VERDA GEMO 2025 aŭtuno n-ro 14
要約(Resumo en la japana):9月に岡山に行ってきました。
En septembro mi havis aferon viziti Okayama. Okayama-regiono estas la loko, en kiu troviĝas riĉa historio de pratempo ĝis nuntempo. Mi havis intereson dum longa tempo, tamen ne estis ŝanco viziti tien. Kia loko ĝi estas, mi volis scii. Ĉi-foje feliĉe mi prenis ŝancon viziti Okayama dum tri tagoj. Cetere, la afero estis partopreno en Esperanta Kongreso.
Nature mi sciis rilate al Okayama pri la heroo Momotaro, la bela kastelo Okayama-jo kaj la bela ĝardeno Korakuen. Tiuj estis preskaŭ ĉio, kion mi ekpensis aŭskultinte la nomon de la regiono. Sen detalaj konoj mia promenado en Okayama komenciĝis.
En la unua tago, mi, saitamano, ekveturis per la rapida trajno Shinkansen de Tokio al Okayama. Feliĉe mi povis sidiĝi, kvankam la ne-rezervita vagono estis pli plena ol mi supozis.
Antaŭ la tagmezo, mi atingis la stacion Okayama. Unue, mi direktiĝis al la statuo de Momotaro kaj liaj lakeoj por saliti ilin ĉe mia alveno al Okayama. Momotaro estas la heroo en japana malnova fabelo, kaj tiom fama, ke neniu ne scias lin en Japanio. Li forpelis terurajn demonojn kun siaj lakeoj (hundo, simio kaj fazano), kaj retenis pacon por popolo. Li estas la simbolo de Okayama.

Do, kie kaj kion mi manĝos? Mi volis manĝi propran bongustaĵon de Okayama. Mi trovis restoracion, kie “demi-kacudon” estas en la menuo. Kacudon estas populara manĝaĵo, rizo kun fritita porkaĵo. En la bovlo, demiglas-saŭco kovris sur la porkaĵo. La pecoj de porkaĵoj estis dikaj kaj tre bongustaj. Mi iris al la kongresejo kontenta pro la bongustaĵo de Okayama.

Mia hotelo estis malproksime de la kongresejo. Por atingi ĝin, mi devis preni tramon de Okayama-stacidomo. En la tremema surstrata vagono, aperis en mi vojaĝa ĝojo, ke mi jam estas en neĉiutaga mondo.

La aventuristo el Saitama ĉirkaŭmarŝis fore de la hotelo serĉante lokon, en kiu mi manĝos verpermanĝon. Antaŭ ol rimarki, mi jam eniris en tre granda arkad-straton. Multaj butikoj troviĝis laŭ la strato ĝis fore. Etoso de la strato estis plena je nostalgio per ties atmosfero. Mi venis alian mondon ol mia ĉiutaga loko, kaj mi venis al pasinta tempo ol mia ĉiutago. Al mia surprizo la strato estis la pra-vojego Sanyodo. Rigardante la prosperon de la strato, mi sentis, ke mi tuŝas lokan historion.

Mi eksciis pendigitan reklamon. Sur ĝi estis skribita “UKITA”. Ĝi estis varbilo por realigi televidan dramon pri la daimio UKITA, la sinjora-familio en Okayama antaŭ pli ol 400 jaroj. Ankaŭ de la reklamo mi povis senti la lokan propran etoson.

Vespermanĝe, mi manĝis “ebimesi” kaj ramenon. Mi legis lokan prezenton. Ĝi diris, ke ebimesi estas propra loka manĝaĵo. Mi eltrovis la restoracion, kie mi manĝos ebimesi. Ebi estas salikoko, kaj mesi rizo en la japana. La koloro estis nigra, kaj ŝajnis pika. Sed, ĝi ne estis pika, gustiĝis simile al vorcestera saŭco. Mire je unua vido, mi manĝis bonguste ĝin kun bona odoro. Kompreneble la rameno estis bongusta, precipe la supo tre bona.

En la dua tago, mi direktiĝis al la kongresejo por ke mi povu atingi ĝin ĝustatempe por la malfermo. Ĉarmaj ilustraĵoj estis desegnitaj sur flankoj de la tramo. Ili estis roluloj de butiko de “kibi-dango”. Kibi estas la pra-nomo de ĉi-regiono kaj dango estas buleto. Kibi-dango estas propra loka dolĉa buleto. Oni scias, ke Momotaro donis kibi-dango al siaj lakeoj laŭ iliaj petoj kaj ili sekvis lin. En la vagono ne estis multaj homoj, ĉar eble estis dimanĉa mateno.

Partopreninte en la kongreso, mi iris al la staciodomo por aventuri en Okayama. Antaŭ la mapo de fervojoj, la nomo de iu stacio kaj la nomo de ties linio interesis min. Roz-kolora linio inter Okayama kaj Soja estis nomita kiel Momotaro-linio, origina nomo Kibi-linio. Laŭ la linio certe troviĝas lokoj koncernaj al Momotaro.

La interesigita nomo estis “Bitĉu-takamacu”, la kvina stacio de Okayama. Ŝatantoj de Japana historio bone scias la nomon. Ankaŭ mi aspiris iri kaj vidi la lokon. En la vagono estis multe da turistoj japanaj kaj alilandaj ol mi supozis. Tamen, ili preskaŭ elvagoniĝis ĉe stacioj antaŭ mia cela stacio.

Ĉe Bitĉu-takamacu, grava batalo okazis antaŭ 443 jaroj. Estis en la Sengoku-epoko, kiam potencoj tie kaj ĉi tie batalis unu la alian en Japanio. Ĉi tie, Toyotomi Hideyosi kontraŭstaris al Mori Familio, kiu havis grandan potencon en okcidenta parto de Japanio. Por disvenki ilin, li estis sendita de Oda Nobunaga progresanta unuigon de Japanio. Meze de iliaj armeoj estis la kastelo Bitĉu-takamacu kiel filia sidejo de Mori. Por faligi la kastelon, Hideyosi uzis raran taktikon, akva atako. Hazarde estis pluva sezono. Li subakvigis la kastelon farinte digojn kaj ŝanĝinte fluon de apuda rivero. La komandanto de la kastelo kapitulacis kontraŭ sia vivo. Ĵus post la milito Hideyosi rapidegis ree al Kioto, li mortigis la ribelulon, kiu estas lia kolego kiel lakeo de Nobunaga, ĉar li kelkajn tagojn antaŭe mortigis sian sinjoron Nobunaga. Post tio li unuigis ĉiujn regionojn kaj atingis la reganton de tuta Japanio. Mi dum longa tempo deziris veni ĉi tien kaj vidi la geografion propraokule.

Mi rigardis la nuntempan pejzaĝon ĉirkaŭ la ruino de la kastelo. Nur paco vidiĝis. Neniu povis imagi la batalon inter blua ĉielo kaj verda kampo. Sed, la batalo efektive okazis. Monumentoj pri la batalo troviĝis tie kaj ĉi tie sur montoj kaj ebenaĵo. Somero jam finos, la aero estis freŝe malvarmeta, la vento blovis mole.

La tombo de la komandanto, kiu finis la militon oferante sian vivon por protekti vivojn de siaj lakeoj kaj popolo, sidiĝis silente en la tereno. Mi salutis lin klinigante mian kapon.

Laŭ Momotaro-linio ekzistas la sanktejoj koncernaj al Momotaro. Unu el ili estas la sanktejo Kibicu-ĵinĵa. La dio, kiu sidiĝas en ĉi-sanktejo, nomiĝas Kibicuhiko-no-mikoto. Alinomo estas Momotaro. Jes, Momotaro estis la dio protektanta ĉi-regionon, Kibicuhiko-no-mikoto. Tamen, kvankam ekzistas la fabelo de la dio, ĝi ne estas sama kiel tiu de Momotaro.

En la sanktejo ekzistis bela koridoro, kiun mi ŝajne vidis kelkfoje televide. Multaj turistoj venis ĉi tien.

Ĉe la piedo de la ŝtuparo al la ĉef-domo troviĝis butiko de memoraĵoj kaj mangaĵoj. Ties reklamilo kun desegnaĵoj kaj frazoj interesis min. Ĝuste estis la tempo por tagmanĝo kaj mi estis malsata.

Mi mendis la specialan nudelon, Momotaro-udon. En la bovlo naĝis kelkspecaj materialoj, inkluzive de kibi-dango, buletoj kuiritaj el fazanaĵo, kaj aliaj. Estis komike, ke estis manĝebla la fazeno, unu el la lakeoj de Momotaro, antaŭ lia sanktejo. Bedaŭrinde mi manĝis ĉion bonguste.

Post longa marŝo oni trovos la sanktejon Kibicuhiko-ĵinĵa. Ankaŭ ĉi-sanktejo kultas Kibicuhiko-no-mikoto, tio estas Momotaro. La du senktejoj estas tiom similaj, ke ne-lokanoj ne povas distingi ilin de iaj rolo kaj funkcio. Tamen, mi bone komprenis, ke la dio estas tre amata de lokanoj en Kibi-regiono eĉ nuntempe.

Pra-tempe en Kibi loĝis la demono Ura. Ĝi suferigis popolon, tial Kibicuhiko venis forpeli ĝin. Pafinte du sagojn je unu pafo kaj transformiĝinte en grandan kormoranon, finfine li faligis ĝin. Oni diris, ke ĉi-rakonto fariĝis origino de la fabelo de Momotaro.

Ĉi-rakonto estas nekonata al plimulte da japanoj. Tamen, por okayama-anoj, Momotaro estas Kibicuhiko, kaj la rakonto devas esti konata. Sur la kovrilo de kloakaperturo estis desegnita Kibicuhiko kiel ĉefulo en la legendo de Momotaro.

Reveninte al la centro de Okayama, mi iris al la kastelo Okayama-ĵo per la tramo. La simbolo kun nigraj muroj situis impone apud la rivero. Okayama estas vere unu el la plej historiaj kaj kulturaj urboj en Japanio. Mi volas rigardi ĉi-pejzaĝon kiam ajn mi volas vidi. Mi envias okayama-anojn.

Mi pensas, ke vizitantoj al Okayama vizitos Korakuen, unu el la Tri Belegaj Ĝardenoj en Japanio, post la kastelo. Ĝi estas tre proksime de la kastelo, kaj oni povas atingi en kelkaj minutoj piede. Ĝi estas vizitenda loko en nia vivo. Ĝis tiu tempo mi neniam estis interne de ĝi.

Sed mi vizitis la gubernian muzeon, kiu situas kontraŭ la pordo de Korakuen. Post promenado en loka regiono, mi ekhavis grandan intereson pri historio kaj kulturo de Okayama. Mi lernis multon pri ekonomio, trafiko kaj lokaj potencoj en pra-tempo.

Mi vespermanĝis “kinira-ramen”. Kinira estas flava ajlo en la japana. Jes, ĝi estis rameno kun flava ajlo. Flava ajlo estas propra loka legomo en Okayama, kaj kinira-ramen estas propra loka manĝaĵo. Mi klopode serĉis restoracion, kie ĝi estas en la menuo. Mi sukcesis manĝi ĝin. Ĝi estis bongusta kun bona odoro de flava ajlo.

De kiam mi alvenis al Okayama, mi pensis, ke mi devas manĝi persikon. Persiko estas la plej fama manĝaĵo de Okayama. Momo estas persiko en la japana. Momotaro estas knabo naskita de persiko. Persiko estas la plaj grava manĝaĵo en ĉi-vizito. Mi diligente trovis la restoracion, kie oni povas manĝi pafeon kun diversaj fruktoj. Kun lacaj kruroj mi atingis ĝin kaj mi mendis la pafeon kun persiko. Bedaŭrinde, blanka persiko estis jam elvendita. Tial mi manĝis tiun kun flava persiko. Ili havis la saman prezon. Mi manĝis plensukan persikon sole kun ĝojo.

La lasta tago en Okayama. Pakinte ĉion en dorsosakon kaj elregistriĝinte el la hotelo, mi direktiĝis al la kongresejo per la tramo. Estis pli amase da homoj, ĉar eble estis lundo.
Mi promenis ĉirkaŭ la kongresejo antaŭ malfermo de la ĉambroj. Mi trovis multajn interesigajn aferojn. Precipe iras la arkad-strato nomata “Houkan-cho” proksime de la kongresejo. Ankaŭ ĉi-strato estas parto de la pra-vojego Sanyodo. La fino de Edo-epoko regita de Tokugawa-ŝogunoj estis la fino de feŭdisma epoko. Samurajoj en la tuta lando perdis siajn salajrojn de siaj sinjoroj. En feŭdismo ili ricevis salajron de siaj sinjoroj. Meiji-registaro post Edo-epoko donis al samurajoj monon laŭ iliaj rangoj por ke ili vivu en nova epoko. La mono nomiĝis “houkan”. Samurajoj komencis komercon per la mono. “Houkan-cho” estis la strato, laŭ kiu samurajaj komercejoj viciĝis. Pro nekutima laboro la komerco de eks-samurajoj malaperis malsukcese iom post iom. Nuntempe restas nur unu.
Oni vidas la pendigitajn reklamojn kaj flagojn tie kaj ĉi tie laŭ la strato. Ili estas kuraĝigiloj por profesiaj sportaj teamoj en Okayama. La unua estas tiu de Try Hoop Okayama en B3-ligo de korbopilko. La dua estas Okayama Rivets en T-ligo de tabloteniso. La tria estas Okayama Seagulls en V-ligo de virina flugpilko. Mi sentis amon de lokanoj al la lokaj teamoj.

Post la fermo de la kongreso, mi iris al la strato por tagmanĝi antaŭ reveno al Saitama. Mi manĝis “horumon-udon”. Horumon estas tripo de porko, kaj udon dika nudelo. Horumon-udon estas kuirita el horumon kaj udon. Ĝi estas loka propra manĝaĵo. Matene mi jam trovis la restoracion. Mi manĝis okayaman bongustaĵon ĝis la adiaŭo al Okayama.

Mi ne rezervis la seĝon en Sinkansen al Tokio. Mi timis, ke mi ne povos sidiĝi ĝis Tokio, feliĉe la vagono ne pleniĝis, mi povis preni sidejon apud fenestro. En duon-dormo kaj laceco mi rememoris la kontentajn tri tagojn marŝintajn je 50 mil paŝoj.

Donaco al mia familio estis kompreneble kibi-dango.

Dankon.