カテゴリー
somero 2024 会報

Post bongusta rameno

VERDA GEMO   2024 somero n-ro 9

Tutamo

要約(Resumo en la japana):ずっと気になっていたお店で美味しいラーメンを食べてきました。そうしたらある出来事があって…

Mi parolas detale pri tio, kion mi afiŝis en mia tvitero iam.

En iu dimanĉo mi iris al rameno-restoracio kun mia filo. La restoracio situas en la distanco je dekkvin minutoj de nia hejmo kaj interesis nin dum longa tempo. Ĝi havas etoson, kiu ofertas bongustan ramenon. Kiam ni iris preter ĝi, ĉiam ni parolis pri ties rameno. Tamen ni ne havis okazon viziti ĝin.

Matene de iu dimanĉo mia filo proponis, ke ni iru al la restoracio por tagmanĝo. Kompreneble mi konsentis kun li, kaj invitis miajn edzinon kaj filinon al tio. Bedaŭrinde du virinoj rifuzis tion pro sia dieto, malgraŭ ke mi pagos tuton sendube.

Mi kaj mia filo ekiris aŭte parolante pri la restoracio. Post ĉirkaŭ dek minutoj ni atingis ĝin. Estis ankoraŭ antaŭtagmezo, kiam troviĝas kelke da gastoj en ĝi. Ni tuj povis sidiĝi sur seĝoj ĉe fiksita manĝotablo antaŭ kuirejo. De tie vidiĝis kuiristoj. Mi enmanigis al servistino niajn biletojn, kiujn ni aĉetis de vend-maŝino ĉe la enirejo. Ĉiu rameno ŝajnis bongusta. Mi demetis mian saketon kaj metis ĝin sur breto sub la manĝotablo kaj ni atendis nian ramenon observante kuiradon en kuirejo.

Fine la atenditaj ramenoj atingis nin. Mia rameno estis kun soja supo kaj multaj porkaĵoj tranĉitaj maldikaj, nomataj “ĉaŝu” japane. Ni koncentriĝis kaj  manĝis nian ramenon silente. Ĝi estis pli bongusta ol mi supozis antaŭe. Ankaŭ mia filo estis kontenta. Tamen la kvanto estis multa pli ol konvena. Se vi havas intereson pri la rameno, bonvolu kontroli la aspekton.

En aŭto, kiun mia filo veturigis, parolante pri diversaj temoj kun kontenta ventro, ni direktiĝis hejmen.

Preskaŭ antaŭ la parkejo de nia domo, mi eksciis malbonaĵon. Mi ne havis mian saketon. En ĝi estis mia monujo kun miaj gravaj kartoj kaj multe da mono probable!!! Mi lasis ĝin sub la tablo, ĉe kiu ni manĝis bongustan ramenon.

Mi komprenis mian situacion. Tuje ni revenis al la restoracio. Dirante al mia filo ke li ne rapidiĝu kaj sekuriĝu, kaj maltrankviliĝante, mi kontrolis la telefonan numeron de la restoracio per poŝtelefono. Tio estas je unua fojo, ke mi kontrolis numeron de ramenejo, kaj ke mi telefonis. Telefone mi klarigis, ke mi postlasis saketon en la ramenejo, kiu jam estis okupita pro horzono por tagmanĝo.

La stabo respondis, ke mia saketo estis konservita de la servistino. Kia mirindaĵo okazis!!! Dankon, la ramenejo. Dankon, la servistino. Mi malstreĉiĝis de tut-korpo pro la sciigo.

Mi ricevis mian saketon ĉe la enirejo de mano de la servistino. La restoracio ene jam iĝis amasa kaj aperis vico de atendantoj ekstere. Se ŝi ne kontrolus la breton laŭ sia okupo, mia saketo estus forprenita de iu sendube.

Kompreneble mi montris dankegon al ŝi. Dankante ŝin, mi nun sentis la guston de la rameno pli bongusta.

Verdire mi faris saman aferon kelkfoje ĝis tiam. Nur ĉar mi estis bonŝanca, ĉiufoje mia monujo revenis dank’al komplezaj homoj. Post ĉi-foja afero mi ne demetas mian saketon absolute. Mi proponas, ke ni ne demetu nian gravan havaĵon eĉ dum eta tempo.

Dankon.