VERDA GEMO 2025 somero n-ro 13
要約(Resumo en la japana):4/19に春のイベントとして東京都北区の赤羽にある旧岩淵水門を見学してきました。
En la 19a de aprilo, 2025, nia rondo okazigis printempan ekskurson al Akabane. Akabane estas en Kita-kvartalo de Tokio, kaj ekzistas sude de Saitama transe de la rivero Arakaŭa. Nia celo estis vidi la grandan laboron faritan de li.
Lia nomo estas AOJAMA Akira. Li estis inĝeniero de konstruo. Li laboris en Panamo por konstrui la kanalon kiel unu sola japana inĝeniero, kaj postlasis gravajn konstruaĵojn en Japanio.
En nia rondo lia nomo estas bone konata, de kiam rondano ONISI prezentis en nia bulteno tion, ke esperantaj frazoj estas gravuritaj sur konstruaĵoj konstruitaj de li. Post tio, Jokano ektrovis lian nomon rilate kun grava kluzo de la rivero Arakaŭa. La rivero estas la plej intima por saitamanoj. Jokano studis lian vivon kaj skribis artikolojn pri li kaj lia sperto en Panamo en nia bulteno. Bonvolu legi iliajn artikolojn en nia bulteno por ke vi bone konu la gravajn entreprenojn de s-ro AOJAMA.
La rivero Arakaŭa*1 estas 173 kilometrojn longa, kaj elfluas el la monto Kobusidake kolektante akvon el multaj riveroj en Saitama ĝis la Golfo de Tokio. Historie ĝi ofte kruele inundis vastan terenon post pluvegoj. Pro tio oni nomis ĝin Arakaŭa, kruela rivero.
*1 https://www.ktr.mlit.go.jp/arajo/arajo_index061.html

la Ministerio pri Tero, Infrastrukturo, Transporto kaj Turismo*1
Por ordigi la riveron kaj protekti la ĉefurbon Tokio, Japana registaro planis transformadon de la river-vojo kaj konstruadon de grava kluzo. La entrepreno daŭris de 1913 ĝis 1930, tio estas 17 jaroj. S-ro AOJAMA estis la inĝeniero, kiu konstruis la kluzon, Iwabuti-kluzon, en la rivero Arakaŭa.
Omaĝe al lia granda laboro, ni vizitis lian kluzon en nia printempa ekskurso.
Je la 10a horo, sep vizitantoj el nia rondo kolektiĝis antaŭ la norda pordo de Akabane-stacidomo, ĉe kiu konektis multaj fervojoj. Per respektivaj linioj ĉiuj venis de siaj urboj. Tio estis vizaĝ-vizaĝa evento post longa tempo por ni.
Kondukite de la gugl-mapo, ni marŝis en direkto al Iwabuti-kluzo babilante gaje.
Post ĉirkaŭ 20 minutoj ni atingis la Arakaŭan Muzeon de Akvo*2 (Arakawa Museum of Aqua, amoa), apud Iwabuti-kluzo.
*2 https://www.ara-amoa.com/
Komence ni eniris la muzeon antaŭ ol ni vidos la kluzon propraokule. Ene de la muzeo ekzistis multaj ekspoziciaĵoj, mapoj, modeloj kaj filmoj. Ĉar ni ĉiuj havis fortan intereson pri nia konato, s-ro AOJAMA, kaj la intimaj riveroj en Saitama, ni restis longtempe rigardante la instruilojn. Aldone, tre afabla gvidanto de la muzeo klarigis detale kaj entuziasme al diligentaj vizitantoj dum la restado. Post demandoj kaj respondoj ni farĝis bon-konantoj pri Arakaŭa. Sendube tio estas amuza, ke oni pli konas sian urbon kaj regionon.
Fine ni iris eksteren por vidi la kluzon.
Verdire du kluzoj nomataj Iwabuti-kluzo ekzistas en la rivero Arakaŭa. Unu estas kolorigita ruĝa, la alia blua. La ruĝa kluzo estas la kluzo, kiu estis konstruita de s-ro AOJAMA antaŭ 100 jaroj. Ĝi nun estas unu el naciaj gravaj kulturaj posedaĵoj. Fore suben je 300 metroj ekzistas blua kluzo, pli grandega ol ruĝa, kaj protektas Tokion kontraŭ inundoj ekde 1982 anstataŭ la ruĝa. Ni renkontiĝis tie kun la trankvile ripozanta ruĝa kluzo batalinta kontraŭ rivero longe.
Ni aŭdis de la gvidanto, ke antaŭ 100 jaroj lia tekniko estis la plej lasta kaj ĝia grandeco estis pli granda ol tiamaj japanoj povis supozi, kaj ke pro tio ekzistis homoj kontraŭ li. Tamen, s-ro AOJAMA efektivigis sian laboron. Li, kiu laboris en konstruado de la monda konstruaĵo, fidis sian konon kaj donis asekuron al estontaj japanoj.
Ni havas la komunan memoraĵon, kiun ni ne povas forgesi.
Dum la 12a-14a tagoj de oktobro, 2019, estis planita la Japana Esperanto-Kongreso en Saitama*3. En tiu tempo grandega tajfuno atakis Kanto-regionon inkluzivan Tokion kaj la gubernion Saitama. La tajfuno laŭdire estis la plej forta en la lastaj jaroj kaj oni diris ke orienta parto de Tokio fariĝus sub akvo. La akvo-niveloj de riveroj altiĝis rapide. Televida kaj reta novaĵoj alarmis tra la nokto. Por eviti danĝeron la estroj de la kongreso nuligis la unuan tagon. Feliĉe ekde la posttagmezo de la 13a tago ni povis malfermi la kongreson pro ke jam pasis la tajfuno. Kiam komitatanoj de JEK transiris la riveron Arakaŭa, ili vidis la scenon, ke plena bruna akvo plenĝis kvazaŭ oceano inter ambaŭflankaj digoj de la rivero kaj la akvo-nivelo povus tuŝi la fundon de la ponto. Tian surprizan scenon ni neniam vidis. Ĉi-foje ni sciis, ke la akvo-nivelo estis la 3a plej alta post la Dua Mondmilito. Tiam la blua kluzo sole protektis Tokion kontraŭ inundo premite de giganta akvo. Ni kortuŝiĝis de tio.
*3 https://jei.or.jp/evento/2019/jek/
Ni fotis nian grupon antaŭ la ruĝa kluzo. Tamen, viro, kiun ni petis foti, eble estis ebria. La foto estis ne klara.
Reveninte direkte al Akabane-stacidomo, ni serĉis lokon, kie ni povas tagmanĝi kun alkoholaĵo. Tio estas nia dua celo de ĉi-ekskurso. Akabane estas fama je “senbero (せんべろ)”. Senbero signifas, ke oni povas facile esti sufiĉe ebria nur kun 1000 enoj, tio estas, malmultekoste. Ĉar tie estas tia loko, oni povas renkontiĝi kun multaj drinkejoj malfermitaj eĉ tagmeze. Fakte grupoj drinkis ĝoje en la drinkejoj laŭ mallarĝaj trotuaroj tie kaj ĉi tie. Estas malfacile, elekti oportunan drinkejon el ili. Kun kio ĉefe ni volas drinki, trancita kruda fiŝaĵo, rostita internaĵo aŭ fritita kokaĵo? Ĉu ene estas vasta aŭ nevasta, hela aŭ nehela, pura aŭ nepura? Fine ni eniris en iun drinkejon. Nenio estas pli mojosa ol malvarma biero post longa promeno kaj diligenta studo. Dum unu kaj duonhoro ni manĝis diversajn kuiraĵojn kaj babilis multe kaj gaje enmane de alkoholaĵo.
Je la 14a horo ni disiĝis estante ebriaj kun feliĉo antaŭ la norda pordo de Akabane-stacidomo.
Ne estis miro, ke ni neniam parolis eĉ unu esperantan vorton en la tago, sed estis miro, ke la gvidanto de la muzeo sciis la lingvon Esperanto.
Dankon.