ne estas simplaj. Viroj kaj virinoj ambaŭ devas pensi tiujn problemojn kiel siajn proprajn aferojn kaj kune labori por realigi ne nur egalecon inter viroj kaj virinoj, sed ankaŭ la socion, kie ĉiuj homoj estu respektataj, sendepende de sekso.