カテゴリー
aŭtuno 2024 会報

Raporto pri nia Aŭtuna Ekskurso al Jokohamo

VERDA GEMO   2024 aŭtuno n-ro 10

JABUKI Cutomu

要約(Resumo en la japana):10/26に秋のイベントとして念願の横浜にあるエスペラント博物館に行ってきました。「エスペラントってどんなものなの?」という方に最適な博物館だと思います。お薦めします。

Ni ekskursis al Jokohamo en la 26a de oktobro kun Esperanto-Klubo en Itabaŝi*1, kiel nia komuna evento, Aŭtuna Ekskurso. Ni jam tvitis ĉi-eventon sur X. Sed, mi restas la memoraĵon ĉi tie.
*1 X-konto de Esperanto-Klubo en Itabaŝi

En la 23a de aprilo, 2021, malfermiĝis Esperanto-Muzeo Jokohama*2. Ĝi estis afiŝita en gazetoj kaj hejmpaĝoj en japana esperantujo kelkfoje. Kiel unu lernanto de Esperanto, mi havis intereson pri ĝi. Mi pensis, ke mi vizitos ĝin iam. Tamen, la ŝanco ne venis al mi. La unua el la kialoj estis pandemio kiel vi supozis. Sed, la dua ŝajnis pli granda ol la unua por mi. Tiu estas la distanco el Saitama al Jokohamo, kaj, ĉar Jokohamo sonas eleganta, mensa distanco estas pli longa ol la efektiva distanco. Probable ne nur mi sed ankaŭ multe da saitamanoj pensas tion. Jes, saitamanoj estas humiliĝemaj. Ni ŝatas nian tian econ, nomatan “ĵigjaku(自虐)” japane. mdr
*2 X-konto de Esperanto-Muzeo Jokohama

Jaron post jaro mia intereso kreskis, kaj finfine rondano proponis viziton al la muzeo en nia rondo. Mi estis akcelita de la propono atendita de mi mem. La aranĝo de vizito al la muzeo komenciĝis de tiam.

Jokohamo estas malproksima urbo de nia regiono fakte. Tio estas malfacila, ke ni vizitas la urbon ofte. Ni bezonas tut-tagon por vizito. Tial ni devas ĝui la viziton al Jokohamo. Jes, tio devos esti nia ĝoja tuttaga ekskurso. Do, kiam, kun kiuj, kaj kiel ni ĝuos la vojaĝeton?

Tuj kiam mi proponis nian planon al la prezidanto de Esperanto-Klubo en Itabaŝi, li konsentis okazigi la vojaĝeton kiel nian komunan eventon. Itabaŝi estas najbara urbo de Saitama trans rivero. Dank’ al li, niaj organizoj havas amikan rilaton tiel, kiel ni okazas ĝojan komunan eventon. Post la konsento, la plano decidiĝis detale en mallonga tempo.

Ok dezirantoj el niaj organizoj partoprenis en Aŭtuna Ekskurso al Jokohamo.

En la tago antaŭ tagmezo, ni kolektiĝis ĉe la stacidomo, Motomachi-Chukagai, kiu estas la plej proksima de Ĉina Kvartalo en Jokohamo. Verdire, Jokohamo ne estis malproksima ol mi supozis longe. Tokia Metropola Zono inkluziva de Jokohamo kaj Saitama evoluigas fervoj-reton el multe da linioj. Linioj konektas aliajn liniojn. Pro tio, popolo loĝanta norde de Tokio povas vojaĝi al Jokohamo facile nuntempe. Esperantisto en Jokohamo, kiu sciis nian planon, instruis al mi la konvenan linion kaj stacidomon por atingi Ĉinan Kvartalon.

Ĉina Kvartalo en Jokohamo estas fama kvartalo, en kiu kolektiĝas multe da ĉinaj restoracioj kaj oni povas manĝi bongustajn ĉinajn pladojn. Ĝi estas tre populara vojaĝinda loko en nia lando. Ankaŭ en la tago sur stratoj en la kvartalo estis jam multaj turistoj.

En la antaŭe rezervita restoracio, ni ĉe ronda tablo sidiĝis kaj ĝuis bongustan ĉinan menuon. Sinsekve diversaj manĝaĵoj estis portitaj, nia tablo tuj estis plena de ili tiom, kiom ni povis meti nenion antaŭ niaj sidejoj. Forgesante la horon, ni babilis esperante kaj japane, kaj manĝis ĝoje, babilis multe kaj manĝis multe. Estinte sufiĉe sategaj, ni eksciis, ke la tempo kiam ni devas direktiĝi al nia celo venis.

Krom unu homo ni moviĝis al la stacidomo por iri la muzeon fervoje. La unu estas nia rondano loĝanta en Jokohamo, tial li movis sin bicikle de mateno. Post unu ŝanĝo de trajnoj ni alvenis al la plej proksima stacidomo de Esperanto-Muzeo Jokohama, Idogaya. Marŝinte laŭ fervojo dum kelkaj minutoj, ni trovis domon kun sign-eg-o forme de verda standardo familiara al esperantistoj. Ni atingis la dum-longa cel-lokon finfine.

La biciklisto kaj la staboj de la muzeo, t.e. veteranaj esperantistoj, atendis nin en la muzeo. Ni eniris en la domon, antaŭ niaj okuloj la bildo de d-ro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, bonvenigis nin komence. Mi jam estis kortuŝita de tio. En la domo ni ne povis resti trankvilaj, ĉar troviĝis multe da libroj, gazetoj, objektoj kaj aliaj ĉi tie kaj tie, kiuj tiris niajn rigardojn kaj interesojn. 

Post reciprokaj salutoj, s-roj NAMBA kaj DOI klarigis al ni la fonon kaj historion pri la muzeo kun preparitaj dokumentoj. Ni tuj komprenis la signifon kaj gravecon de ilia laboro. Ĉi tie oni povas vidi la historion, potencon kaj nunan situacion de Esperanto per siaj okuloj. Kaj oni povas vidi la historiajn aŭ kulturajn verkojn, pri kiuj esperantistoj legis aŭ aŭdis kiel memorendaĵojn. Aldone oni povas eĉ tuŝi ilin sia-mane! Oni povas vidi tradukojn en Esperanto de japana lingvo kaj multaj diversaj lingvoj, ne nur potencaj lingvoj kiel la angla, la franca, la germana kaj la ĉina sed ankaŭ minoritataj, kaj senti disvolviĝon de Esperanto al ĉiu angulo de la mondo.

Iu vizitanto el ni, malgraŭ la unua vizito, diris, ke tiu sentis sin trankvila kaj senzorga kvazaŭ en la domo de konato. Ankaŭ mi sentis tion. La muzeo estas tia loko, kies etoso donas al esperantistoj saman impreson.

Tamen s-ro DOI daŭre diris dum nia restado, “Bonvolu sciigi la muzeon al tiuj, kiuj ne konas Esperanton. Mi volas, ke tiuj venu ĉi tien. Certe ili bone konos Esperanton ĉi tie.” Jes, konigi Esperanton publike estas grava misio por la muzeo. Kiel unu el esperantistoj, mi komprenas kaj volas subteni ĝian mision.

Ĉiu vizitanto ricevis sian frukton en la muzeo. Kaj ĉiu ŝanĝos la frukton al energio lerni Esperanton pli sendube, mi pensis. Ni dankis la stabojn kaj fotis kun ili antaŭ la muzeo. Post tio, ni direktis niajn piedojn al niaj hejmaj urboj norde de Tokio kaj malproksime de Jokohamo.

Feliĉe, plian frukton ekhavis mi dum ĉi-ekskurso. Tio estas, ke amikeco inter nia rondo kaj Esperanto-Klubo en Itabaŝi profundiĝis pli pro ke ni pasigis longan tempon ĝuante babiladon kaj kunmanĝadon kune. Ni promesis nian sekvantan planon kaj disiĝis. Mi jam antaŭĝojas tion de nun.

Dankon.