要約(Resumo en la japana):梅仕事をはじめました。これで飲む焼酎がいまから楽しみです。
Komence de junio mia edzino ricevis donacon de sia kolegino en la firmao: freŝajn umeojn. Ŝi diris: “Bonvolu provi fari salitajn umeojn.” Kune kun la umeoj ŝi donis ankaŭ recepton, ĉar ŝi mem preparas ilin ĉiujare kaj volis dividi tiun kutimon kun aliaj.
En Japanio ekzistas sezona kutimo nomata umeshigoto, laŭvorte “laboro pri umeoj”. Ĉirkaŭ junio, kiam komenciĝas la pluvsezono, en vendejoj aperas granda amaso da freŝaj umeoj. Apud ili oni vendas salon, kandon, alkoholaĵon por umevino, ruĝajn ŝisofoliojn kaj vitrajn ujojn por konservado. Por multaj familioj tiu sezono estas signo, ke venis la tempo prepari manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kiujn oni ĝuos post kelkaj monatoj aŭ eĉ post unu jaro. Nuntempe oni povas facile aĉeti pretajn produktojn en superbazaroj, sed multaj homoj ankoraŭ ŝatas fari ilin hejme.

Ĝis tiu tago mia edzino neniam faris salitajn umeojn. Kaj, kiel vi facile povas imagi, ankaŭ mi neniam faris ilin. Ni do estis kompletaj komencantoj.
Ŝi zorge legis la recepton de sia kolegino. Poste ŝi trovis filmetojn kaj klarigojn per sia poŝtelefono. Ŝi komparis plurajn metodojn kaj notis la gravajn punktojn. Post mallonga pripensado ŝi diris al mi: “Ni provu. Eble ne estos perfekte, sed ni certe lernos ion.” Mi tuj konsentis.
Ni iris al vendejo por aĉeti la necesajn ilojn. Tie ni trovis grandan breton plenan de vitraj ujoj kun brilruĝaj kovriloj. Tio estis, kvazaŭ la tuta vendejo dirus al la klientoj: “Venas la sezono de umeoj!”
Kompreneble ni aĉetis unu ujon. Ni aĉetis ankaŭ ruĝajn ŝisofoliojn, ĉar ili donas al la umeoj belan ruĝan koloron kaj karakterizan aromon. Reveninte hejmen, ni purigis la ujon, sekigis ĝin tre zorge kaj komencis prepari la umeojn laŭ la recepto.
Post kelkaj horoj la ujo staris trankvile en nia kuirejo. Rigardinte ĝin, subite aperis malnova memoro. Kiam mi estis infano, mi ofte vizitis la domon de miaj geavoj. En ilia oŝiire-ŝranko ĉiam troviĝis kelkaj grandaj vitraj ujoj kun ruĝaj kovriloj. Tiutempe mi ne multe atentis, kio troviĝis en ili. Mi nur memoris, ke oni ne rajtas senbezone tuŝi ilin. Foje mi malfermis la pordon de la oŝiire-ŝranko nur por rigardi tiujn misterajn ujojn. Mi imagis, ke en ili okazas io speciala.
Miaj gepatroj neniam preparis salitajn umeojn, tial tiuj ruĝaj kovriloj fariĝis por mi simbolo de la hejmo de miaj geavoj kaj de mia infanaĝo. Mi neniam atendis, ke post multaj jaroj sama ujo aperos en mia propra kuirejo. Kiam mi rakontis tion al mia edzino, ŝi ridetis kaj respondis, ke ankaŭ ŝi sentas ion similan. Ŝi memoris, ke en la hejmo de siaj gepatroj oni foje preparis sezonajn konservaĵojn. Ŝi diris, ke nur nun ŝi komprenas, kiom da pacienco necesas por tiaj laboroj.
Ni fariĝis surprize entuziasmaj. Post kelkaj tagoj ni denove iris al la vendejo. Ĉar ni jam havis unu ujon, ni ekpensis: “Kial ne provi ankaŭ aliajn receptojn?” Ni aĉetis pliajn umeojn. Parton ni decidis uzii umevino. Alian parton ni uzis por umea siropo, kiu poste fariĝos refreŝiga trinkaĵo post miksado kun akvo aŭ sodakvo dum la varmaj someraj tagoj.
Kaj kompreneble ni devis aĉeti ankoraŭ du vitrajn ujojn kun ruĝaj kovriloj. Nun sur nia kuirtablo staras tri ujoj.

Ĉiutage mi rigardis ilin kvazaŭ malgrandan eksperimenton. En la unua ujo la umeoj iom post iom perdas sian akvon pro la salo. Ili malgrandiĝas, sulkiĝas kaj malrapide mergiĝas en ruĝa likvaĵo, kolorigita de la ŝiso. En la dua ujo ili ripozas en travidebla alkoholaĵo. Ankoraŭ ne videblas granda ŝanĝo, sed mi scias, ke post longa tempo ĝi fariĝos bonodora umevino. En la tria ujo la umeoj kuŝas inter grandaj pecoj de roka sukero. La sukero malrapide dissolviĝas, kaj ĉiutage la likvaĵo iom plialtiĝas. Estas fascine observi, kiel la naturo laboras senbrue.
Mi ne atendis, ke simplaj ujoj povos tiel interesi min.
Preskaŭ ĉiumatene, antaŭ ol matenmanĝi, mi rigardas la ujojn. Mi demandas min, ĉu la koloro ŝanĝiĝis aŭ ĉu la sukero plu dissolviĝis. Kelkfoje mi levas unu el la ujoj kaj tre milde skuas ĝin por helpi la enhavon miksiĝi. Mi sentas min kvazaŭ sciencisto observanta longdaŭran eksperimenton.
Kompreneble mia edzino foje diras:
“Ne tro skuu ĝin!”
Kaj mi respondas:
“Mi nur iom helpas la naturon.”
Ŝi ridetas, sed mi ne certas, ĉu ŝi vere konsentas.
Mi pensas, ke unu el la plezuroj de umeshigoto estas ĝuste tio, ke oni ne povas rapidi. En nia ĉiutaga vivo ni kutimas atendi tujajn rezultojn. Sed ĉi tie nenio okazas rapide. Oni preparas ĉion zorge, poste oni simple atendas. Dum tiu atendado la umeoj trankvile laboras anstataŭ ni. Eble pro tio ĉi tiu tradicio daŭras de multaj generacioj en Japanio. Ĝi ne temas nur pri konservado de fruktoj. Ĝi ankaŭ memorigas nin pri la ritmo de la sezonoj kaj pri la ĝojo fari ion per propraj manoj.
Nun mi devas konfesi ion. Matene post kelkaj tagoj ni denove vizitis la saman vendejon.
Ni ne iris por aĉeti umeojn. Ni iris por aĉeti pliajn ujojn kaj aliajn materialojn. Ĉi-foje mi decidis prepari citronan siropon. Sed mi iom ŝanĝis mian opinion pri la ujoj. Mi elektis du pli malgrandajn ujojn kun blankaj kovriloj. Mi pensis, ke ankaŭ ili aspektas tre elegantaj.
Do kvin ujoj staras sur nia kuirtablo. Antaŭ unu monato ni ne havis eĉ unu. Mi demandas min, kiom da ujoj troviĝos en nia kuirejo post unu jaro.

Dankon.