佐々木 照央
『おくのほそ道』世界語訳と注解(出発から那須まで)
“Streta vojo al fora interno”de Matuo Basyoo(de ekiro ĝis Nasu) – tradukita kun rimarkoj fare de Teruhiro Sasaki
おくのほそ道
Streta vojo al fora interno
Rim.: Titolo “Oku no hosomiti” havas konkretan kaj abstraktan signifojn. Kiel propra loknomo, fakte ekzistis la vojo “Oku no hosomiti” inter Miyagino kaj Matusima, pri kiu vojo Basyoo mem menciis en ĉi tiu verko. Ĉi-okaze la nomo estas tradukebla kiel “Malvasta pado en profunda interno”. Aldone “Oku” havas signifon “La provinco Oku”, t. e., la tuta provinco de japana Norda-Oriento. Tamen laŭ orienta filozofio de Taoismo, “Miti”(Vojo en japana lingvo) estas la fundamenta leĝo de la universo. Basyoo estis fervora adoranto de Zhuang-zi, la fama ĉina taoisto. Interalie Don-Quijote uzas la esprimon: “streta pado de la vaganta kavalireco”[ĉ.XXXII,p.573].
Alilandaj tradukistoj uzas diversajn titolojn por esprimi nomon de la verko. Ekzemple,
“The Narrow Road to Oku” (Donald Keene)
“The Narrow Road to the Deep North” (David Landis Barnhill; Nubuyuki Yuasa)
“Back Roads to Far Towns” (Corman, Cid & Kamaike Susumu)
“Narrow Road to the Interior” (Sam Hamill)
“По тропинкам Севера” (В. Маркова, Н. Фельдман) [Laŭ la pado de Nordo]
Mi tradukis la titolon tiel, ke oni povu kompreni kaj filozofie kaj konkrete. “Interno” estas geografia kaj, samtemte, psikologia.
Ĉe la nomoj propraj de ĉinaj personoj kaj lokoj mi preferas la ĉinan nuntempan prononcon.
月日は百代の過客にして 行かふ年も又旅人也
Monatoj kaj tagoj estas pasantaj gastoj por eterne, dum cent generacioj, kaj irantaj-venantaj jaroj ankaŭ estas vojaĝantoj.
Rim.: Oni unuvoĉe interpretas, ke la frazo estas citaĵo el la poemo de Li Bai (701-762) “Antaŭparolo al printempa vespera bankedo de fratoj en persika ĝardeno”, en kiu li versis. “Lumo kaj ombro estas pasantaj gastoj de cent generacioj.” Samtempuloj de Basyoo – Ihara Saikaku(1642-1693), Ooyodo Mitikaze(1639-1707) – ankaŭ citas la saman frazon de Li Bai en siaj verkoj. Ĉi tiu frazo de Li Baj estis la modo en tiu epoko en Japanio.
“Monatoj kaj tagoj” en japana lingvo havas ankaŭ signifon de “luno kaj suno”. Tial do tio estas tradukebla: “La luno kaj la suno estas pasantaj gastoj…”.Tiele Sam Hamill tradukis en sia verko: “The moon and sun are eternal travelers”.[Narrow Road to the Interior and other writings. Boston & London, Shambhala, 2000, p.3]
舟の上に生涯をうかへ 馬の口とらへて老をむかふるものは 日々旅にして旅を栖とす
Kiuj maljuniĝas, fluante sur ŝipoj tra la tuta vivo, aŭ kondukante ĉevalojn je iliaj enbuŝaĵoj, tiuj ĉiujn tagojn vojaĝas, kaj la vojo estas sia loĝejo.
Rim.: Ĉevalo kaj ŝipo estis tiutempe la ĉefaj trafikiloj. Basyoo konsideras eĉ trafikajn laborantojn pli bonaj vojaĝantoj ol fiksloĝantoj en ermitejo.
古人も多く旅に死せるあり
Antikvuloj ankaŭ mortis multe dum la vojaĝo.
Rim.: La vorto “Antikvuloj” estas uzata kiel “granduloj de malnova tempo”, t. e., antikvaj grandaj poetoj, filozofoj, herooj kaj scienculoj. Basyoo konsideras, ekzemple, ĉinajn poetojn Li Bai, Dufu (712-770), kaj japanajn Saigyoo (1118-1190), Sougi(1421- 1502), kiel antikvuloj, mortintaj sur la vojo.
予も いつれの年よりか 片雲の風にさそはれて 漂泊のおもひやます 海浜にさすらへて 去年の秋 江上の破屋に蜘の古巣をはらひて やゝ年も暮 春立る霞の空に白河の関こえむと
Mi ankaŭ, de kiam mi ne scias, allogate kiel nubero ŝvebanta per vento, sopiradis senĉese al vagabondado kaj vagadis laŭ marbordo. Do pasintjare en aŭtuno mi, tuj reveninte el vojaĝo, puriginte malnovan araneaĵon en mia domaĉo ĉe la rivero, mi jam ekdeziris baldaŭ ĉirkaŭ la fino de la jaro ke mi nepre veturu trans la nordan barieron de Sirakawa, la pordon al norda provinco en la komenco de printempo sub la ĉielo kun strio da nebuletoj.
Rim.: Basyoo intencis ekiri pli frue ol la fakta dato de ekvojaĝo. Sed du kaŭzoj malhelpis al li, unua – malvarmego en norda provinco, kaj dua –abrupta ŝanĝiĝo de akompanonto, t. e., anstataŭiĝo de antaŭdecidita Rotuu per Sora.
Rim.: La bariero Sirakawa-no-seki estis konstruita en 5-a jc. por fortikaĵo kontraŭ la ainoj, kiuj tiam estis fremdaj malamikoj al japanoj. La bariero fariĝis la loko tre ofte pritemata en japana poezio. Tiuj poeziaj lokoj estas nomitaj kiel lokoj de “Uta-makura”, kio signifas “kapkusenon de poezio”, t. e., lokon de poezia temo. Unu el vojaĝaj celoj de Basyoo estis vizitado de poeziaj lokoj de Uta-makura.
そゝろかみの物に付てこゝろをくるはせ 道祖神のまねきにあひて 取もの手につかすもゝ引の破をつゝり笠の緒付かへて
Mian koron obsedis kaj frenezigis la vagabonda demono, kaj plie eĉ la gardanĝelo de vojo alvokis min al vojaĝo, do mi abrupte kaj rapide pretigis vojaĝon, kudrante truojn de pantalono, renovigante ŝnurojn de ombrelo- ĉapelo.
Rim.: Gardanĝelo de vojo estas nomata japane “Douso-zin”, kiu staras sur la limo de vilaĝo aŭ provinco por gardi vojon kontraŭ demonoj.
Rim.: En Japanio antaŭe granda ĉapelo estis uzata samtempe kiel ombrelo.
三里に灸すゆるより 松嶋の月先心にかゝりて
Jam kaŭterizante al mi krurojn, mi sopiris antaŭ ĉio la lunon sur Matusima, la pitoreska norda golfo.
Rim.: Oni kredas, ke facilan piediradon helpas la kaŭterado per mokso sur la punkto sub genuo je 9 cm.
Rim.: La spektado de plenluno en la pitoreskaj lokoj, Matusima, Kisagata, k.a. estas ankaŭ unu el celoj de vojaĝo. Basyoo ege ŝatis spekti plenlunon, do li iris al Sarasina kaj Kasima speciale por vidi ĝin.
住る方は人に譲りて 杉風か別墅に移るに
草の戸も住替る代そ雛の家
面八句を庵の柱に懸置
Loĝejon doninte al iu konato, mi transiris al la vilao de Sanpuu, tiam do mi metis sur la pilastro de ermitejo paperon kun ok versoj, unu el kiuj estas sekva.
Humila ermetejo kun herba pordeto,
Jam al loĝantoj tempas ŝanĝi,
Fariĝos domo kun pupfesto.
[Kusa no to mo sumi kawaru yo zo hina no ie]
Rim.: Sampuu (1647-1732), fiŝvendisto, subtenis la vivon de Basyoo. La nomo de vilao estis “Saito-an” aŭ “Saita-an”. Estas du diversaj opinioj pri la ermitejo, kie precize Basyoo metis la poezian paperon: Basyoo-an aŭ Saito-an? Mi apogas la unuan opinion, t. e., Basyoo-an.
Rim.: Ĉi tiu Hajko signifas, ke en la dometo, forlasita de humila ermito, nun ekloĝos feliĉa familio, kiu dekoracias pupetojn por filinoj. La 3-a de tria monato laŭ la lunkalendaro estas la tago de pupfesto por filinetoj. Basyoo verkis ĉi tiun verson, por ke la aliaj daŭrigu versaron, sekvantan post la komenca verso. Sed ne troviĝas sekvanta versaro. Estas interese, ke la vivo en ermitejo kontraŭas kaj al la profana feliĉa vivo kaj al la vojaĝo. Mondumeco kaj rezigneco estas du diversaj vivmanieroj, tamen en la rezigneco troviĝas du manieroj: ermitejo kaj vojaĝo.
弥生も末の七日 明ほのゝ空朧々として 月ハ有あけにてひかりおさまれる物から 富士の峯幽に見えて
La fina sepa tago de tria monato, la dudek sepa. Mi ekiras, kiam aŭrora ĉielo obskure elkrepuskiĝas, la luno perdas sian brilon en la matena lumo, la pinto de la monto Huzi estas apenaŭ videbla.
Rim.: Laŭ la sunkalendaro estas 16-a de majo. En la taglibro de la akompananto Sora estas skribite, ke ili “ekveturis la 20-an el la haveno Hukagawa” kaj restis en Senzyu ĝis 26-a. Inter la esploristoj restas ankoraŭ enigmo, kial okazis la diferenco en dato de ekvojaĝo inter 20-a kaj 27-a. Laŭ mia opinio la 27-a estas la dato de ekiro el Senzyu, kie dum 20-26 devus esti aranĝitaj diversaj adiaŭaj kunsidoj. Mi konjektas, ke Basyoo konsideras la lokon Senzyu kiel punkton de ekvojaĝo, ĉar li mem skribis pri fiŝaj larmoj sekve, “per ĉi tiu verso komencis mia vojaĝlibro”. Se en la fina tago de monato, la formo de la luno devas esti tro malvasta arko, ke ĝi estus preskaŭ ne videbla. Post la skribo « 27 » devas esti metita ne komo, sed punkto. (En malnova japana lingvo estis uzata ne komo, nek punkto, nek citiloj.)
上野谷中の花の梢 又いつかはと心ほそし
Mi sentas min trista, pensante kiam mi denove povos vidi branĉojn de ĉerizfloroj sur la monteto Ueno kaj Yanaka.
Rim.: Ueno kaj Yanaka estas famaj je ĉerizfloroj, sed en la tago de ekvojaĝo jam falis ĉerizfloroj. Li vidis nur branĉojn.
むつましきかきりは宵よりつとひて 舟に乗りて送る 千しゅと云所にて船をあかれは 前途三千里のおもひ胸にふさかりて 幻のちまたに離別の泪をそゝく
Korproksimuloj kolektiĝis ekde antaŭa vespero, kaj akompanis min kune enŝipiĝinte. Mi elŝipiĝis ĉe la loko Senzyu, mi verŝis larmojn de disiĝo sur la efemeran mondon, kiam mia koro pleniĝis de la penso pri 3000 leŭgoj (ĉ. 12000 km) de vojo kuŝanta antaŭ mi.
Rim.: Senzyu estas la unua etapa urbo, nun en kvartalo Adati en Tokio. De Hukagawa ĝis Senzyu estas la distanco je 10 km laŭ la rivero. Laŭ mia opinio, ĉiuj adiaŭantoj kolektiĝis en Senzyu kaj okazadis multe da adiaŭaj ceremonioj dum unu semajno.
Rim.: 3000 leŭgoj estas ne preciza cifero, sed ĉina poezia metaforo por malproksima distanco.
行春や鳥啼き魚の目ハ泪
Trapasas printempo,
Krias birdoj,
Larmoj en la okuloj ĉe fiŝoj.
[Yuku haru ya tori naki, uo-no me wa namida]
Rim.: Oni diras, ke ĉi tiu hajko rememorigas ĉinajn famajn poeziojn de Dufu “Printempa espero”, Tao Yuan-ming (365-427) “Reveno al kampo”, Wang Wei (701-761 aŭ 699-756) “Adiaŭo al japano Abe-no-Nakamaro(698-770)”, k. a.. Sed tre elstara estas la originala esprimo de Basyoo pri larmoj en la okuloj ĉe fiŝoj.
是を矢立の初として 行道猶すゝます 人々は途中に立ならひて 後かけのミゆるまてハと 見送るなるへし
Per ĉi tiu verso komencis mia vojaĝlibro, sed mia paŝo ne tuj iras. Karaj homoj, starante vice sur la vojo, volis forvidi min probable dum mia dorso ne videblas.
今年元禄二とせにや 奥羽長途の行脚 たゝかりそめに思ひ立て 呉天に白髪の恨を重ぬといへとも 耳にふれていまた目に見ぬ境 若生て帰らはと定めなき頼の末をかけて 其日漸早加と云宿にたとり着にけり
Ĉi-jare, en la dua jaro de Genroku epoko (1689 p. K.), mi nur senprudente ekpensis longan vojaĝon al Oou (la malproksima norda provinco), spite al maljunuleco por la longa vojo, sed pri tiu loko mi nur aŭdis kaj ankoraŭ ne vidis per propraj okuloj, do mi hazarde esperis pri ambigua fortuno, vetante je sorto, ke estus bone, se mi revenus viva, kaj en la tiu ĉi tago mi apenaŭ atingis la etapan urbon, nomatan Sooka.
Rim.: En originalo estas skribita: “kvankam bedaŭrus grizan hararon sub la ĉielo de la ĉina lando Wu”.
Rim.: Laŭ Sora ili tranoktis en Kasukabe. Pri la problemo, kial Basyoo skribas ĉi tie “Sooka”, estas diversaj opinioj: unuj – pro malcerta rememoro de Basyoo, la aliaj – pro lia literatura kreado, la triaj opinias lokon Sooka nur survoje atingita en la tago. Mi konsentas kun la triaj.
痩骨の肩にかゝれる物 先くるしむ 唯身すからにと出立侍るを 帋子一衣は夜の防き ゆかた雨具墨筆のたくひ あるはさりかたき花むけなとしたるハ さすかに打捨かたくて 路頭の煩となれるこそわりなけれ
Antaŭ ĉio mi suferas de la sako, pendanta sur mia malgrasa ŝultro. Mi volus ekiri, havante nenion krom mi mem, sed mi ne povis forĵeti tiujn aĵoin, kiel unu veston el papero por nokto, leĝeran kimonon, pluvoveston, tuĉon kaj tuĉpenikon, k. s., kaj adiaŭajn donacojn, kiujn mi ne povis rifuzi. Tiuj aĵoj neeviteble fariĝis la ĝena ŝarĝo por la vojo.
Rim.: Ĝi estis farata el forta kartono, kongluita de amorfola radiko kaj penetrita de persimona tanino.
室の八島に詣ス
Mi vizitis la sanktejon, nomatan Muro-no-Yasima.
Rim.: Alia nomo estas “Oomiwa Zinzya”, kiu situas en la urbo Totigi, kvartalo Sousya.
同行曾良か曰 此神ハ木の花さくや姫と申て 冨士一躰也。
Mia akompananto, Sora, diris al mi: “Ĉi tiu Diino nomiĝas Konohanasakuyahime (t.e., princino de arbofloro), la sama kiel Diino de la monto Huzi.
Rim.: Sora (1649-1710) estis de klaso Samurai, lernis ŝintoismon, fariĝis disciplon de Hajko ĉe Basyoo. Antaŭ la ekvojaĝo al la streta vojo, li, razinte kapon, bonziĝis. Por la akompanonto de vojaĝo estis antaŭe destinita ankaŭ Rotuu, sed li abrupte forlasis la ĉefurbon Edo kaj ne povis kuniri norden.
Rim.: Laŭ “Japana Kroniko” (Nihonsyoki) ŝi estas filino de dio Ooyamatumi, kaj edziniĝis al Ninigi-no-mikoto, la ido de ĉiela dio.
無戸室に入て焼たまふちかひのみ中に 火火出見のみことうまれ給ひしより 室の八嶋と申
Ŝi provis bruligi sin en senfenestra ĉambro por pruvi sian senkulpecon, ĵurante sian ĉastecon, kaj kie ĵus tiam naskiĝis la diido, nomata Hohodemi, t. e. dio el fajro. Tial oni nomis ĝin Muro-no-Yasima, t. e. sanktejo de senfenestra ĉambro.
Rim.: La edzo, Ninigi, dubis, ke la naskiĝonta estus ne lia ido, t. e., ne de la ĉiela dio (Ninigi), sed de tera dio, ĉar ŝi gravediĝis tuj post la unua koito. Ŝi bruligis sian fermitan ĉambron por naskigo, dirante, ke se ido estus de la tera dio, malfeliĉe estus al ŝi naski, sed se ido estos de la ĉiela dio, la ido naskiĝos feliĉe spite fajron. Tiele naskiĝis la diido Hohodemi, kiu signifas la diidon el fajro.
又煙を読習し侍るもこの謂也
Do laŭ la legendo, en niaj poemoj la sanktejo estas kutime asociata kun fumo”.
Rim.: Malgraŭ la opinio de Sora, multaj materialoj klarigas, ke la fumo devenis ne de fajro, sed de nebulo, aperanta el ĉi-tiea pura akvo.
将このしろと云魚ヲ禁ズ 縁記の旨 世に伝ふことも侍し
Ĉi tie ankaŭ estas malpermesite manĝi fiŝon Konosiro (haringo aŭ klupeo). En la mondo estas transdonita tia speco de superstiĉo=aŭguro kaj legendo de generacio al generecio.
Rim.: Oni diras, ke la odoro de bruligata homa kadavro similas al tio de brulanta Konosiro. Estas eble, ke la Konosiro asocias al tieaj loĝantoj la legendon de bruligo de akuŝoĉambro.
卅日 日光山の麓に泊る
La 30-an ni tranoktis ĉe la piedo de la Monto de Nikkou.
Rim.: En la lunkalendaro de la dua jaro de Genroku ne ekzistas 30-a tago de tria monato. Pri tiu problemo estas diversaj opinioj. Ĉu Basyoo simple eraris aŭ propravole kreis por literatura estetiko, skribante ne ekzistantan daton. Aŭ eraris Soryuu, kiu transskribis el la malneto de Basyoo? Laŭ la taglibro de Sora ili tranoktis la unuan de la kvara montato en la urbeto Kami-Hatiisi ĉe Gozaemon post la adorvizito de Nikkou.
あるしの云けるやう 我名を仏五左衛門と云 万正直を旨とする故に 人かくハ申侍るまゝ 一夜の草の枕も打とけて休み給へ と云 いかなる仏の濁世塵土に示現して かゝる桑門の乞食順礼こときの人をたすけ給ふにやと あるしのなす事に心をとゝめてミるに 唯無智無分別にして 正直偏固の者也 剛毅木訥の仁にちかきたくひ 気稟の清質尤尊ふへし
La gastejestro diris:
“Mi nomiĝas Budho=Gozaemon, ĉar principe mi penas esti honesta, tial oni nomas min tia, do bonvolu ripozi trankvile eĉ dum unu nokto sur herba kuseno en la vojo”.
Mi atente rigardas lin, kion por helpo al la almozulo=pilgrimulo faros li, samkiel Budho, aperinta en la malpura polvoplena mondo, tamen li nur montriĝas senscia, malkalkulema, honesta obstinulo. La vasta simpla animeco egalas al la alta virto, [kiel dirita en “Analetoj” de Konfuceo,] oni devas estimi denaskan puran karakteron.
Rim.: “Herba kuseno”[Kusamakura] signifas kuŝon dum vojaĝo, tiel do jam fariĝis literatura esprimo de vojaĝo.
Rim.: Senscieco kaj malkalkulemeco estas pozitiva virtvaloro en Taoismo. Estas interese, ke ĉi tie por esprimo de persona karaktero aperas pensoj de tuta japana kredo, Budhismo, Konfuceanismo kaj Taoismo. Sed estas alia interpreto pri la signifo de vortoj “senscia, malkalkulema”. Laŭ tiu opinio Basyoo ironie konsideras sensicia la tiun fieran obstinulon, kiu mem aŭdace nomas sin Budho.
卯月朔日 御山に詣拝ス
La unuan de kvara montato ni adorvizitis la sanktan monton.
Rim.: Laŭ la sunkalendaro tio estas la 19-a de majo. La sankta monto signifas la sanktejon Tousyouguu, diigintan Tokugawa Ieyasu.
往昔此御山を二荒山と書しを 空海大師開基の時 日光と改給ふ
Antikve oni ĉi tiun monton nomis Hutarasan, tamen kiam Granda ĉefbonzo Kuukai establis templon, la monto ŝanĝis nomon per Nikko [t. e. sunlumo].
Rim.: Fondis ¬ĉi tie templon ne Kuukai, sed Syoodou. Kuukai skribis laŭ la peto de Syoodou “la Noton pri la monto Hudaraku”, per kies nomo la monto ankaŭ estas nomita kiel “Hutara”, tamen skribita per aliaj ideogramoj “Ni-Kou”[二荒]. Unue Hudaraku [sanskrite – Potalaka] estis sude ĉe la maro de Barato, kiel la sankta monto por Avalokiteŝvaro. Nuntempe Hudaraku troviĝas en Ĉinio sur unu el insuloj de la Flava Maro inter Shanghajo kaj Ninpo. La ĉina nomo de la insulo estas Putuo-shan, kiu estas unu el la plej sanktaj Budhismaj temploj. I. a., la kredo je Avalokiteŝvaro en Putuo-shan komencis ekde la statuo, kiun forlasis pro tempesto la japana bonzo “Kei-Gaku[慧鍔]”, lerninto en Tang-dinastio.
千歳未来をさとり給ふにや 今此御光一天にかゝやきて 恩沢八荒にあふれ 四民安堵の栖穏也
Kuukai antaŭvidis futuron tra multaj jaroj, nuntempe ĉi tiu lumo brilas en tuta ĉielo, ĉiuflanken pleniĝas la favoro, dank’al tio popoloj de kvar tavoloj vivas pace kaj trankvile.
Rim.: Lumo signifas nomo de loko “Nikkou” kaj alinomo de Tokugawa Ieyasu “Tousyou” [Lumigo de Oriento]. Oni diras, ke per tiu frazo Basyoo senkritike admiras la epokon de Tokugawa. “Popoloj de kvara tavoloj” signifas klasojn de samurajoj, kamparanoj, metiistoj, kaj komercistoj. En la hieralkio de feŭdalismo la plej alta rango estis samuraj, kaj plej malalta – komercistoj. Sed ekstere de la hieralkio ekzistis la tavoloj de pario kaj patricio. Basyoo ne havas senton de diskriminacio. Tion pruvas lia sintenado al la kampulo en Nasu.
猶憚多くて 筆をさし置ぬ
Ju pli granda estas la gloro, malpli mi povas skribi pri tio pro troa respekto.
Rim.: Estas dirite, ke tiu frazo ne nur estas skribita pro humileco, sed ankaŭ pro hezito, ke aŭtoro detenis sin de admirado al regpotenco.
あらたふと青葉若葉の日の光
Kiel kara!
Tra verdaj folioj, tra junaj folioj
Lumo de suno
[Ara tahuto aoba wakaba no hi no hikari]
Rim.: Laŭ la taglibro de Sora pluvadas kaj nubas tutan tagon, kiam Basyoo vizitis la sanktejon. “Lumo de suno” signifas samtempe nomon de loko “Nikkou”. Esprimo “Ara tahuto [Kiel kara]” inkludas sonon “Hu-ta-ra”, la nomon de la monto de Nikkou. Ĉi tiu hajko estas tre riĉa je aliteracio kaj asonanco. La komenco “ARA” kaj la fino “ARI”. Meze – AOBA WAKABA. Interalie, F. M. Dostoevskij skribis, ke estas bona homo tiu, kiu sentas la belecon de lumo, trapasanta nervurojn de folioj. Aoba=verda folio apartenas al ĉiam verda arbo, kaj wakaba=juna folio – al decidua arbo.
黒髪山は 霞かゝりて 雪いまた白し
剃り捨てて黒髪山に衣替え 曾良
La monto Kurokami[t. e. monto de nigraj haroj], estas nun kun nebuleto, kaj sur la pinto la neĝo ankoraŭ restas blanka. S-ro Sora versis sekve:
Forrazis mi nigrajn harojn tute,
Alie vestiĝis en nigra vesto
Kiel la Monto Kurokami. Sora
[Sori sutete kuro kami yama ni koromo gae]
Rim.: Nun la monto nomiĝas “Nantai-san”. Estas ankaŭ aliaj nomoj – “Nikou-san”, “Hutara-san”, “Hudaraku-san”. Oni nomis la monton “Kurokami” [nigraj haroj], ĉar la monto estas tiel dense kovrita de diversaj arboj (pinoj, abioj, kameciparidoj, ume), kiel tio ŝajnis nigraj haroj. Oni opinias ĉi tiun hajkon de Sora tro artefarita. Restanta ne¬ĝo sur la pinto memorigas la razitan kapon kaj alia suba parto de la monto similas al la bonza nigra vesto. Laŭ la lunkalendaro la 1-a tago de kvara monato estas la tempo de vestŝanĝigo, t. n., “Koromo-gae”.
曾良は河合氏にして 惣五郎と云へり 芭蕉の下葉に軒をならへて 予か薪水の労をたすく 此たひ松嶋象潟の眺共にせむ事をよろこひ 且ハ羈旅の難をいたはらんと 旅立暁 髪を剃て墨染にさまをかへ 惣五を改て宗悟とス 仍て黒髪山の句有 衣更の二字 力有てきこゆ
S-ro Sora devenas de la familio Kawai, nomiĝis Sougorou. Li helpis al mi hejman mastrumadon, loĝante najbare al mia ermito ĉe Bananaj subfolioj. Ĉi-foje li kun ĝojo akompanis min vidi kunkune pejzaĝon en Matusima kaj Kisagata, kaj li volis malpezigi por mi malfacilaĝon en la vojaĝo, je la ekiro li forrazis kapharojn, metamorfozis sin en la nigra bonza vesto, ŝanĝis eĉ nomon el Soogoroo al Soogo [t. e. klereco], [al la budhisteska nomo]. Tial estas kreita la verso pri la monto de nigraj haroj. Du vortoj, “Alie vestiĝis”, sonas forte.
Rim. : Nuntempe fortiĝas la opinio, kvazaŭ Sora anstataŭis la antaŭe deciditan akomapanonton Rotuu tuj abrupte, post kiam Rotuu foriris. [Ĵurnalo “Asahi”, 2008, Nov. 3, Letero de Basyoo al Kin’emon je 20-a de unua monato, Genroku 2 (1689)] Ĝis nun estas diversaj opinioj pri la dato, kiam Sora bonziĝis, forrazinte kapharojn, en la fino de Genroku 1 aŭ tuj antaŭ la ekiro al vojaĝo. Se unua versio estas vera, do laŭ la supra frazo de Basyoo ankaŭ Sora estis preta akompani lin en la estonta vojaĝo de antaŭ longa tempo, t. e., estis jam antaŭe deciditaj du akompanontoj: Rotuu kaj Sora. Se laŭ dua versio, Sora abrupte anstataŭis foririntan Rotuu.
二十余丁山を登つて滝有 岩洞の頂より飛流して百尺千岩の碧潭に落たり 岩窟に身をひそめ入て滝の裏よりミれハ うらみの滝と申伝へ侍る也
Kiam ni supreniris 20 ĉoo (t. e. 2 km) kaj kelkaj, troviĝas la akvofalo. El la pinto de roko alta je 100 ŝakuoj(t. e. 30 metroj) ĝi falas en la verdan basenon ĉirkauata de mil rokoj. Oni nomas ĝin “akvofalo videbla el malantaŭo”, ĉar oni vidas la kaskadon, enirante en la kavernon malantaŭ la akvofalo.
暫時は滝にこもるや夏の初
Iom da tempo
Enklostoriĝis mi en kaskado,
La komenco de somero
[Sibaraku wa, taki ni komoru ya, ge no hazime]
Rim.: Ĉe Budhismo estas somera budhoservo ekde mezo de kvara monato ĝis mezo de sepa monato laŭ la lunkalendaro. Sekve de la mencio pri bonziĝo de Sora, Basyoo ankaŭ esprimas ĉi tie sian divotecon al Budhismo. Meditado de budhoservo estas farata en fermita ĉambreto aŭ sub akvofalo. En la hajko estas skribita “iom da tempo”[Sibaraku], sed tiun tagon en dua de la kvara monato Basyoo trairis tra distanco je 6 leŭgoj [24 km] ĝis sekva tranoktejo Tamanyuu.
那須の黒はねと云所に知人あれは 是より野越にかゝりて 直道をゆかむとす 遥に一村を見かけて行に 雨降り日暮るゝ 農夫の家に一夜をかりて 明れハ又野中を行
En provinco Nasu, en la loko, nomata Kurobane [nigra plumo], loĝas miaj konatoj, tial nun ni prenis rektan malproksiman vojon, trairante la sovaĝan kampon. Tre malproksime videblas unu vilaĝo, do ni iras tien, tiam ekpluvas kaj vesperiĝas. Ni, petante kamparanon, tranoktis en lia kabano, kaj post la tagiĝo denove iris kampon.
Rim.: Laŭ la taglibro de Sora ili tranoktis en la vilaĝo Tamanyuu ĉe la tiea vilaĝestro.
そこに野飼の馬あり 草刈おのこになけきよれは 野夫といへともさすかに情しらぬにはあらす いかゝすへきや され共此野ハ東西縦横にわかれて うゐうゐ敷旅人の道ふみたかへむ あやしう侍れハ この馬のとゝまる所にて馬を返し給へ と かし侍ぬ
Ni trovis ĉevalojn, paŝtiĝantajn sub libera ĉielo. Ni, afliktiĝante pro malfacila stato, alvenis al la homo, falĉanta herbon, li, kvankam kampulo, ja ne estas senkompatema. Li diris: “Kiel fari? Sed tiu ĉi kampo estas disdividitaj en diversaj direktoj, mi dubas, ĉu novaj vojaĝantoj, kiel vi, povus perdi sian vojon. Tial bonvole vi uzu ĉi tiun ĉevalon ĝis la loko, kie la ĉevalo haltiĝos, kaj tiam lasu ĝin reveni mem”.
Kaj li pruntedonis al ni sian ĉevalon.
ちいさきものふたり 馬の跡したひてはしる ひとりハ小娘にて名を かさね と云 聞なれぬ名のやさしかりけれハ
かさねとは八重撫子の名成へし 曾良
頓て人里に至れは あたひを鞍つほに結付て馬を返しぬ
Du malgrandaj infanoj kuras sopirante post la ĉevalon. Unu estas knabineto, kiu nomiĝas Kasane. Ne kutima nomo sonas amema, Sora versis sekvan.
“Kasane” –
devas esti la nomo
de multepetala floro “plumdianto”.
[Kasane to wa Yaenadesiko no na naru besi]
Baldaŭ ni atingis vilaĝeton, do redonis ĉevalon, liginte la monon al ĝia selo.
Rim.: ”Kasane” signifas tion, ke estas „metita unu sur alia”. La vorto „Yae”, signifanta „ok tavoloj”, estas ĉefe uzata kiel la duopaj petaloj de Prunus lannesiana. Sed ĝenerale la ordinara plumdianto ne havas duopajn petalojn. Tamen lastatempe aperas la aserto, ke en grandaj urboj kiel en Osaka kaj Edo estis kultivata plumdianto kun duopaj petaloj. En japana lingvo “kasanu” signifas ankaŭ “ne pruntedoni ion”. Laŭ la nomo la ĉevalo ne estus pruntedonita. Devas esti, ke la kampulo “pruntedonis” ĉevalon, spite la nomon de knabino. La esprimo “naru besi”[devas esti] ne estas ĝis nun sufiĉe konsiderata. Basyoo je sia surprizo skribas ĉi tie pri mirega grandanimeco, malavareco kaj simpleco de kampulo, kaj ankaŭ pri la mirinda instinkto de ĉevalo por reveni hejmen al la kampulo. Ĉi tie filineto similas al anĝelo.
{Kiel la japana teksto mi uzas la tekston, fine kompilitan de Sora. Krom tiu teksto troviĝas ankoraŭ 4 tekstoj: 1. teksto de Nakao, skribita per propra mano de Basyoo, 2. teksto kiel malneto, kompilita de Sora, 3. teksto de Nisimura, netigita de Soryuu, kaj 4. teksto de Kakimori.}