VERDA GEMO 2024 aŭtuno n-ro 10
要約(Resumo en la japana):9月8日に八ヶ岳エスペラント館の30周年祝賀を行った。約20名が参加。エス館隣人の吉田氏によるザメンホフの胸像製作は興味深いものだった。また秋に再訪したい。
En la 8a de Septembro ni kunsidis ĉe EDJ por festi ĝian 30-jaran jubileon. Ĉirkaŭ 20 personoj partoprenis.
Antaŭ 10 jaroj ni festis la 20-jaran jubileon. Mi, kiel unu membro de komisiono, agadis por la festo. Ĉi-foje mi partoprenis kiel memvolulo.
Unue, s-ro Hori, kiel komisionestro, salutis kaj s-ro Nanba(JEI) parolis. Poste, kelkaj mesaĝoj estis voĉlegataj.
(Mi ne ĉeestis la unuan parton ĉar mi malfruis pro promenado sur la ĉirkaŭa monto.)
Due, s-ro Yosida(najbaro de EDJ, skulptisto, membro de JEI) modlis buston de Zamenhof per mano el argilo. Tio estis tre interesa farado.
Trie, ni interparolis, manĝis, trinkis, babiladis gaje. Mi pasigis ĝojan tempon.
Mi esperas, ke ni denove vizitos la domon en aŭtuno.
Dankon.