カテゴリー
vintro 2025 会報

Ĉu mi verkas rakonton? (3)

VERDA GEMO   2025 vintro n-ro 11

Tutamo

要約(Resumo en la japana):『ねずみの嫁入り』と『わらしべ長者』の面白さを融合したお話の後半です。

(Antaŭen)

Laŭ la ideo de mia helpanto, ni elpensis la fabelon, kiu estis kunfandita el amuzecoj de “La edziniĝo de musa filino” kaj “La riĉulo per pajlero”. La titolo estas “La edziniĝo de musa filino per pajlero”. Ne priridiu min. Mi ne scias, kiel vi vidas min, tamen mi serioze skribis la rakonton. En la antaŭa numero mi afiŝis la unuan duonon. Hodiaŭ mi montras al vi la sekvaĵon ĝis la fino. Bonvolu ĝui ĝin.

—–

(Al la unua duono)

La musa patro ankoraŭ ne volis edzinigi sian filinon al muso kaj intencis trovi bonegan edzon zorge.

Dume, kelkajn tagojn post kiam la mus-komercisto revenis hejmen sur la azeno, kiun donis la filino, juna kaj belega muso venis al la gastejo por viziti la filinon. Ĉi tiu junulo estis filo de la komercisto kaj venis por redoni la azenon al ŝi.

La junulo revenis hejmen de longa vojaĝo antaŭ kelkaj tagoj kaj estis surprizita, ke lia patro malsane revenas hejmen rajdante sur nekonata azeno. La komercisto sendis sian filon al vojaĝo por ke li vidos la vastan mondon kaj akiros diversajn spertojn. Aŭskultinte la rakonton de sia patro, la filo interesiĝis pri la filino kaj venis redoni la azenon nome de sia patro por esprimi sian dankemon. La junulo enamiĝis al la filino unuavide, kaj ankaŭ ŝi. Ju pli ili parolis unu la alian, des pli ili estis altiritaj unu la alian. La du gemusoj ŝatis unu la alian plu. Kun lia promeso reveni denove ili bedaŭrinde adiaŭis.

En la nokto, la patro rajdis sur ĉevalo reen al la gastejo, kie lia filino atendas. La filino diris al sia patro, ke ŝi donis la azenon al malsana mus-komercisto kaj ke ties bonkora filo venis por redoni ĝin kelkajn tagojn poste. “Ho, mi komprenas. Vi faris bonan aferon,” li aŭdis indiferente. “Ankaŭ mi renkontis bonkorulon sur mia okupita vojo, kiu pruntedonis al mi, tute fremdulo, tiel belan ĉevalon. Ni nun iru por redoni ĝin.” La filino ne volis foriri de la gastejo, tial ke ŝi pensis pri reveno de la junulo. Sed ŝi ne povis diri tion al sia patro, ŝi forlasis la gastejon kun sia patro en la sekvanta tago.

Tre belega kaj granda estis la domego, kies loĝanto pruntedonis al la patro la ĉevalon.
“Vi estas…” Kiam la pordego malfermiĝis, la filino perdis sian vorton.

“Dankon pro la prunto de via ĉevalo al mi, mi povis sekure plenumi mian laboron,” diris la patro al la loĝanto.

“Dankon pro redono de la ĉevalo. Vi devas esti lacaj. Bonvolu eniri en la ĉambron  kaj malstreĉiĝi kun teo,” li diris, invitante la patron kaj filinon.

Kiam la patro rigardis malantaŭen, la filino kaj la loĝanto interŝanĝis amikajn salutojn. La loĝanto estis la musa junulo, kiu venis por redoni la azenon.

Kiam la patro vidis ilin, li komprenis, ke ĉi tie estis la fino de lia vojaĝo. La patro, kiu preferis iun fortan kaj grandan al muso, ekkonsciis, ke la humaneco (aŭ musaneco!) estas pli grava ol nur forto kaj grandeco, kaj hontis pri sia aroganteco. Li gratulis sian filinon elkore, kiu trovis feliĉon en siaj propraj manoj.

Ankaŭ la komercisto estis plezura revidi la filinon, sed la patro estis pli surprizita. Ĉi tiu komercisto estis bonfaranto, kiu helpis lin en diversaj manieroj, kiam la patro estis malriĉa.

Oni diris, ke post tio ĉiuj afablaj musoj vivis feliĉe por ĉiam kune.

(Fino)

—–

Kiel vi opinias pri ĉi-rakonto? Ĉu vi legis amuze? Ĉu mi sukcesis la kunfandon el la du fabeloj? Al mi ĉi tiu rakonto ŝajnas tre okupite miksita, prefere ol kunfandita.

Post kiam mi finis skribi ĉi tiun rakonton, mi daŭre sentis, ke io ne estas komforta. Mi finfine komprenis tion. Ĉu azenoj kaj ĉevaloj povas esti brutaro de muso en la mondo de ĉi tiu rakonto? Ĉu mi devus anstataŭigi ilin per biciklo aŭ motorciklo? Mi eraris en la intrigoj. Ili estis profunde ludintaj en la scenejoj kaj mi jam ne povis korekti ilin plu. Aŭ, ĉu mi devis skribi rakonton, kies titolo estas “La edziĝo de riĉulo per pajlero”?

Post ĉio, ĉu ĉi tiu estas la rakonto, kiun mi mem verkis? Jes, bedaŭrinde mi produktis ĉi tiun. Dankon pro lego de ĉi tiu rakonto, kiu eltiras de vi karan tempon.

Daŭros.